Rekte al la artikolo

Ilego por Ekparoli!

<<  [984]  >>

Maurizio Giacometto

Kiel paroligi novajn lernantojn? Maurizio Giacometto trovis novan manieron babili kun spertuloj.

Do, kio estas la baza ideo de Ekparolu!?

Temas pri servo, kie genevoj (komencintoj) kaj geonkloj (speciale trejnitaj spertuloj) babilas per Skajpo.

Kio instigis vin fari tion?

Mi konstatis havi multajn eblojn skribi, legi kaj aŭskulti la lingvon, sed ke mankas maniero paroli ĝin. Mi serĉis ilon por plibonigi mian parolkapablon kaj vorttrezoron kaj ĉe Ekparolu! mi trovis solvon ankoraŭ pli bonan ol mi atendis, ĉar la kunparolantoj estas spertaj esperantistoj, kiuj afable donas sian tempon por helpi novulojn.

Kiel one povas aliĝi al la projekto?

Sufiĉas viziti la retejon de edukado.net, sub kies aŭspicoj ekzistas la projekto. Alklaku la ligilon ‘Ekparolu!’, kaj ĉe la paĝfino alklaku ‘Aliĝi kiel nevo/nevino’. Farinte tion, restos por vi kelkaj testoj solvendaj, por konfirmi vian nivelon.

Ĉu ĉiuj povas fariĝi genevoj?

La genevoj devus havi bazan nivelon de Esperanto, ekzemple esti finintaj la Duolingo-kurson. Sukcesaj genevoj rajtas je 10 konversaciaj sesioj kun maksimume 10 spertuloj. La sesiojn peras Skajpo, kaj la genevoj kaj geonkloj povas per iu sistemo aranĝi kunvenan momenton por babili.

Kiel ofte vi kunbabilas per Ekparolu!?

Mi faras du sesiojn semajne, laŭ konsilo por progresantoj de la organizantoj. Por komencintoj ili rekomendas nur unu sesion. Tiel la novaj lernantoj havos sufiĉe da tempo antaŭ la sesio por prepari diskutotan temon kaj poste povas trankvile digesti, kion en ĝi ili lernis.

Vi do rekomendas Ekparolu!, ĉu ne?

Al ĉiuj, ĉu novuloj, ĉu spertuloj. Ankaŭ la duaj povus ricevi gajnon el tiu projekto, se, ekzemple, ili ne havas multajn eblojn por paroli Esperanton. Fariĝante geonkloj tiuj homoj povas paroli pli ofte kaj konservi en bonega stato sian Esperanton. Ĉiuj miaj geonkloj estis aparte afablaj kaj mi rimarkis, ke ili vere volas helpi min plibonigi mian scion kaj uzon de la lingvo. Cetere, la konversacioj estis tre interesaj kaj mi tute ŝatis lerni pri aliaj esperantistoj tra la mondo kaj ekkoni novajn amikojn en Esperantujo!

Maurizio Giacometto duan fojon lernis Esperanton en 2017 per Duolingo. Li unuafoje renkontis la lingvon ĉe altlernejo kaj kompletigis baznivelan kurson. Li bedaŭras, ke li preskaŭ neniam uzis Esperanton dum la intertempaj tridek jaroj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>