Jump to content

Tim

Administrators
  • Posts

    4,680
  • Joined

  • Last visited

  • Days Won

    185

Everything posted by Tim

  1. Tim

    Unu animo homa

    Alvenis nia du-voluma kolekto de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton! Pli ol 1200 paĝojn longa, Unu animo homa, titolo tirita de ŝia poemo Aliĝilo, tenas ĉiujn ŝiajn poem-librojn, komencante per Kontralte, per kiu ŝi surscenejiĝis en 1955, ĝis Du el, eldonita tridek jarojn poste. Al tiuj ni aldonis du kolektojn, kiujn Marjorie ne publikigis: Nuntempa eposo (1953) kaj La sekreta psiko (1954). Kompletigas la ok-partan kolekton Rimleteroj (1976, kun la kontribuoj de ankaŭ William Auld, laŭ permeso afable donita de lia familio) kaj ĉapitro de poemoj el diversaj fontoj, inkluzive de Belartaj Konkursoj, revuoj kaj libroj. Edmund Grimley Evans, kiu prilaboris la projekton dum preskaŭ unu jardeko, parte konsulte kun Marjorie, nete ambaŭflankas la poemojn per enkonduko kaj precizaj notoj. Ni lanĉas la libron en Britujo kun speciala prezo: £20 anstataŭ la kutima £30. Se vi loĝas ekster Britujo, bonvolu mendi de niaj kolegoj en la Eŭropa Unio ĉe E@I, kiuj proponas multe pli bonajan sendokostojn ol eblas al ni: jen la rekta ligilo. La enhavo-paĝojn eblas legi ĉi tie.
  2. Tim

    La plej eta elefanto

    Jen tre agrabla elefanta aventuro por la pli junaj el inter ni! Elenjo, la plej eta elefanto, tiel hastas al la neĝejo, ke ŝi tute ne rimarkas la ĥaoson, kiun ŝi kreas survoje. Ĉu iu ajn kapablos malrapidigi ŝin? Amuza, riĉe bunta rakonto de la ĝangalo pri la graveco aŭskulti kaj priatenti aliulojn. Tradukis ĝin Łukasz Żebrowski, el la anglalingva originalo verkita kaj ilustrita de Kate Read. Inter malmolaj kovriloj troviĝas 32 plenkoloraj paĝoj. Ni vendas ĝin kontraŭ nur £5.
  3. Tim

