Ian Carter kun Santhana Gopalakrishnan, la prezidanto de la Komitato por Internaciaj Studentoj, kaj Ana-Gabriela Popa, dungito pri internaciaj studentoj.
Starigis denove la Komitato por Internaciaj Studentoj ĉe la Universitato de Sheffield sian ĉiujaran Internacian Lingvan Festivalon. Kiel en la lastaj jaroj, EAB finance subtenis la eventon, kie eblis ĉeesti gustumsesiojn pri dudeko da lingvoj, inkluzive de la japana, la luksemburga, la tamila, kaj la persa.
Dankletero ricevita pro la subteno de EAB, precipe ĉar la mesaĝo de la aranĝo estas, ke “ĉiuj lingvoj samvaloras”.
Kiel tradicie, tiun 23-an de oktobro ankaŭ videbliĝis Esperanto, kiun prezentis plurfoje Ian Carter kaj Tim Owen. Plie ĝi videbliĝis, ĉar la vorto denove elstaras sur la jakoj, kiujn surhavas la komitatanoj.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.