Rekte al la artikolo

Kuraĝa blindulino

<<  [976]  >>

John Ancliffe

John Ancliffe, nova membro de EAB rakontas, kiel li fariĝis esperantisto. Estus interese scii, kiel ankaŭ aliaj konatiĝis kun Esperanto. Do, ekverku!

Jen kiel juna blindulino alkondukis min al la internacia lingvo. En 1951 mi instruis stenografion en la loka teknika kolegio. En unu el miaj klasoj estis blindulino, Anne, kiu skribis stenografion maŝine (en la brajla skribo).

Unu vesperon ŝi informis min, ke ŝi komencis lerni Esperanton, kaj petis mian helpon. Dum la sekvaj semajnoj mi diligente studis la lingvon pere de malgranda lernolibro, kiun ŝi pruntedonis al mi.

Mi rapide ellernis la simplan gramatikon kaj, jam lerninte la francan kaj germanan lingvojn, mi tuj konstatis, ke mi jam posedas vastan scion pri la esperanta vortaro. La plejmulto da vortoj en la internacia lingvo estis aŭ samaj aŭ similaj al vortoj en la lingvoj, kiujn mi jam konis.

Mi poste instruis la lingvon al Anne, kiu, sciante neniun fremdan lingvon, bezonis pli longan tempon. Tamen, post kelkaj monatoj ŝi sufice bone skribis Esperanton. Subite ŝi anoncis sian intencon ĉeesti la tiujaran Universalan Kongreson de Esperanto en la norvega ĉefurbo Oslo [en 1952]. Tion ŝi faris.

Vi povas imagi la malfacilaĵojn, kiujn ŝi, blindulino, sola, spertis survoje al la kongreso. Tuj post sia reveno ŝi decidis serĉi alilandan korespondanton, kaj post mallonga tempo ŝi komencis interŝanĝi leterojn kun blinda franco, Alphonse.

Kelkajn monatojn poste li invitis ŝin viziti sian hejmon, kaj ankoraŭfoje ŝi sentime faris vojaĝon al fremda lando, kies lingvon ŝi ne parolis. Alphonse reciproke vizitis Anglujon, dum kristnasko, kaj la venontan someron ili geedziĝis en Parizo.

Ĝis tiam ilia sola komuna lingvo estis Esperanto, kiun ili nun parolis flue. Dum kelkaj jaroj ili loĝis proksime al mia hejmo, kaj ni tri ĝuadis ĉiusemajne agrablan vesperon, babilante esperantlingve pri diversaj temoj. Bedaŭrinde, almenaŭ por mi, ili elmigris al Kanado.

John Ancliffe atingis la rangon de armea kapitano dum la dua mondomilito. Li loĝas dum sia tuta vivo en Scunthorpe, kie li laboris ĝis emeritiĝo en la ŝtalindustrio. Antaŭ preskaŭ duonjarcento li membris en EAB kaj vaste korespondis kun esperantistoj tra la mondo.

Familiaj kialoj devigis lin forlasi Esperanton … ĝis antaŭ nelonge li retrovis esperantajn korespondaĵojn en la subtegmento kaj decidis realiĝi al la asocio. Cetere, post sia tro longa foresto de la esperanta movado, li mirinde bone regas la lingvon. Gratulon … kaj feliĉan revenon!

Krome, ĉu iu scias ion pri la sorto de Anne kaj Alphonse?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>