Eble la kredito- kaj kurzo-kolapso pensigas vin, ke ĉi-jare tro multekostos eksterlande esperantumi. Se jes, memoru, ke viaj pundoj ebligos al vi partopreni la plej altkvalitan esperantan kursaron en Britujo — la someran festivalon en Barlastono. Kurso sen kurzo, por tiel diri …
Esperende vi, kara leganto, jam pripensas la eblon partopreni en la ĉi-jara 'Somera Festivalo' (10-a ĝis 14-a de aŭgusto) por studi kaj ludi inter grupoj de gesamideanoj, en bone ekipita kolegio, ĉirkaŭita de belaj ĝardeno kaj arbokolekto. Tiu ĉiujara eblo ekzistos nur tiom longe, kiom venos lernemuloj, do sciu, ke la aranĝo estos ĉi-jare iom alia ol ĝis nun.
EAB deziras subteni la prestiĝan kurson en Barlaston, sed evidente la kurso bezonas gestudantojn. Ĉar la prezoj daŭre altiĝas, kaj ĉar en pasintaj jaroj la nombro da partoprenantoj iom falis, ni nun strebas helpi al pli da homoj ĉeesti, enkondukante ioman mallongigon (de lundo ĝis vendredo) kaj la ekskluzivan uzon de la kolegio nur por Somera Festivalo, kio signifas, ke ni povos oferti la kursojn je malpli alta prezo.
Unu el la ebloj por ŝpari (kaj monon kaj nutraĵojn) estas malgrandigo de la luksa menuo al io pli kutima: ni celas helpi ne nur al esperantistoj, sed ankaŭ al la medio, ne forĵetante ofertitajn sed ne manĝitajn, do superfluajn, manĝaĵojn.
Do, la inkluziva prezo por la plena semajno estos ĉi-jare ankoraŭ sub £200 — vera bonaĉeto. Venu amase, plenigu la ejojn, ke la lingvo resonu!
Informfolioj estas dissenditaj kun Update, sed la informoj kaj aliĝilo troviĝas ankaŭ rete ĉe: www.esperantoeducation.com/residential.html.
La ĉefaj trajtoj restas:
Malcolm Jones, iama instruisto pri fremdaj lingvoj, kunordigas ĉiujn Esperanto-kursojn en Barlastono.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.