    La fajrovulpo

    Ĝustatempe por Kristnasko, jen vintra rakonto inspirita de legendo el la malvarmega nordo: laŭ samea tradicio, la fajrovulpo estas magia besto, kies felo disŝprucigas en la ĉielon fajrerojn, kiuj faras la nordajn lumojn. Temas pri bela kaj trankviliga rakonto pri remalkovrado de ĝojo kaj trovado de lumo en la mallumo, kiu sentigos al infanoj varmon, komforton kaj amon. Freja kaj ŝia panjo iris al malgranda dometo el arbotrunkoj por pasigi iom da tempo. Mankas lumo en ilia vivo post la forpaso de la patro de Freja, kaj ŝi ne certis pri sledado ... ĝis ŝi renkontis magian vulpon sur la neĝo. Jen la komenco de neevitebla adventuro en la arbaro. La libro havas 32 plenkolorajn paĝojn inter malmola kovrilo. Tradukis ĝin Lee Miller, el la anglalingva originalo verkita de Alexandra Page, kun desegnoj de Stef Murphy. Ni vendas ĝin kontraŭ nur £5, kiel kutime:
  4. Nia eldon-ritmo ne permesas al ni afiŝi tre ofte pri agado. Viaflanke, reviziti malofte ĝisdatigatan retejon por kontroli, ĉu hazarde aperis io nova estas nekredeble tede. Sed samtempe, vi volas informiĝi pri novaj libroj, ebloj antaŭmendi, ktp. Kion fari, do? La solvo estas treege simpla: permesi al la novaĵoj atingi vin! Temas pri sekvado, koncepto, kiun vi eble konas de sociaj retejoj. Vi simple per alklako indikas, ke vi volas sekvi iun temon; t.e. ricevi novaĵojn. Tiuj povas esti per sciigoj en la retejo, kiuj montras sin al uzanto ensalutinta: aŭ per retpoŝtaĵoj. Kion ajn vi preferas, necesas krei konton por sekvi parton de la retejo. Ensalutinte en vian konton, iru al la kategorio pri nia eldon-agado. Sub la listo de diversaj novaĵ-kategorioj, vi vidos butonon Sekvi. Alklaku ĝin (sur la vorton; la cifero faros nenion), kaj aperos ŝprucfenestro: Ĉar la plej multaj ne estos oftaj vizitantoj al la retejo, la unua maniero (ricevi informojn per sciigo) ne estus utila. Sufiĉas la dua eblo: en tago, kiam almenaŭ unu novaĵo estas afiŝita, ricevi retpoŝtaĵon pri ĝi. Alklaku Sekvi, kaj vi poste ricevos informojn laŭ la petita maniero. Facilege! (Kiam vi sekvas kategorion, la vorto Sekvi ŝanĝos al Sekvate. Vi povos alklaki ĝin por ŝanĝi la agordojn, aŭ eĉ por ĉesigi la sekvadon; aperos butono Malsekvi sube de la ŝprucfenestro.)
  5. Se vi loĝas en Britujo Plurajn el niaj libroj vi trovos ĉe Amazono kaj aliaj retbutikoj, ekzemple Foyles. Ĉar tiuj libroj estas malmultekostaj kaj la vendistoj ofte ofertas senpagan afrankon, tiuj ĉi libroj ĝenerale ne troviĝas en nia propra oferto. Kiam libro ne estas tre baza, ĉar ĝi, ekzemple, uzas dikan paperon, havas nekutimajn dimensiojn, enhavas plenkolorajn bildojn, ni devis amase presigi kaj stoki, kaj tiujn vi trovos (apud libroj ne eldonitaj de ni) en nia retbutiko. Se vi loĝas ekster Britujo Kiel ĉe ni, multaj el niaj libroj troviĝas ĉe kutimaj retbutikoj kiel Amazono kaj aliaj. Niajn aliajn librojn vi trovos ĉe diversaj Esperantaj retbutikoj, ekzemple: Librejo Esperanta | Usono Universala Esperanto-Asocio Espero | Slovakujo Flandra Esperanto-Ligo | Belgujo Esperanto-Bücher | Germanujo Espéranto-France Ne vere indas por vi uzi nian retbutikon, pro la risko de dogan-impostoj. (Ili ne atingas ĉiujn, sed estas hazardaj malagrablaĵoj.)
  6. Jen krimromano kiel neniu alia! Nia detektivo (kaj rakontanto) estas Kristoforo Beno, 15-jara knabo kun aŭtismo. Li scias multege pri matematiko kaj malmultege pri homoj. Li amas listojn, regulaĵojn kaj la veron. Li malamas flavon kaj brunon kaj esti tuŝata. Kristoforo neniam iris sola pli malproksimen ol la fino de la strato, sed kiam li trovas najbaran hundon murdita, li ekpaŝas al timiga vojaĝo kiu renversos lian tutan mondon. La angla originalo, The Curious Incident of the Dog in the Night-Time, verkita de Mark Haddon, estis aljuĝita la libro de la jaro en Britujo en 2003. Ĝin Esperantigis Simon Davies. Reverkis la originalajn grafikaĵojn Tim Owen, kiu kaŝis unu-du surprizoj por aglo-okulaj esperantistoj. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon kaj Barnes & Noble.
  7. Tim

    Monato: Abonu por 2023!

    Eblas aboni al Monato, sendependa gazeto kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas disponebla papere kaj ciferece. La abonkostoj por 2023 estas: Surface: £56 Aere: £59 Ciferece (PDF, Mobipocket, mp3 kaj ePub): £32.40 Se vi abonos antaŭ la 1-a de novembro, tamen, vi pagos laŭ la tarifoj por 2022: Surface: £54 Aere: £57 Ciferece (PDF, Mobipocket, mp3 kaj ePub): £32.40 Provnumero en diversaj formatoj estas disponebla ĉi tie. Ĉu interesata? Abonu ĉe la Flandra Esperanto-Ligo, kiu eldonas Monato!
  8. Reĝino Elizabeto II-a estas mortinta. La plejparto el la ĉi-landaj loĝantaj – kaj milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo – nun klopodas alkutimiĝi al la malapero de konstanto en nia vivo, alte estimata virino, kiu, dum sep jardekoj, estis la ŝtatestro en nia konstitucia monarĥaĵo. Ni en EAB, por montri respekton al ŝi, dumtempe ŝanĝis la aspekton de nia retejo: anstataŭ la kutima verda rubando en la kapo, vi vidos dum la sekvaj tagoj nigran. Unuafoje en 70 jaroj mortis nia ŝtatestro: por la granda plimulto el ni, la nuna okazaĵo estas la unua ŝanĝo de reginto al reganto, kiun ni atestis. Ni kredas, do, ke povus esti interese montri, kiel respondis niaj antaŭuloj, kiam siatempe Elizabeto, tiam 25-jarulo, transprenis la kronon. (La kronado okazis, kiam ŝi estis 27-jara.)
  9. Tim

