Rekte al la artikolo

John Buchanan Masterclass

<<  [976]  >>

(marto 26-a – 28-a)

En sia libro pri Dr John Buchanan (recenzita ĉi-numere), Angela Tellier prave atentigas, ke la mecenato testamentis monojn al la Universitato de Liverpolo por 'disvastigi kaj instrui' Esperanton kaj por 'stimuli sciojn' pri la lingvo.

Tute laŭ la sprito de la testamento, la universitato gastigos tritagan seminarion pri Esperanto, kiu prezentos la lingvon kaj aspektojn de ĝia kulturo ĉefe al anglalingva publiko sed, almenaŭ dum unu tago, al esperanta.

Celata estas unuavice universitatanoj, kiuj fine de la printempa trimestro, do antaŭ la paska paŭzo, povos mergiĝi en la lingvo, sekvante enkondukan kurson, aŭ informiĝi, ĉi-foje pere de la angla lingvo, pri la literaturo de Esperanto, uzante tradukitajn specimenajn tekstojn. Tamen ankaŭ membroj de la neuniversitata komunumo estos bonvenaj – inkluzive evidente de esperantistoj.

Tial, aparte por esperantistoj, la dua tago de la sesiaro (ĵaŭdo) vidos sesiojn pri esperantaj vivo kaj kulturo. Kaj la tuta programo estas tiel planita, ke ne necesos resti ĉe la sama temo: se esperantisto volos diskuti literaturon temon (tamen en la angla), tiu estos bonvena en la koncerna grupo.

La tri tiel nomatajn fadenojn gvidos Hilary Chapman (lingvo), Paul Gubbins (literaturo) kaj Malcolm Jones (kulturo). Aldone okazos sesioj pri lingvistiko: Wim Jansen gvidos diskutojn pri lingvistaj aspektoj de la tekstoj uzataj en la seminarioj pri literaturo, kaj Geoffrey Greatrex prelegos.

Entute bunta kaj ambicia kaj, jes, eksperimenta programo. La organizantoj (kaj ĉi-rilate nepras elstarigi Angela Tellier, kiu senlace komunikis kun universitataj administrantoj kaj aliaj por glatigi la vojon al la marta evento) dediĉis horojn, ja horegojn, al la evento: se ĝi ne sukcesos, ĝi ne estos ripetata, kaj necesos rekonsideri kiel apliki la Buchanan-monojn por 'stimuli sciojn' pri la lingvo.

Pro tio la organizantoj petas, ke esperantistoj subtenu, se eĉ nur dum unu tago, eventuale ĵaŭdon, la eventon. Nepras montri al la universitato, ke inter esperantistoj ekzistas intereso pri Esperanto. Tio eble strange sonas … sed, se la universitato, ja favora al Esperanto, ekkredas, ke en la eksteruniversitata komunumo apenaŭ evidentas vivspuroj pri la lingvo, ĝi ne emos dediĉi tempon kaj rimedojn al 'nia' Buchanan-afero.

Detaloj, pri kiel aliĝi, kaj pri la tre modera kosto, troveblas ĉe la universitata retejo (aŭ serĉu 'John Buchanan Masterclass in Esperanto'). La paĝo havas ligon ('More info') al pliaj detaloj legeblaj ĉe la paĝaro de Esperanto Research.

Cetere, se lastatempe vi ne vizitis Liverpolon, ja indas fari. Do … ĝis marto en Liverpolo!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>