En Zamenhof-tago EAB lanĉas La edzino de l' tempvojaĝanto, tradukon de The Time Traveler's Wife, kiun aŭtoris Audrey Niffenegger. Plurfoje filmigita kaj tradukita en dudekon da lingvoj, la furora romano nun ricevis Esperantan veston el la manoj de István Ertl.
Jen unu el la plej malkutimaj amhistorioj en la monda literaturo. Clare kaj Henry renkontas sin la unuan fojon kiam ŝi aĝas ses kaj li – tridek ses. Ĉe la geedziĝo, ŝi tamen estas dudek du jarojn aĝa, dum li – tridek. Tio eblas nur ĉar Henry moviĝas en la tempo malsame ol ni ĉiuj. Tempvojaĝado ne faciligas amrilaton, milde dirite. Dum ni leg-akompanas la vivon de paro kiu defias «krono-sindromon», ni ekpensas pri la ekstertempeco de tio kio plej fortas en la vivo de la specio homo: amo.
Tiun ĉi 656 paĝojn longan perlon trovu ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!
-
1

Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now