Rekte al la artikolo

Esperantistoj aktivas, esperantisto analizas

<<  [976]  >>

Tim Owen

Lingvoj en Sheffield …

Por la kvara sinsekva jaro okazis Internacia Lingva Festivalo ĉe la Universitato de Sheffield … kaj jen la kvara fojo, ke finance subtenis ĝin Esperanto-Asocio de Britio.

Tre rapide organizis studentoj la eventon, dum kiu eblis gustumi entute 67 lingvojn. Kiel kutime Esperanto videblis unualinie, kaj plurfoje, en la horaro. Esperanto-sesiojn gvidis Tim Owen: la unuan ĉeestis dudeko da studentoj, la duan, kaj fintagan, malpli. Tamen helpanto en la unua sesio kaj instruinto pri la kimra ambaŭ revenis por partopreni la duan sesion.

Kaj ne nur tiel sed ankaŭ, kaj neatendite, ĉeestantoj aŭdis homojn flue paroli Esperanton. Venis germana esperantistino por peti informojn pri aranĝoj en Britujo. Ŝi jam aŭdis pri la kongreso en Sheffield sed bedaŭrinde vizitos dum pasko sian familion.

Reveninte hejmen, Tim sendis al ŝi retmesaĝon pri JEB (Junularo Esperantista Brita), drondoj (diskutrondoj), la Buchanan-seminariaro en Liverpool, kaj informon pri NoJEF (Norwich Jubilee Esperanto Foundation). Espereble videblos denove la germana samideanino.

… kaj en bibliotekoj

Bildo

Tim babilas pri Esperanto kun du meksikaj studentoj.

(Pli granda bildo)

Fine de 2013 Esperanto-Asocio de Britio provis novan manierion videbligi Esperanton. La 15-a de decembro estas kutime Esperanto-tago aŭ Zamenhof-tago, honore al la naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. Sed en Britujo ni jam publike uzas la nomon 'Esperanto-tago' por festi en julio la publikigon de la unua libro. Do ĉi tiun duan, decembran Esperanto-tagon ni decidis nomi 'Esperanto Book Day'.

Nia tiama respondeculo pri publico, Brian Barker, proponis, ke bibliotekoj aperigu afiŝojn pri la tago kun ligo al la eduka retejo Lernu. Li ekhavis la ideon uzi regionajn disdonejojn por malgrandigi la afrankon. Anstataŭ sendi la informilojn perpoŝte al ĉiu biblioteko, ni sendus al tiuj grandaj centroj, kiuj mem plusendos al tregionaj bibliotekoj.

Mi modifis tiun projekton, ĉar simple direkti interesatojn al Lernu, kaj ne doni informon pri tio, kio unue allogis, ŝajnis al mi pliboniginde. Mi do kreis apartan retpaĝon ĉe esperanto-book-day.org.uk, kiu informis pri Esperanto-libroj kaj pri la ligo al Lernu, kies retadreson Peter Oliver aldonis al la afiŝo, kiun li preparis por la bibliotekoj.

Mi aranĝis ankaŭ, ke EAB disponigu ekzemplojn de la libro Mil unuaj vortoj en Esperanto kontraŭ nur £3, inkluzive de afranko. Jen nekredeble baza prezo por tia bela libro, kiu estas parto de serio por pluraj lingvoj.

Do, kion pri progreso? Ni vendis 24 ekzemplerojn de Mil unuaj vortoj. Nur unu venis per eBay, do la aliaj rezultiĝis de esperanto-book-day.org.uk. Ne malbone, ĉu ne? Nu, ne precize.

Unu el niaj membroj aĉetis 10 ekzemplerojn, kaj alia kvin. Ambaŭ faris por ties (eventualaj) studentoj. Ĉiuj krom tiu ĉe eBay, kaj unu alia, vendiĝis post la 15-a de decembro. La afiŝoj jam estis ĉe la bibliotekoj plurajn semajnojn antaŭ la tago de la libro. Do, kial tiom da vendoj nur poste?

Mi forte dubas, ke estas koincido, ke mi la tagon mem uzis sociajn retejojn por publikigi la eventon kaj ke tuj poste la retejo ricevis preskaŭ ĉiujn vizitojn. Tio estas, ke je la 15-a de decembro mi afiŝis ĉe Twitter 'Okaze de #Esperanto-tago ni ofertas la libron Mil unuaj vortoj kontraŭ £3, inkl de afranko ene de Britujo. esperanto-book-day.org.uk'.

Bona plua indikilo estas, ke la retejon en tiu sama tempogamo vizitis ne nur 33 homoj, kies komputiloj troviĝas en Britujo, sed ankaŭ homoj en aliaj landoj: Brazilo (16), Usono (13), Germanujo (10). Evidente tiuj ne vizitis la retejon, vidinte la afiŝon en brita biblioteko.

Sed evidentas problemo en la raporto. Mi indikis, ke la plejmulto de la vizitoj okazis post mia Twitter-mesaĝo je la 15-a; tamen statistike ni vidas kelkajn pli fruajn, kvankam ja malmultajn, vizitojn. Nu, jes, sed tiuj vizitoj koincidas kun, ekzemple, mesaĝoj, kiujn mi sendis al nia skipo por informi pri la retejo, aŭ mesaĝoj, kiujn Brian afiŝis en ĉeretaj internaciaj grupoj por montri, kion ni faras. Brian sendis ĝeneralan gazetaran eldonon, kiu koincidas perfekte kun tiuj etaj pintoj je la 9-a.

La honesta resumo estu, ke la originala ideo ne fruktodonis. Neniel estas pruvite, ke homoj en bibliotekoj vidis la afiŝojn kaj poste vizitis la retejon por pli informiĝi. Kiam ni sciigis tiujn, kiuj jam elektis sekvi niajn mesaĝojn, ekzemple per Twitter, percepteblis reago. Sed ne estis la celo de la projekto informi informitojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>