-
Posts
4,680 -
Joined
-
Last visited
-
Days Won
185
Tim last won the day on October 11
Tim had the most liked content!
About Tim
- Birthday 16/12/1978
Recent Profile Visitors
12,015 profile views
Tim's Achievements
287
Reputation
2
Community Answers
-
To translate is to bring languages, cultures and people closer to one another. It is in this spirit that we celebrate International Translation Day, at a time when we need to strengthen our ability to understand one another and to recognize our common humanity. Translation and interpretation are, along with the search for community of language, paths for peaceful coexistence. We particularly welcome this year’s theme of the International Federation of Translators: “Translation: Shaping a Future You Can Trust.” Every language, including those least commonly spoken, has its own humanly created approach to reality that merits attention and preservation. Only human intervention can faithfully carry meaning from one language to another, even if there are many technological aids to doing so. Languages are created by people: translation and interpretation depend on human judgment. With International Translation Day, the United Nations honours translators and interpreters, expressing support for their important, but often invisible or even disrespected, work of bridging the languages of the world. Translation and interpretation are a path to the equal treatment of all languages, and thus of all people – because everyone has a fundamental right to free expression, and to be heard and understood, in his or her mother tongue. Languages play a fundamental role in cultural diversity, intercultural dialogue, and education. Through languages, we can strengthen collaboration, build more inclusive societies, preserve our cultural heritage, and gather political will. However, all of this can occur only if also accompanied by dialogue across differences of language. Multilingualism means that everyone can speak and think in their own language. Translation makes it possible to acknowledge other languages and cultures and at the same time reassess one’s own. On this special day, we again express our support for multilingualism as a core value of the UN, we salute the international organizations of translators and interpreters, and we reassert our goal to advance, also through the International Language Esperanto, understanding and esteem among the peoples of the world. Let us remove the walls of misunderstanding, distrust and discrimination, so that people can see and hear one another as brothers and sisters in a rich and harmonious world. Long live linguistic diversity; but also long live contact and understanding across languages and peoples – though translation, interpretation, and also the International Language Esperanto.
-
Traduki estas alproksimigi lingvojn, kulturojn kaj homojn. En tiu spirito ni festas la Internacian Tradukadan Tagon, en epoko kiam ni bezonas plifortigi nian kapablon interkompreniĝi, kaj rekoni nian komunan homecon. Tradukado kaj interpretado estas, kune kun la serĉardo de lingva komuneco, vojoj por paca kunekzisto. Ni aparte bonvenigas la ci-jaran temon de la Internacia Federacio de Tradukistoj: “Tradukado: krei estontecon kiun oni povas fidi.” Ĉiu lingvo, inkluzive la plej malmulte parolatajn lingvojn, havas sian apartan, home kreitan, aliron al realo, kiu meritas atenton kaj konservadon. Nur homa interveno povas fidinde transporti signifecon de unu lingvo al alia, eĉ se ekzistas multaj teknikaj helpiloj. Lingvoj estas kreitaj de homoj: tradukado kaj interpretado dependas de la homa juĝkapablo. Per la Internacia Tradukada Tago, Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo. Tradukado kaj interpretado estas vojo al egaleca pritrakto de ĉiuj lingvoj, kaj sekve de ĉiuj homoj -- ĉar ĉiu homo havas fundamentan rajton libere esprimi sin, kaj esti aŭdata kaj komprenata, en la propra denaska lingvo. Lingvoj havas fundamentan rolon en kultura diverseco, interkultura dialogo kaj edukado. Per lingvoj, ni povas plifortigi kunlaboradon, konstrui pli inkluzivajn sociojn, konservi kulturan heredaĵon kaj kunvoki politikajn volojn. Sed ĉio ĉi povas okazi nur se okazas dialogo ankaŭ trans lingvaj diferencoj. Multlingveco signifas, ke ĉiu povas paroli kaj pensi en sia propra lingvo. Tradukado ebligas agnoski aliajn lingvojn kaj