Ĝojiga anonco atingis nin hodiaŭ, en Zamenhof-tago: nia prezidanto, Edmundo Grimley Evans, estis elektita de dek du diverslandaj elektantoj Esperantisto de la Jaro por 2022!
En 2022 kulminis projekto preskaŭ jardek-longa: la duvoluma plena poezia verkaro de Marjorie Boulton, Unu animo homa. Tiun ĉi elstaran kontribuon al la pluvivado de la kultura heredaĵo de Esperanto redaktis Edmundo, kaj elstare diligente: la tasko postulis multe pli ol represadon de ŝiaj libroj!
Elektante lin ĉefe pro tiu ĉi elstaraĵo, oni agnoskis ankaŭ plurajn aliajn liajn kontribuojn: ekzemple, ke li estas la tradukinto de la Infanlibro de la jaro por 2022, La domo ĉe Pu-Angulo.
Gratulon, do, al Edmundo! La oficialan anoncon eblas legi ĉe Sezonoj.
Unu animo homa kaj La domo ĉe Pu-angulo eblas aĉeti ĉe ni kaj aliloke.
-
2
Recommended Comments
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now