Mi vidas multajn eraromesaĝojn, kiam mi rigardas ĉi tiun dosieron. Ĉu oni kontrolis ĝian ĝustecon iel? Por revuoj, kaj similaj aferoj, kiuj eble estos legataj post multaj jaroj, oni devus fari PDF/A-dosierojn sen eraroj. Eble ne estus granda laboro atingi tion.
Estas kontrolilo ĉe http://demo.verapdf.org/ , sed mi ne scias, ĉu ĝi estas la plej fidinda aŭ oportuna kontrolilo.