Jump to content
Tim
 Share


EAB lanĉas traduk-konkursojn!

Kiel informas nia estrarano Simone Davis en filmeto, EAB hodiaŭ lanĉas ne unu, sed du traduk-konkursojn!

En la ĉefa konkurso, oni tradukos ĉapitrojn unu kaj tri de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier. En nia konkurso nova talento, en kiu rajtas partopreni ĉiu krom homoj jam tradukintaj tekston 12.000 vortojn longan, konkursontoj devos traduki la unuan ĉapitron de Matilda de Roald Dahl.

1-lg.jpg

Kial konkursi?

Krom la persona defio kaj ĝojo partopreni kaj eble gajni, niaj konkursoj havas konkretan premion: gajninte, oni fariĝos tradukanto de la tuta libro, kiujn ni poste eldonos! Imagu: vi povus vidi vian nomon apud tiu de renoma aŭtoro! Kaj se vi ja ĝustatempe transdonos al ni pres-kvalitan tradukon, ni donos al vi ne nur viajn personajn ekzemplerojn de la publikigita libro, sed pagos al vi £500 (~575€) kiel dankesprimon!

La gajninto de la konkurso nova talento ricevos ankaŭ ses unu-horajn sesiojn kun spertaj esperantistoj por pli-akrigi siajn kapablaojn, kaj tiu de la ĉefa konkurso rajtos konsultiĝi, peti helpon, kaj simile.

Pri ĉio alia rilate eldonadon – aĉeti la traduk-rajtojn, enpaĝigi, redakti, krei la kovrilon, disponebligi, plenumi mendojn, ktp – okupiĝos ni je nia kosto: vi okupiĝos pri la tradukado.

Detaloj

Ni lanĉas la konkursojn hodiaŭ, la 15-an de novembro. Oni rajtas kandidatiĝi ĝis la fino de la 15-a de decembro, Zamenhof-tago. La tradukojn oni devos sendi plej laste fine de la 31-a de januaro 2023.

Pliajn detalojn kaj ligilojn al la aliĝilo trovu ĉe https://esperanto.org.uk/konkurso/.

  • Like 2
 Share


User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.