-
Posts
4,680 -
Joined
-
Last visited
-
Days Won
185
Content Type
Profiles
Articles
News
Downloads
Store
Everything posted by Tim
-
Esperanto House has been broken into again, following burglaries in 2022 and forced entry earlier this year. This instance was particularly destructive and clearly targetted: the perpetrators have ripped down the ceiling panels and stolen the pipes. They gained entry via a very narrow window at the side of the office, out of sight of cameras: They've obviously done this before: they knew exactly where to find the stopcock, which they turned off. (It's in the ground-level cabinet with the open door at the back.) Why? Because then they could remove the water pipes for their copper. This involves ripping down the ceiling tiles. They also cut the electricity. The library is particularly dark because they locked the cover to the fusebox and stole the key. Assuming it's not a red herring, we might conclude that the perpetrator is a very small man (capable of fitting through that narrow window) called Graham: An additional shame is that we've seen within the past week that somebody who previously broke into Esperanto House has recently shared photos from within it online. Those images have been shared; we have added comments in one of the places of which we are aware. Besides the obnoxiousness of sharing images online of somebody else's property you've unlawfully entered, they give an inaccurate representation, showing Esperanto House not as it stands now, but as it was at the time he broke in. That was certainly many months ago: the office door isn't boarded up in his images but has been for a long time, following a previous break-in. Additionally, the archive is viewable in those images which have been shared online, even though it's been held in an external storage facility for months: And his photos of the library show it partway through our removing its contents as part of a several-year digitisation project, which we've reported to members in the pages of Update and in the Trustees' Annual Report. He shared a photo of shelves which hadn't yet been categorised and boxed up ready for scanning. Here are the same shelves more recently: We have saved a copy of his Facebook page and reported him to the police for, at the very least, illegally entering the building. We may no longer operate from Esperanto House but we still pay the lease and utilities bills, and should expect to be able to store our property locked up there without people breaking in and, in this latest case, causing massive destruction to the building.
-
-
Ian Carter, President of EAB from 2016 until 2021, died on Tuesday, September 17, 2024. He had been in residential care since early 2021, and died peacefully following a recent operation. Ian was 74. We will present an obituary of Ian in the next issue of La Brita Esperantisto, and pass on details regarding his funeral once they are known. We have shared our condolences with his brother.
-
De la 28-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 2024 okazos la 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). La VK fariĝis la plej grava kaj granda reta evento de Esperanto en la mondo! Vin atendos prelegoj, kursetoj, atelieroj, diskutoj, riĉa arta programo, prezentoj de Esperanto-organizoj dum la Virtuala Movada Foiro, laŭtemaj konversaciejoj kaj multe pli! La ĉeftemo de la 5-a VK estas «Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo». Membroj de UEA rajtas ĝin partopreni senpage, se ili aliĝos antaŭ la 13-a de novembro. Post tiu dato la aliĝo por membroj kostos 20 €. Nemembroj devas pagi 50 €, sed eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK kontraŭ 44 €. Informoj | Aliĝilo
-
edukado.net raportas, ke eblos trapasi rete ekzamenojn je la pli defia nivelo, C2, en la 23/24-a de novembro, se aliĝos minimume 20 personoj. Celante subteni la ekzamenojn kaj kleriĝadon de esperantistoj, EAB repagos la ekzamenkostojn de sukcesintaj kandidatoj loĝantaj en Britujo, plus pagos la presadon kaj liveradon de la atestiloj poste! Pli da detaloj (inkluzive de provtestaj kaj klarigaj) kaj aliĝeblo troveblas ĉi tie. Redakta noto: la datoj estis ĝisdatigitaj de la 16/17-a al la 23/24-a de novembro en la 9-a de oktobro.
-
Our friends in London are restarting their several series of online courses, covering beginners, intermediate and advanced, plus offering grammar classes and conversation opportunities. It's not necessary to pay or to be resident in the UK although they do ask that those who can make a small contribution to help cover the costs of their Zoom accounts. You'll find plenty of details here.