kulturojn, kaj samtempe rekonsideri la proprajn. En tiu ĉi tago, ni ree esprimas nian subtenon al multlingvismo kiel kerna valoro de UN, salutas la internaciajn organizaĵojn de tradukistoj kaj interpretistoj, kaj reasertas nian celon antaŭenigi, ankaŭ per la Internacia Lingvo Esperanto, interkompreniĝon kaj estimon inter la popoloj de la mondo. Ni forigu la murojn de miskompreno, malfido kaj diskriminacio, tiel ke homoj vidu kaj aŭdu unu la alian kiel gefratoj en riĉa kaj harmonia mondo. Longe daŭru la lingva diverseco, sed longe daŭru ankaŭ interlingvaj kaj interpopolaj kontakto kaj interkompreniĝo – per tradukado, interpretado – kaj ankaŭ la Internacia Lingvo Esperanto. Fonto
-
Koincide kun la Internacia Tradukada Tago, Esperanto-Asocio de Britio anoncas siajn novajn traduk-konkursojn cele al eventuala eldonado de du konataj verkoj! Temas pri The Daughter of Time, ĉefverko de la skota aŭtoro Josephine Tey, libro, kiun, en 1990, nomis la Brita Krimverkista Asocio «la plej bona krimromano de la tuta historio». La dua libro estas la rakonto When Hitler Stole Pink Rabbit, kiun konas multege da britaj infanoj post ĝia lanĉo en 1971. Ĝi baziĝas parte de la junaĝa vivo de sia verkinto, Judith Kerr, kaj fariĝis filmo en 2019. Ĉu vi ne volas vidi vian nomon sampaĝe kun tiu de fama aŭtoro? EAB serĉas novajn tradukistojn ... eĉ se tiuj ankoraŭ ne scias, ke ili kapablas! Spertaj tradukistoj kompreneble kandidatiĝu; ju pli multe, des pli bone! Sed novuloj ne timu, ĉar ekzistas konkurso aparte por tiuj, kiuj ĝis nun neniam eldoniĝis tradukite. (Kaj eĉ se jes, ne gravas, se la longo ne superis 12 000 vortojn!) Jen kelkaj faktoj: Necesas traduki la unuan ĉapitron de unu el la du libroj por konkursi. Vi rajtas traduki en ambaŭ konkursoj, se vi volas ja provi dufoje. Ni sendos al vi la tradukendan tekston post via aliĝo. La limdato por resendi vian tekston estas la fino de la 31-a de decembro, 2025. La tekstoj estos sennomigitaj kaj plusenditaj amase al tri juĝistoj. The Daughter of Time eblas trovi en Interreto, se vi volas ekscii, kia ĝi estas, antaŭ ol aliĝi. Tamen ne eblas fari tion por When Hitler Stole Pink Rabbit, ĉar plu protektas ĝin kopirajto. Du paĝojn eblas legi ĉi tie por pli bone bildigi al si la stilon. La gajnontoj ricevos la taskon traduki la tutan libron, kio havigos al ili je eldonado 500 GBP (~575 EUR). Ili laŭbezone konsultos kun niaj spertuloj. Promesplenaj konkursintoj ricevos inviton al plursemajna traduk-ateliero niakoste. Do, kontrolu la retejon por vidi pli da detaloj kaj la plenan regularon, kaj poste aliĝu!
-
-
La romano Aferoj disfalas de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la vivon en vilaĝo de okcidenta Afriko (la nuntempa Niĝerio) ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento. La alveno de eŭropaj misiistoj detruas tiun tradician vivomanieron kaj dividas la komunumon. Unue eldonita en 1958, kaj listigita en Encyclopædia Britannica kiel unu el 12 romanoj konsiderataj la plej bona libro iam ajn verkita, Things Fall Apart nun aperas en Esperanto, tradukite de Anna Löwenstein. Trovu ĝin ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!
-
Saluton, @Sebastian Florea, No, this isn't suitable for beginners, unfortunately. It's a grammar of Esperanto written in the language. You can read the same thing in different languages here. If you're looking for a textbook, Complete Esperanto is the best modern option.
-
Verkita de la tre konata gramatikisto Bertilo Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto estas mallongigita versio de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), bazita sur la eldono el 2023 (PMEG 2023). Ni denove havas kelkajn ekzemplerojn por vendi. Ĝi enhavas la plej esencajn klarigojn pri la gramatiko, vortfarado, skribo kaj elparolo de la Internacia Lingvo, sed ne estas same kompleta kiel PMEG. Ĝia celgrupo estas precipe komencantoj, vojaĝantoj kaj partoprenantoj en kursoj. Ĝi uzas – same kiel la antaŭaj eldonoj – tradiciajn gramatikajn terminojn. Sekve anstataŭ la PMEG-aj terminoj O-vorto, rolvorteto, perverba priskribo, k.t.p., aperas ĉi tie la tradiciaj terminoj substantivo, prepozicio, predikativo, k.t.p. Detala Gramatiko de Esperanto tamen donas bonan kaj relative profundan superrigardon de la lingvo en teksto apenaŭ trione tiel longa kiel tiu de PMEG, kiu estas tutampleksa, detalega referencoverko.