    Break-ins at Barlaston

    Esperanto House, our headquarters, sits on a site of the former Wedgwood Memorial College in Barlaston, Staffordshire, alongside a much bigger building named Estoril, after which this particular site is named. Wedgwood Memorial College was closed down in April 2012, and since then both Estoril and The Limes, the main building on the second site, have been empty. Naturally enough, two large buildings standing derelict over the past decade has led to vandalism, forced entry, and squatting. This recently progressed to Esperanto House, which suffered a break-in when a perpetrator smashed the glass of the door to the Butler Library and let himself into the property. His haul was particularly unimpressive, limited, it appears, to some petty cash, a first-aid box (he cut himself smashing the glass, handily leaving some DNA around for forensics, who have already matched him to an individual in their database), and about seventy copies of one of our children's books. Following the break-in, we immediately placed some valuable artefacts (such as the painting of Zamenhof from 1907 by Felix Moscheles, and some historical journals from the Butler Library) into external storage away from Barlaston. Unfortunately, despite the poor hoard, the perpetrator appears to have informed an accomplice about an office which isn't occupied around the clock, and the following weekend another crook broke in, this time smashing the glass panes in every door, and ransacking also the upstairs. As before, his efforts don't appear to have been worth the while: he left with an old, unused digital camera from 2005, and an old, low-spec (£300!) laptop which barely runs, and which can only be accessed via an admin password anyway. Following the initial break-in we purchased CCTV, the installation of which was kindly expedited because of the second. The police have been very helpful, responding extremely promptly both times, and getting the forensics crew out immediately. We're now looking into purchasing external iron shutters; the landlords have given permission but, unfortunately, planning permission needs to be sought from the Borough Council, which is a slow process and not guaranteed to succeed.
  10. Tim

    Kometo en Muminvalo

    Jen ĝojiga nova informo, post nia lastatempa anonco, ke EAB subskribis kontrakton por ĉiuj sep libroj en la Muminserio: la unua seriano, Kometo en Muminvalo, lanĉiĝas hodiaŭ! Nove tradukite de Sten Johansson, ĝi enhavas la originalajn desegnojn verkitajn de Tove Jansson. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon. Se vi loĝas ekster Britujo kaj ne havas tian retejon en via lando, ni atentigas vin, ke Book Depository kaj Wordery ofertas senpagan internacian afrankon el Britujo!
  11. Tim

    Venos la Muminserio

    Venos ĉiuj sep libroj de la Muminserio al Esperantujo! EAB kontraktis kun la rajtigantoj por havi la eldonrajtojn por la amata serio da libroj verkitaj de Tove Jansson. La unua, Kometo en Muminvalo, estas jam enpaĝigita kaj estos eldonota post kelkaj semajnoj, aĉeteblaj ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retservoj. La rekomendata prezo estas £10, kaj servoj kiel Book Depository kaj Wordery ofertas senpagan internacian liveradon: kontrolu tie, do, se vi ne havas Amazonon aŭ ekvivalenton en via lando! La sep librojn tradukas Sten Johansson. Ne estas anoncite aper-ritmo, sed atendu la duan, Ĉapelo de sorĉisto, en frua 2023. Finance kontribuas al la projekto la finnlanda organizaĵo Fondumo Esperanto, pro kies helpo EAB dankas.
  12. Dum la Universala Kongreso en Montrealo estis anoncitaj la 8-an de auĝusto la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Pro sia libro La domo ĉe Pu-Angulo, Esperanto-Asocio de Britio estis aljuĝita la eldonejo, kiu publikigis la Infanlibron de la Jaro en 2021. Gratulon al Edmund Grimley Evans, kiu tradukis ĝin! La domo ĉe Pu-Angulo, traduko de The House at Pooh Corner, estas plenkolora malmole bindita libro, presita sur dika papero, kaj kun kromkovrilo, aĉetebla ĉe EAB kontraŭ £15. Ĝin vendas ankaŭ: UEA Librejo Esperanta en Usono Espero en Slovakujo Bjalistoka Esperanto-Societo en Pollando Esperanto-Bücher en Germanujo Japana Esperanto-Instituto Ni eldonis nemalmultajn infanlibrojn en la lastaj jaroj, inkluzive de luksa nova versio de La aventuroj de Alico en Mirlando: Jen la aliaj infanlibroj, kiujn eblas aĉeti ĉe EAB. Kaj jen kelkaj pliaj bildoj de la Infanlibro de la Jaro por 2021!
  13. Tim