-
After a successful event in Edgbaston in April, we're running our third Studa Semajnfino, a FREE weekend series of classes. This time we'll be returning to Cambridge! Our Studa Semajnfino events feature sessions geared towards new learners, intermediate learners, and even people who are on their way to functional fluency. We've invited some experienced Esperanto teachers to contribute to the programme, making sure you're in good hands. You can find details about the event, including some of what's on offer, here. That page contains a link to a sign-up form. When Saturday 16 November, starting from 09:30, finishing in the early evening. We'll reconvene on Sunday 17 November at 09:00, finishing around 17:00. Where The Lord Ashcroft Building at Anglia Ruskin University, East Road, Cambridge CB1 1PT What do I get? Free teaching and activities in a relaxed, friendly environment. Refreshments during the day. An opportunity to buy books. What don't I get? Meals. We'll track those down for ourselves. Accommodation. There is a Travelodge and a PremierInn, both less than a mile away on Newmarket Road. Our teachers will be staying at the Travelodge if you want to book into the same hotel as they are, where you can see them outside the classroom. Who is the Studa Semajnfino for? People who have started learning Esperanto (for example, via Duolingo or using Complete Esperanto) all the way up to people who are fairly good but not yet at the stage of being fully conversational. Who isn't it for? People who haven't yet started learning Esperanto or people who are already experienced, fluent speakers. Sorry! What if I need help with travel and accommodation costs? Drop us a line using the contact form before the event, or tick the box on the sign-up form which says that you would appreciate some financial help! EAB does offer educational grants to people resident in the UK so you might well be able to access some support. Details and link to the sign-up form
-
Dum la Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio estis anoncitaj la 8-an de auĝusto la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Pro sia libro Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero, Esperanto-Asocio de Britio estis aljuĝita la eldonejo, kiu publikigis la Infanlibron de la Jaro en 2023. Gratulon al Mara Rockliff, kiu ĝin verkis, kaj Zosia Dzierżawska, kies desegnaĵoj estas kerna parto de ĝi. Ĝin tradukis Tim Owen. Eblas aĉeti ĉe ni kontraŭ £15: Esperantistoj, kiuj loĝas ekster Britujo aĉetu ĉe niaj kolegoj en Slovakujo, E@I, kiuj havas stokegon: https://mendu.ikso.net/#art_209
-
Dum prelego pri Festjaro BAULDTON en la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, unuafoje okazigita en Afriko (Aruŝo, Tanzanio) ni alŝutis al Soundcloud registraĵon de Sybil Michelow kantantan poemon el Kontralte (1955), la unua poemaro de Marjorie Boulton. Ĝi nomiĝas Memnon, kaj Boulton verkis ĝin en 1953. La muzikon komponis Frank Merrick. https://soundcloud.com/esperanto-asocio/memnon Statuo, ŝtono en dezerto, Sur brila sablo, brulsoifa, Mi staras morta, sensignifa; Ĉe la piedoj nur lacerto Estas kunulo kaj konsolo. En spaco sen videbla verdo Mi staras, monument’ de perdo Granita, trista en izolo, Sen homa koro aŭ kapablo, Kaj ŝtoniĝinta per doloro. Mi staras sub kruela gloro De brula suno sur la sablo. Sed, ŝtono kiu vundojn sentas, Per mia propra sango ruĝa, En sabloŝtorm’ turmenta, muĝa, Mi staras blinda. Mi silentas. Sed kiam ŝtormas ventaj vipoj, Tra mia korpo sen espero Dum sunleviĝo aŭ vespero Mi kantas tra la ŝtonaj lipoj. Ne mi, ne mi, sed senkompata Kaj stranga vento lipojn movas, La akra vento, kiu blovas El lando nigra, nekonata.
-
Dum prelego pri Festjaro BAULDTON en la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, unuafoje okazigita en Afriko (Aruŝo, Tanzanio) ni alŝutis al Soundcloud registraĵon de William Auld deklamantan sian poemon Incitnudiĝo, kiu aperis en Humoroj (1969). https://soundcloud.com/esperanto-asocio/incitnudigho Malmulte erotika, la senvestiĝ’ publika en noktoklubo kela ŝajnigas sin sencela. Sesfoje ĉiunokte knabinoj per provok’ de incitnudiĝ’ paradas, lascivon nur fasadas, pensante dum formeto de l’ ŝtrumpoj kun rideto, pri l’ prezoj kiuj soras, ĉu piedkal’ doloras; libidas senlibide, la koksojn svingas fride (rikanas kun reflekso pri l’ stulta vira sekso). La klientar’ enuas, aŭ memkonscie bruas (triumfas kaj prestiĝas ĉar ino sendigniĝas). Ne estas ja sencele: ĉi kruda lud’ kruele simbolas sentsufokan malamon reciprokan, kiu tra ĉiu bosko tempestas sen agnosko. Jen traduko de Roy McDonald, publikigita en numero 922 de La Brita Esperantisto, novembro-decembro 1994: With no real titillation, the public denudation in nightclub low and shameless pretends that it is aimless. The strippers six times nightly remove their clothing brightly, gyrating and cavorting lubricity purporting,. and think, overtly shocking by taking off a stocking, of prices that are rising, of bunion agonising; projecting lust unlusting, their busts and bottoms thrusting, they sneer in dark frigidity at masculine stupidity. The customers feign boredom, or loudly talk of whoredom (triumphant in elation at woman’s degradation). Not aimless is this crudity: the cruel game of nudity betokens the perversion of mutual aversion that storms through every bower with unacknowledged power.
