Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [976]  >>

Edmund Grimley Evans

Joyce Bunting parolis kun Edmund Grimley Evans en aŭtuno 2013.

JB: Saluton, Edmundo! Mi aŭdis, ke vi planis viziti Esperantan aranĝon ĉi-someron [2013] kun via edzino kaj filinetoj.

EGE: Jes, ni partoprenis en la 35-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) en Greziljono. Mia filino Isabel ŝatis ĝin kaj volus reiri tien. Rosa, la pli juna, 'ne scias'. Sed evidente ŝi ankoraŭ memoras kelkajn el la REF-aj kantoj.

JB: Ĉu vi kutime parolas Esperanton en la hejmo?

EGE: Al la infanoj mi ĉiam parolas en Esperanto. Se la infanoj parolas al mi en Esperanto, tio ĝenerale okazas pro ia ŝerco. Mi memoras okazaĵon, kiam Isabel aĝis iomete malpli ol tri jarojn. Konforme al loka tradicio, la 31-an de oktobro infanoj venadis al la pordo por peti bombonojn, kaj tiam mi diris al Isabel, ke estas fantomoj ĉe la pordo. Kiam mi la sekvan fojon revenis de la oficejo, mi aŭdis Isabel malantaŭ la pordo. Ŝi diris, 'Foriru, fantomo!', kaj rifuzis malfermi. Kiam mi protestis, ke mi estas ŝia paĉjo, ŝi diris: 'Ne, vi estas fantomo', en Esperanto, por ke mi sciu, ke ŝi scias.

JB: Ĉu vi renkontis vian edzinon Kate pere de Esperanto?

EGE: Ne, per la germana. Ni renkontiĝis en la universitata germana klubo. Ankoraŭ nun ni parolas inter ni germane, se ni volas, ke la infanoj ne komprenu.

JB: Sendube, tiaj infanoj baldaŭ lernos la gemanan! Kiom da lingvoj vi scipovas, krom Esperanto?

EGE: La anglan, Esperanton, la germanan, la francan: nur en tiuj kvar lingvoj mi sukcesis finlegi tutajn librojn. Iomete de la hispana.

JB: En septembro 1998, vi transprenis la taskon de prezidanto de EAB kaj deĵoris ĝis 2004, ĉu ne?

EGE: Tio okazis post subita foriro al Kanado de Geoffrey Greatrex. Poste, mi estas komitatano kaj vicprezidanto de EAB dum multaj jaroj.

JB: Vi multe laboras por Esperanto malantaŭ la kulisoj. Oni diras, ke vi 'bruligas mez- noktan oleon'.

EGE: Por EAB mi ĉefe okupiĝis pri eldonado. Antaŭ multaj jaroj mi instruis Esperanton kaj kunordigis kurson en la reto. Mi faris Esperantan-anglan vortaron, surbaze de PIV 2002, kiun mi iam disponigos en la reto, por ke mi ne estu ĝia sola uzanto.

JB: Vi ankaŭ ciferecigas verkojn por la Biblioteko Butler kaj la tuta Esperanto-mondo – ekzemple verkojn de Claude Piron.

Bildo

EGE: Mi havas nun la projekton publikigi verkojn de Claude Piron en la retpaĝaro de EAB. Mi estas ankaŭ redaktoro kaj revizianto por Monato. Unufoje mi premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA. De kelkaj monatoj mi membras en la Akademio de Esperanto.

JB: Gratulinde! Mi rimarkas, ke via nomo aperas sufiĉe ofte kiel tradukinto el la angla.

EGE: Kelkajn tradukojn mi faris: Homaj rajtoj, Saki, Rustimuna ŝtalrato, La aventuroj de Sherlock Holmes, La falo de la domo Usher.

JB: Ĉu iam vi komencis taskon, kiu poste ŝajnis tro? Mi pensas pri traduko de la verko Lingvo kaj menso de Noam Chomsky.

EGE: Jes, tio estis enorma laboro, kaj mi ne scias, ĉu mi saĝe akceptis ĝin. Tamen, akceptinte la taskon, mi sukcesis plenumi ĝin, kio ne ĉiam okazas.

JB: Kia estas via profesia laboro?

EGE: Mi laboras por ARM, kiu nomas sin 'la arkitekturo por la cifereca mondo'. En la financaj novaĵoj la ĵurnaloj nomas ĝin 'konstrukcianto de integraj cirkvitoj': ĝi kreas abstraktajn komponantojn de 'blatoj', inkluzive de procesoroj, sed aliaj firmaoj kunmetas tiujn komponantojn kaj fabrikas la blatojn. Procesoroj de ARM troviĝas en la kerno de preskaŭ ĉiu poŝtelefono, sed ni troviĝas je pluraj paŝoj for de la produktoj en vendejoj. Mi laboras en programara grupo kaj esploras pri diversaj aferoj, kiuj ĝenerale rilatas al la tradukado de programoj. Malkiel en akademiaj, universitataj rondoj, kie ĉiu konstante parolas sinreklame pri sia laboro, mi ne povas diri publike, precize pri kio mi esploras, ĉar oni ne volas, ke la komercaj konkurantoj eksciu pri niaj planoj.

JB: Por mi, nesciulo, blato estas damaĝ-insekto, kaj, se mi trovus, mi vokus 'ekstermiston'. Kiel vi eklernis Esperanton?

