Rekte al la artikolo

Kongresumu apud la maro!

<<  [970]  >>

Sally Phillips

La ĉi-jara brita kongreso okazos en Eastbourne ekde la 8-a de aprilo. Proponata de Sally Phillips estas plena kaj riĉa programo kaj postprogramo …

Ni estas tre kontentaj bonvenigi vin al nia kongreso en Eastbourne. Komenciĝos la programo per promeno en la urbo aŭ ŝipet-ekskurso vendredon posttagmeze. Ni renkontiĝos ĉe la stacidomo je la 14.00. Eblas parkumi apud la stacidomo.

Je la 18.30 komenciĝos la vesperaranĝoj en la urbodomo. Por tiuj, kiuj jam aliĝis minimume kelkajn tagojn antaŭ la kongreso, la aliĝkosto inkluzivos bufedon. Sekvos la oficiala malfermo, kiun ĉeestos la Eastbourne-parlamentano, kaj poste folkloraj dancoj kaj interŝanĝo pri lum-rakontoj.

Nia gastpreleganto estos Ziko van Dijk, kiu prelegos pri 'Klerigado per enciklopedioj'. Ni havos bone konatajn prelegantojn: John Wells, Paul Gubbins kaj Terry Page; kaj ankaŭ iujn, kiujn vi tre verŝajne ne aŭdis prelegi antaŭe – Tim Owen, kiu informos pri 'Luma horizonto per komputiloj', Joyce Bunting, kiu rakontos pri 'Vivspertoj lumaj kaj mallumaj', kaj Ivor Hueting.

Ni esperas, ke vi povos aŭdi la voĉojn de lumuloj de la pasinteco, vidi filmon pri kaj en Esperanto, kaj babiladi kun partoprenatoj, kiuj intencas veni el Francujo, Rusujo kaj Japanujo. Vi ĝuos teatraĵon, kantadon, dancadon kaj eĉ naĝadon. Komencantoj estos aparte bonvenaj.

Tre verŝajne nia amata Marjorie Boulton prezentos ion dum la solena fermo: eble poemon dum la inaŭguro. La bankedo kaj solena fermo okazos ĉe restoracio dimanĉon je la 19.00. Lundon renkontiĝos postkongresantoj.

Ĉu vi aŭdis pri la filmo Brighton Rock, bazita sur la romano de Graham Greene? Oni filmis parton en Brajtono, sed ankaŭ en Eastbourne, ĉar tiu havas pli fruan, 'malnovstilan' etoson. En Hastings estas filmitaj fruaj partoj de la filmo Grey Owl pri la ekologia subtenanto, kiu vivis kiel infano en Hastings kaj poste kiel indiĝeno de Usono. Same la televida serio Foyle's War estas filmita en Hastings.

Ankaŭ scenoj el la komedio Yellow Beard estas filmitaj en alia loko vizitota de la postkongreso, nome Rye, urbeto konstruita sur pinta monteto. La antikva ĉirkaŭa muro (apenaŭ nuntempe restanta) donis limon, ene de kiu oni ne konstruu modernajn domojn. Tial Rye estas aparte alloga.

Herstmonceux fariĝis tre grava, kiam poluado en Londono malhelpis astronomiajn studojn. Oni do konstruis tie novan observejon en kampara, pli malluma loko por plej bone vidi la noktan ĉielon, kiun oni fotadis per tre peniga laboro por lerni pri nia luma universo.

Cetere Hastings estas konata pro batalo, kiu okazis kelkajn kilometrojn for en kampo, kiu nun troviĝas en la urbeto nomita Battle. Post la batalo oni starigis kastelon en Hastings, alportita per ŝipoj el Normandujo. Nun restas ŝtonaj ruinoj, sed la originala estis el ligno kaj estis la unua antaŭfabrikita konstruaĵo en Anglujo. Ne konante ĝian valoron, oni forigis parton de la kastelo por konstrui preĝejon sub la klifoj. Necesas nun daŭre batali por prizorgi la preĝejon.

Alia homo tre konata estas John Logie Baird, kiu faris la unuan televidaparaton en Hastings, kie li loĝis pro malbona sanstato kaj la efiko de skota vetero.

Pli sorĉe, laŭ mi, estas la antikvaj katoj. Antaŭ 300 jaroj, laŭdire, ŝorĉistino regule flugis per balailo super Hastings. Kiam ŝi vidis ŝipojn, ŝi avertis urbanojn pri ebla invado, kaj ili povis prepariĝi. Tiam venis riĉegulo, kiu ekloĝis en la urbo. Ne plaĉis al li sorĉistinoj, kaj li, estante potenculo, forsendis ŝin. La katojn kun rato li brike enŝtopis en kameno en loka trinkejo. Lastatempe, oni forprenis la brikojn kaj metis la katojn kaj raton en vitro-kovritan skatolon kaj pendigis ĝin sur la muro.

Klare … ne mankos allogaĵoj dum kongreso aŭ postkongreso. Do ĝis revido en Eastbourne!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>