Jump to content
Tim
 Share


La 110-a UK okazos en 2025 – en Brno, Ĉeĥio!

Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. La bela Brno estos la kongresurbo.

La UK okazos en Ĉeĥio la duan fojon: antaŭe dufoje ĝi okazis en Prago (1921 kaj 1996), sed en 1921 la urbo ankoraŭ estis ĉefurbo de la tiama Ĉeĥoslovakio (kiu fariĝis Ĉeĥio kaj Slovakio en 1993). La gastiga urbo de 2024 tamen estos Brno: kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ĝi estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando. Brno fondiĝis en 1243 kaj do havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono.

La Esperanto-klubo de Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.

Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) invitis kongresi en Brno ankaŭ pro la vigla nuntempa Esperanto-grupo (la unua en Ĉeĥio), kie kunvivas gravaj movadanoj kiel ekz-e Miroslav Malovec, Oldřich Arnošt Fischer, Josef Vojáček kaj la nova generacio: mezaĝaj kaj junaj aktivuloj kun alta lingvo-nivelo. La inviton subtenis ankaŭ la regiona Brna Kongresa Buroo kaj la urbo Brno mem. Por konatiĝi kun la urbo ni rekomendas ankaŭ spekti la video-registritan prezenton de Brno rekte de Mirka Tomečková, la edzino de la prezidanto de ĈEA, Jiŕí Tomeček:

UEA do kongresos en Brno, orienta Ĉeĥio, en 2025. Ĉu ankaŭ vi partoprenos? La 110-a UK estas planata por okazi de la 19-a ĝis la 26-a de julio. La kongresejo estos la Universitato Mendelu, la urba universitato por estontaj agrikulturistoj, ĝardenistoj, ekologoj, sed ankaŭ ekonomikistoj kaj pedagogoj.

Kaj UEA rezervos specialan rabatitan kotizon por tiuj, kiuj aliĝos dum la 109-a UK okazonta en Aruŝo, Tanzanio. La 2-a aliĝperiodo de la 109-a UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2024. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo.

(Fonto)

  • Like 1
 Share


User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.