-
-
-
En 2024 Esperantujo festas la centajn datrevenojn de Marjorie Boulton kaj William Auld. EAB nomis ĝin Festjaro BAULDTON. Jen kio ĝis nun okazis en la projekto. Reeldonado de Rimleteroj. Eldonado de luksa «speciala jubilea reeldono» de Rimleteroj. Ĝi estis pli granda, plenkolora, kaj enhavis pli da materialo. Okazigado de la Brita Kongreso de Esperanto en Oksfordo, kun programeroj ĉe Kolegio Somerville, kie studis Marjorie Boulton. Estis unu programero pri la vivoj kaj verkoj de la celebratoj, kaj alia en kiu du esperantistoj deklamis kelkajn rimleterojn rollude. Ceremonio memore al Marjorie Boulton ĉe Kolegio Somerville en la 7-a de majo, ŝia naskiĝtago. Numero de La Brita Esperantisto honore al Marjorie Boulton. Alŝutado de registraĵo de William Auld deklamanta sian poemon Ebrio. Alŝutado de registraĵo de Sybil Michelow kantanta la poemon Tajpado verkitan de Marjorie Boulton. Prezento de la vivoj kaj verkoj de la celebratoj okaze de la Universala Kongreso en Aruŝo. Deklamado de kelkaj de la rimleteroj en Aruŝo. Alŝutado de registraĵo de William Auld deklamanta sian poemon Incitnudiĝo. Alŝutado de registraĵo de Sybil Michelow kantanta la poemon Memnon verkitan de Marjorie Boulton. Ceremonio memore al William Auld en la Nacia Biblioteko de Skotlando en la 6-a de novembro, lia naskiĝtago. Ekspoziciado de kelkaj perloj de la Kolekto Auld ĉe la Nacia Biblioteko de Skotlando. Analizado de kelkaj verkoj de Marjorie Boulton en Studa Semajnfino en Kembriĝo en novembro. Prezento de la vivoj kaj verkoj de William Auld kaj Marjorie Boulton ĉe la Virtuala Kongreso de UEA. Invito (afable akceptita) al Meta Auld fariĝi honora membro de EAB; raportita koincide kun la centa datreveno de la morto de Klara Zamenhof. Aperigote kiel parto de la Festjaro: Reeldonado de la traduko fare de William Auld de La Ĉashundo de la Baskerviloj, fama libro en la serio pri la renoma detektivo Ŝerloko Holmso. Eldonado de La Kata Kolekto, kompilaĵo de du libretoj de Marjorie Boulton (Kvarpieda kamarado kaj Dekdu piedetoj), plus kelkaj ŝiaj poemoj pri katoj. Eldonado de Enkonduko al la Esperanta literaturo, kompilaĵo de du libroj de William Auld (Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto kaj Vereco. Distro. Stilo. Romanoj en Esperanto) plus lia Baza legolisto. Speciala numero de La Brita Esperantisto dediĉita al William Auld. Plus kelkaj aliaj projektoj jam divers-stadiaj prilaborataj, se tion ebligos la tempo.
-
Hodiaŭ estas Esperanto-Tago, kaj ĝin ni festas per nova Muminlibro! Jen la 5-a en nia serio: Vintro en Muminvalo! Unu tagon en januaro Mumintrolo vekiĝas el sia vintrodormo kaj ne povas reendormiĝi. Unuafoje li spertas la vintron kun neĝo kaj malvarmo. Li estas tre soleca, ĉar ĉiuj familianoj plu dormas, kaj komence la vintro timigas lin. Sed poste vekiĝas ankaŭ lia malnova amikino Eta Mim, kiu neniam timas, kaj iom post iom li renkontas novajn estaĵojn. Aperas Tu-tiki kaj ŝiaj nevideblaj sorikoj, la bruema Hemulo, la hundeto Jelp, kiu revas pri la sovaĝaj lupoj, kaj multaj aliaj. Do, lia Muminvalo baldaŭ plenas de nekonataj gastoj, kun kiuj li spertas aventurojn, kaj finfine li rimarkas ke eblas ŝati ankaŭ la vintron. Ĉar, kiel diras lia nova konato Tu-tiki: Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min. Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo,Ĉapelo de sorĉisto, Memoroj de Muminpatro, kaj Somermeza dramo. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.
