Jump to content

Esperantisto de la Jaro: Edmund Grimley Evans

Ĝojiga anonco atingis nin hodiaŭ, en Zamenhof-tago: nia prezidanto, Edmundo Grimley Evans, estis elektita de dek du diverslandaj elektantoj Esperantisto de la Jaro por 2022!

edmundo.png

En 2022 kulminis projekto preskaŭ jardek-longa: la duvoluma plena poezia verkaro de Marjorie Boulton, Unu animo homa. Tiun ĉi elstaran kontribuon al la pluvivado de la kultura heredaĵo de Esperanto redaktis Edmundo, kaj elstare diligente: la tasko postulis multe pli ol represadon de ŝiaj libroj!

image.jpeg

Elektante lin ĉefe pro tiu ĉi elstaraĵo, oni agnoskis ankaŭ plurajn aliajn liajn kontribuojn: ekzemple, ke li estas la tradukinto de la Infanlibro de la jaro por 2022, La domo ĉe Pu-Angulo

image.jpeg

Gratulon, do, al Edmundo! La oficialan anoncon eblas legi ĉe Sezonoj.

Unu animo homa kaj La domo ĉe Pu-angulo eblas aĉeti ĉe ni kaj aliloke.

  • Like 2

User Feedback

Recommended Comments

Rico

Posted

Gratulegon al Edmund!

  • Like 1


Guest
This is now closed for further comments

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.