-
Back in stock we have Hugh Reid's follow-up to his earlier work La tago de Kiborgiĝo / The Day We Became Cyborg. Like its predecessor, Kuprokranio / Silverskull is a bilingual Esperanto-English collection of thought-provoking sci-fi stories by the Scottish author Hugh Reid. It can be read independently of La tago de Kiborgiĝo / The Day We Became Cyborg. Technology has progressed. After the first human to animal consciousness link, the interest of these experiments moved from small mammals like rats to more intelligent animals – cats, dogs, dolphins, chimpanzees – until finally the day arrived when two living human brains were to combine consciousness. But something unexpected appeared in the results. In these stories the questions raised in the first collection have widened. What could we change in a person with a perfected cerebral implant, how would our personal relationships change, and what could humans become if this science were free to expand? Hugh Reid was interviewed in La Brita Esperantisto about Kuprokranio. Read the interview here.
-
Back in stock we have a parallel text of original cyberpunk fiction by Hugh Reid. La tago de la Kiborgiĝo (The Day We Became Cyborg) is a collection of short stories, interspersed with essays about advanced technologies. It's a parallel text: the same stories are presented in both English and Esperanto.
-
Tim started following La Brita Esperantisto 998 and Update 110
-
-
3 downloads
La Brita Esperantisto 998 de somero 2025. Ĉefe en ĝi troviĝis artikoloj rilate la Britan Kongreson en Manĉestro, kaj nian forpasintan amikon Renato Corsetti. 3 ∙ Redaktore (Tim Owen) 6 ∙ la tojvo (Renato Corsetti) 7 ∙ Renato Corsetti en 2012 (Foto de nia forpasinta amiko) 8 ∙ Memor(ind)e en Manĉestro (Tim Owen pri la ĉi-jara Brita Kongreso) 13 ∙ El la manĉestra malfermo (Amuza eltiraĵo de la malferma ceremonio en Manĉestro) 14 ∙ Rebecca retrovita (Malcolm Jones resumas sian prelegon pri la sperto traduki majstroverkon) 21 ∙ Reklambildo por Rebecca 22 ∙ Kie ni kongresos? (Tim Owen analizas la nomojn de niaj venontaj kongresurboj) 26 ∙ Raportado pri ripozado (Clare Hunter raportas pri nova aranĝo, Feminisma Amikema Ripozado de Esperantistinoj) 29 ∙ Poznananoj pinte poentis (Tim Owen pri la fino de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano) 30 ∙ Baskerviloj postpolure (Simon Davies pri la reviziiado de la traduko, fare de William Auld, de La Ĉashundo de la Baskerviloj) 36 ∙ Pro-MES-o plenumita (Maurizio Giacometto pri sia semajno ĉe la Lazura Bordo) 40 ∙ Traduku! – 997 (Simon Davies pri Accelerando de Charles Stross) 44 ∙ Kiom antaŭvidis Vilĉjo Verda? (Tim Owen prikomentas republikigitan artikolon verkitan de Will Green) 47 ∙ Tremigas troa toleremo (Tyron Surmon bildigas problemon en Esperantujo per lastatempaĵoj en TEJO) 50 ∙ Adyö Cifala e Guvana! (Tim Owen pri la forpasintaj volapukistoj Brian Bishop kaj Ralph Midgley) 51 ∙ Panaceo (Centvortaĵo verkita de Jorge Rafael Nogueras) 52 ∙ Duncan Leak (Patricia Skinner) 53 ∙ Leonard «Peter» Livett (Carol Wade kaj Tim Owen) 54 ∙ Kongresa kvizo 2025 58 ∙ Kontraŭterora neatendita odo al libero (Alessio Giordano recenzas Malgranda sibo) 60 ∙ Renat·aĵ·o·j (Maurizio Giacometto proponas ekzercon por bildigi la koncepton bonlingvismo) 62 ∙ Anagramoj – 998 63 ∙ Ricovicanoj (La nomoj de la anoj de la «Ricovico» de LBE 997) 64 ∙ Lastaj vortoj por Renato -