-
-
31 downloads
La Brita Esperantisto 996 de somero 2024. Speciala numero por la centa datreveno de la naskiĝo de Marjorie Boulton! 3 ∙ Redaktore (Tim Owen) 6 ∙ Montevideo: la aristokato (Unua ĉapitro de Dekdu Piedetoj de Marjorie Boulton) 10 ∙ Traduku! (Simon Davies pri La dudekunua de Oktobro) 18 ∙ La vivo antaŭ Somerville (Marjorie Boulton en traduko de Brian Moon) 23 ∙ Marjorie celebrata (Ceremonio ĉe Somerville) 26 ∙ Omaĝe en Oksfordo (Pri la Brita Kongreso) 28 ∙ Emblemo de la 104-a Brita Kongreso de Esperanto 30 ∙ Improvize inkluzive (Manuela Burghelea) 32 ∙ Klarigas kombiloj (John Greenwood pri instruista trejnado) 36 ∙ Diamantas la genioj (Nicolino Rossi recenzas Rimleteroj) 40 ∙ Rimportretitoj (Tim Owen pri Rimportretoj de Kolomano Kalocsay) 44 ∙ Kongresa kvizo 2024 48 ∙ Harmonio kiu savos la mondon (Nicola Ruggiero recenzas Unu animo homa) 54 ∙ Anagramoj (Jack Warren) 55 ∙ «Part of her College’s History» (Jackie Watson) -
La 24-a de junio, la tago de Sankta Johano, estas la tradicia somermeza festo en Finnlando kaj Svedujo, kaj tial montriĝas la perfekta tago lanĉi la kvaran libron en nia Muminserio! Tove Jansson ja pensis pri tiu festo («juhannus» en la finna), kiam ŝi verkis Somermeza dramo. La akvo simple altiĝas, altiĝadas, kaj ĉio ekflosas. Jen aperas drivanta teatro, kaj per tiu la Muminfamilio drivas en somermezan nokton plenan de sorĉo kaj surprizo, kun novaj amikoj kaj malamikoj. Ĉi tio estas la rakonto pri tio, kio okazis dum la magia monato junio en tiu jaro, kiam la fajrosputa monto ekmoviĝis, kaj la patrino de Mumintrolo faris sian plej belan arboŝelan ŝipeton. Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo, Ĉapelo de sorĉisto kaj Memoroj de Muminpatro. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.
-
Thank you, @Shannon Ratcliffe, but I've already been to the site to tidy up. Fingers crossed I won't need to do so again!
-
Yep. Just pointless vandalism, with other people left to foot the bill and clean everything up afterwards.
-
The new board of trustees, appointed at the AGM in Oxford, headed to Esperanto House for their first weekend on the job. What greeted them was a nasty surprise: It's no secret that the two sites of the former Wedgwood Memorial College have been a magnet for vandals and thieves since the College closed down in 2012. Esperanto House had largely escaped their attention, until it suffered two break-ins in 2022. The vandals did enter Esperanto House but don't appear to have stolen anything. There's little of value in place there; artwork was removed after the first break-in, most of the library collection is with a firm of scanners as part of a digitisation project, and nearly all of the archive is held at an external storage facility. They unsuccessfully attempted to gain access to the ground floor: And left their hammer behind. This is now with the police forensics team. They made a point of smashing up other nearby windows and a garage door: The incident is now in the hands of the local police force.
-
La 10-a (kaj lasta) sesio de la tradukateliero okazis la 27-an de majo. Dankon al Hoss Firooznia pro lia elstara funkciigado de la ateliero!
-
«Pli ol ĉiu ajn alia verko Esperanta, ĝi meritus reeldonon.» Tiel verkis literaturisto Sten Johansson pri La granda kaldrono, siatempe la plej longa originalaĵon de la originala literaturo de Esperanto. Precize cent jarojn post la naskiĝo de ĝia verkinto, John Francis, EAB ja re-eldonis ĝin! Laŭ la deziro iam esprimita de William Auld, la originala libro disvendiĝis, kaj dum jardekoj ne estis disponebla, ĝis niaj kolegoj en Esperanto-Asocio de Skotlando eldonis ĝin elektronike en 2017. Du mondmilitoj – du generacioj de unu skota familio. Luktado ĉe la fronto – kaj luktado ankaŭ hejme. La granda kaldrono, la majstroverko de John Francis kaj unu el la plej gravaj romanoj en Esperanto, sekvas la vivojn de kelkaj ordinaraj homoj tra la tempo de du mondmilitoj, esploras iliajn diversajn sintenojn al la milito, bildigas la militservajn spertojn de kelkaj el ili, kaj montras la ŝanĝojn en ilia socio kaj la dilemojn de la ĉiutaga vivo. Tiu nova eldono, kiun editoris Edmund Grimley Evans, ampleksas 626 paĝojn! Ĝin eblas aĉeti ĉe retbutikoj kiel Amazono. La rekomendata vendoprezo estas £15.
-
Tamen ne, @Patricia Egan: tio estas unu el tiuj libroj, kiujn eblas aĉeti malmultekoste ĉe aliaj retbutikoj. Ni sekve ne disponebligas ĝin ĉe ni: homoj en Britujo povas aĉeti kontraŭ la sama prezo ĉe Amazono, sed senafranke; kaj por eksterlandanoj ne indas aĉeti ĉe ni pro la sendokostoj kaj risko de doganpunkostoj.
-