Dum sia kongreso en Kembriĝo EAB lanĉis novan libron duversie ...
Temas pri la paro Malgranda frato/Malgranda sibo, traduko de malutopiaĵo originale verkita, sub titolo Little Brother, de Cory Doctorow. Tradukis ĝin Edmund Grimley Evans.
Kial duversie? Ĉar unu versio – Malgranda sibo, kiel evidentigas la titolon – estas verkita ne en tradicia lingvaĵo, sed uzas seksneŭtralan lingvaĵon. Aperas en ĝi, do, manpleno da neologismoj: anstataŭ frato kaj fratino, ekzemple, troviĝas sibo, kaj eventuale sibiĉo kaj sibino, kiam estas necese substreki la genron.
Plej rimarkinde estas la tuta manko de la pronomoj li kaj ŝi. Anstataŭ ili estas legebla la propono ri, eble unuafoje en Esperanta romano. (Kvankam nia infanlibro Ni ĉiuj estas malsamaj ja prezentas ĝin per neduumulo, kiu petas, ke oni uzu ĝin parolante pri ri.)
Ambaŭ libroj estas aĉetablaj ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. Priskribojn eblas legi kaj eltiraĵojn elŝuti en la koncernaj artikoloj: Malgranda frato | Malgranda sibo
-
1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now