-
En la somera numero de La Brita Esperantisto oni legos pri kunveno okazinta ĉe stacidomo Esperanto-Stacio en Halbe, proksime al Berlino. Alispecaj kunvenoj estas planataj por la sama loko. Se vi estas aventurema ludemulo, jen perfekta ŝanco por vi! Planu vojaĝon al Germanio kaj ĝuu nekredeblajn eventojn en la regiono de Berlino. Unue, partoprenu ABELO (Apud-Berlina Esperanta LudadO), semajnfina renkontiĝo en bela naturamika domo en Berlino. Vi havos ŝancon ludi tabulludojn, babili kun aliaj ludemuloj, promeni tra natura ĉirkaŭaĵo kaj eble eĉ naĝi! La etoso estas amuza, malgranda, kaj memzorga. Jessica Grasso estas usonano dediĉita al ludoj kaj Esperanto, kiu jam organizas la eventon ekde 2016. Post mallonga paŭzo, preparu vin por Ludo, mirinda semajnfina videoluda evento en la unika Esperanto-Stacio en Halbe, iom ekster Berlino. De retroaj konzoloj kiel Pong kaj Nintendo GameCube ĝis modernaj teknologioj kiel VR per Meta Quest 3, ĉi tiu evento promesas neforgeseblan sperton. Aparte amuza estas la dancmatoj, kiuj similas al Dance Dance Revolution. Krome eblas ludi modernajn ludojn kune sur 100-cola ekrano. Chuck Smith, usona esperantisto kaj fama nederlanda jutubisto Irizanjo organizas la eventon jam ekde 2021. La plej bona parto? Vi povas resti ĉe la Esperanto-Stacio kontraŭ nur po 30 eŭroj nokte inter la eventoj. Estas rekta 40-minuta trajno al la Esperanto-Stacio de Berlino. Tiel facilas vojaĝi inter eventoj kaj esplori Berlinon kaj ĉirkaŭaĵojn senpene. Esploru la regionon, vizitu historiajn vidindaĵojn, kaj poste plu ludu! Ne nur estas okazo por ludi, sed ankaŭ unika maniero esplori kulturon, amuziĝi, kaj krei belajn memorojn. Aliĝu al la ludemuloj kaj partoprenu en ĉi tiu speciala eventaro! Ludkalendaro: 29a aŭg - 1a sep: ABELO (tabulludoj, en berlina naturamika domo en Esperanto) 5a - 8a sep: Ludo (videoludoj, en la Esperanto-Stacio en Esperanto) 12a - 15a sep: Ludo (videoludoj, en la Esperanto-Stacio en la angla) Hejmpaĝo de ABELO | Hejmpaĝo de Ludo
-
Disponebla ĉe ni en du versioj estas Vivo, belege ilustrita novelo verkita originale en la hispana de Roberto Pérez-Franco, panama esperantisto loĝanta en Aŭstralio. La libro gajnis la titolon Infanlibro de la Jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2025! Ni ofertas ĝin ne nur malmole bindite, sed ankaŭ malpli koste en formata mola. Ĝin ilustris Margarita Cubino kaj tradukis Norberto Díaz Guevara kaj la aŭtoro. Kelkaj paĝparoj estas tekst-pezaj, kio donas al infanoj leg-ekzercadon. La aŭtoro tre afable disponebligas senpagan elektronikan version en sia retejo.
-
Toto ŝategas ost-formajn frandaĵojn, snufadon, kaj ĉiutagan promenadon en la parko. Tamen pli ol ĉion tion ĉi Toto ŝategas dormeti en sia komforta korbo. Kaj al li tre plaĉas dividi ĝin. Tamen ju pli da hundoj enkorbiĝas, des malpli bone dormas kompatinda Toto. Ĉu li iam ajn rehavos sian karegan korbon? Toto la pinta hundo estas gaje amuza rakonto pri afableco kaj dividado, verkita kaj ilustrita de Catherine Rayner. Kiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj, kaj proponas la trian senpage, se vi aldonos tri ekzemplerojn al via korbo!