Jump to content

EU Customers: Read before purchasing | EU-anoj: Legu antaŭ ol mendi

Tim

The UK is no longer part of the EU. This may have consequences for you. | Britujo ne plu estas membro-ŝtato de la Eŭropa Unio. Tio povus havi sekvojn por vi.

:en: There is no duty (doganimposto) on books which originate from the UK and are sent to the EU. However, when goods from the UK arrive in the EU (and vice-versa), the customer may have to pay a customs declaration charge. These can be expensive: in some countries, they are as much as 20€. These customers will also need to pay VAT at their national rate before they receive the goods.

This doesn't happen all the time. We have taken receipt of goods from the EU and not had to pay any charges, just as you may occasionally buy something from the USA or China and not have to pay extra. However, if you're one of the unlucky ones who gets selected, your £5 copy of La Krubalo could become very expensive.

Books which don't originate in the UK are different: they will attract duty, plus the customs declaration charge and VAT. We show the publisher at the bottom of our entries. If the publisher is not from the UK, then the book is not considered to have originated here. Our non-book items will also attract these charges.

Trading with the EU is currently chaotic in the UK. The professional advice which we've received suggests that many ecommerce suppliers have chosen to close their doors to the EU until the arrival of a VAT One-Stop-Shop, scheduled for July 1. We have chosen to keep the doors open and advise you as best as we can so that you can make an informed decision.


:eo: Oni ne devas pagi doganimposton pri libroj, kiuj origine devenas el Britujo kaj kiujn oni sendas al la EU. Tamen, kiam tiuj varoj alvenas en la EU-n (kaj reciproke), povus okazi ke la mendinto devas pagi dogan-deklar-koston. Tiuj deklaroj povas esti multekostaj: en kelkaj landoj, ili atingas eĉ 20€. Tiuj mendintoj devos pagi ankaŭ aldonvaloran imposton laŭ la nacia nivelo, antaŭ ol ili ricevos la varojn.

Tio ne ĉiam okazas. Ni en EAB mem ricevis mendojn el la EU kaj, kiel antaŭe, ne devis ion kroman pagi, simile al tio, kiam oni mendas de Usono aŭ Ĉinujo, kvankam teorie oni devos ĉiufoje pagi. Se vi, tamen, estus unu el la malbonŝanculoj, kiujn oni elektis kaj pagigis, via £5-a ekzemplero de La Krubalo fariĝus ja tre multekosta.

Pri libroj, kiuj ne origine devenas el Britujo (t.e., kies eldonisto troviĝas ekster Britujo), kaj ne-libroj (ekzemple KD-oj, ŝildoj) oni ja devos pagi doganimposton, plus, kiel antaŭe, eventualan dogan-deklar-koston kaj AVI. Por ĉiu libro en nia vendejo ni indikas la eldoniston ĉe la subo de la priskribo, tiel ke vi mem povas kontroli la eldon-landon.

Komerco kun la EU estas aktuala katastrofe ĥaosa en Britujo. La profesiaj konsiloj, kiujn ni ricevis, indikas, ke multaj vendistoj elektis ne plu negoci kun EU-landoj ĝis la alveno de iu imposta programo, antaŭvidata por julio. Ni elektis tenadi malferma la pordon al esperantistoj en la EU, kiel ni jam faras por ĉiu alia mondoparto, kaj konsili vin kiel eble plej bone por ke vi faru mem scihavan decidon.

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.