EGE: Ĉirkaŭ la tempo, kiam mi ekstudis universitate, mi interesiĝis ĝenerale pri lingvoj kaj eklernis plurajn. Per diversaj libroj, inkluzive de La teksilo de lingvoj de Frederick Bodmer, mi informiĝis pri lingvoscienco kaj pri la ekzisto de Esperanto. Mi ekuzis Esperanton koresponde. Tiam mi ankaŭ kontaktiĝis kun JEB. En tiu epoko aktivis ankaŭ Geoffrey Greatrex, Simon Davies, Agneau Belanyek, Heather Eason, kaj aliaj. Sed mi plej multe lernis Esperanton, kiam mi loĝis en Germanio inter 1989 kaj 1992, ĉar tie mi kontaktiĝis kun alilandaj esperantistoj kaj mia loka biblioteko estis la ŝtata biblioteko de Sarlando kun milo da libroj en Esperanto.

JB: Ĉu vi optimismas pri la estonteco de Esperanto en la mondo?

EGE: Ŝajnas al mi, ke Esperanto plu allogadas vicon da talentaj homoj, kiuj vivigas la lingvon, kelkfoje en novaj manieroj. Esperanto havos rolon ne sensignifa en la historio de la homaro, ĉar Esperanto estas speciala kaj unika: la sola planlingvo kun vasta komunumo. La sorto de Esperanto dependas ankaŭ de ni, do ni fieru pri nia rolo kiel kunkreantoj de tiu sorto.

JB: Kiuj esperantistoj plej influis vin?

EGE: Eble mi menciu nur tri homojn, kiujn mi konis kaj kiuj intertempe mortis: William Auld, kiu per siaj saĝaj kaj afablaj konsiloj instigis min artikoli kaj traduki en Esperanto; Claude Piron, kreinto de instruiloj, kaj populara aŭtoro en Esperanto; kaj Don Harlow, kiu havis gravan kaj bonan influon en la fruaj jaroj de Esperanto en interreto.

JB: Kiu estas via plej ŝatata literaturaĵo en Esperantujo?

EGE: Al mi tre plaĉis Mistero minora de Szilágyi, kiu ne estas inter la plej konataj romanoj, do mi ĝojas pri la okazo reklami ĝin. Ankaŭ tri poemojn, kiuj estas ankaŭ kantoj de Kajto, mi volus mencii: 'La soldato kiu marŝas', 'Orangutango' kaj 'Rabista dormo'.

JB: Kio estas la plej malbona laboro, kiun vi iam plenumis?

EGE: Antaŭ kelkaj jaroj mi malkovris, ke eduki infanojn estas tre peniga laboro, speciale se temas pri sagacaj kaj obstinaj knabinoj kun mirinda malbezono je dormo. Tamen, mia kompatinda edzino ĉiam pli laboris ol mi, do mi ne rajtas plendi.

JB: Ŝajnas al mi, ke vi nun estas tro okupata pri via familio por partopreni Esperanto- aferojn. Ĉu plaĉas al vi kuiri por via familio?

EGE: La familio certe preferas, ke kuiru iu pli kompetenta ol mi. Mia edzino, ekzemple. Ni estas ĉiuj vegetaranoj, Kate ne povas manĝi tritikon, kaj Rosa ofte rifuzas provi aferojn, do ni ĝenerale manĝas tre simple: terpomoj, fruktosalato, ktp.

JB: Vi menciis muzikgrupon Kajto. Kia muziko plaĉas al vi?

EGE: Bach, Bethoveno, Ŝostakoviĉ, Richard Strauss, Benjamin Britten, ekzemple.

JB: Ĉu vi ludas instrumenton?

EGE: Mi iomete ludas pianon, sufiĉe, almenaŭ, por akompani la knabinojn. Tamen, lastatempe, Isabel kaj Rosa sukcesis ludi kelkajn tre simplajn duetojn kune, tiel ke mi nur devas dirigenti. Cetere, la knabinoj ĵus malkovris Abba en YouTube kaj transformis nian salonon en tuttagan 70-jarecan diskotekon.

JB: Ĉu vi havas tempon por neesperantistaj amuzaĵoj, ekzemple sporto, teatro, dorlotbestoj, anglalingvaj libroj?

EGE: Nur por libroj mi trovas iom da tempo. Mia preferata aŭtoro estas Graham Greene, sed mi legis ĉiujn liajn romanojn escepte unu.

JB: Edmundo, vi havas plenan vivon. Mi dankas vin, nome de la esperantistaro, pro via elstara kontribuo al edukado kaj kulturo en Britujo kaj la mondo.

Edmund Grimley Evans naskiĝis en Kanterburio en 1966. Kiel infano li vojaĝis tra la mondo kaj vizitis multajn landojn, laŭdire, sed nenion povas memori pri tio. La postan infanaĝon li pasigis en Newcastle kaj Durham. Inter 1984 kaj 1989 li studis en Universitato de Kembriĝo, kaj diplomitiĝis pri matematiko kaj komputiko. Tiam li migris al Germanio, kie li dum tri jaroj laboris kiel malaltranga esploristo pri komputa lingvoscienco. En 1992 li revenis al Kembriĝo por plu studi tiun fakon. En 1997 li eklaboris pri parolrekonado en malgranda firmao, intertempe malaperinta. En 2001 li eklaboris en la esplora fako de ARM je kvin minutoj piedire de lia hejmo en Kembriĝo, kie li loĝas kun la edzino Kate kaj du filinoj, Isabel kaj Rosa.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>