    Lunkato kaj mi

    Jen dua nova libro en du tagoj: ni anoncas Lunkato kaj mi! Kun buntaj paĝoj ŝvelantaj kun moderna urba vivado, Lunkato kaj mi rakontas pri Perlo kaj ŝia venkado super angoro, per la helpo de giganta blanka kato, kiam ŝi devas transloĝiĝi kaj iri al nova lernejo. Estas facile kunsenti ŝian timon, ke «mi konos neniun, kaj neniu konos min», sed oni lernas, rigardante ŝin fariĝi pli memfida, ke per iom da imagopovo kaj persisto, oni povas fari ĉion. Verkis kaj ilustris tiun ĉi belan libron Lydia Corry; elangligis ĝin Clare Hunter. Kiel kutime, la prezo ĉe EAB estas malmultekosta: ni vendas ĝin kontraŭ nur £5! Atentu, se vi jam konas niajn infanlibrojn: malkiel la aliaj eldonitaj en la lastaj du jaroj, tiu ĉi ne estas malmole bindita, sed mole gluita, kiel La Krubalo. Ĝi estas jam survoje al UEA, kaj disponebla en Usono de Librejo Esperanta.
  14. Tim

    Kvin ursoj

    Ni ĵus publikigis grandkoran rakonton urso-brakuman pri amikeco kaj preterrigardo de diferencoj ... kaj kvin diversaj ursoj! Urso promenas tute trankvile, kiam ... aperas alia urso! Urso sentas sin timema kaj iom singarda – iomete necerta. Sed restas pli da urso por renkonti. Kaj kiam unu estas blanka urso enarbigita, nur unu aferon oni povas fari ... Kiel ĉe niaj aliaj tiaj libroj, ni intence vendas tre malmultekoste: kontraŭ nur £5! Ĝi estas jam survoje al UEA, kaj ĵus alvenis en Usono, kie eblas aĉeti de Librejo Esperanta.
  15. Clarence Bicknell estis mondfama botanikisto kaj ... la unua esperantisto en Italujo. Nun, pli ol unu jarcenton post lia morto, liaj familianoj lastatempe eldonis sian The Book of Guests in Esperanto (La gastlibro en Esperanto). La libro estas havebla tutmonde de Amazono, aŭ en certaj librovendejoj, kaj ankaŭ de clarencebicknell.com/shop por homoj loĝantaj en Britujo. The Book of Guests in Esperanto estas majstroverko de sindediĉo kaj talento de la stilo arts-and-crafts en akvareloj de talenta kaj distra multesciulo de la malfrua 19-a jarcento. Clarence Bicknell (1842-1918) konstruis sian someran domon, Casa Fontanalba, en la italaj apudmaraj alpoj en 1906, kaj jaron post jaro li kreis mane faritajn velene kovritajn albumojn, kiuj montris la sovaĝajn florojn de la regiono. La Gastolibro estis rimedo kie li povis kombini siajn artajn talentojn kun iom da humuro, samtempe antaŭenigante la universalan lingvon Esperanto. En la libro, kreita inter la jaro 1906 kaj lia morto en 1918, li skribis ce maldekstra paĝo priskribojn en Esperanto de geamikoj, familianoj kaj aliaj kiuj tranoktis en la domo, kaj ĉe la dekstra paĝo li pentris akvarelojn de floroj, enkadrigitajn per motivoj arts-and-crafts en parigaj koloroj. La priskribitoj variis ekde eminentaj botanikistoj kaj arkeologoj ĝis … tri hundoj: Leo, Capi, kaj la multe amata hundo de Clarence, Mahdi. La paĝo por Emile Cartailhac montras kiel Clarence estis fiera, ke la konata franca prahistoriisto vizitis la rokajn gravuraĵojn de Val Fontanalba: la inicialoj «E.C.» estas iluminitaj de motivoj el la rokarto inkluzive plugilon kaj bovojn. Clarence skribis jene pri Casa Fontanalba en 1916: «La muroj estas pentritaj per laburno kaj leontodo kaj troviĝas profunda dekoraĵo kun la komencliteroj de ĉiuj individuoj kiuj dormis en la domo. Temas pri ĉirkau 110 ĝis la nuna punkto. Mallonga biografio kun ĉi tiuj komencliteroj estas skribita en Esperanto en libro por la informo de la posteularo.»
  16. After three years away, we're back to hosting learners at our headquarters, Esperanto House! Maurizio Giacometto, editor of our newsletter, Update, will be leading Lernu Plu, our course for learners who aren't yet at a conversational level but who have done a bit of studying. It targets people at CEFR levels A2 and B1, running on October 8-9, 2022. Have you done a bit of learning, perhaps via Duolingo? Join Rico and other people at a similar level from the comfort of the Butler Library in Barlaston! The tuition is free, and we'll be providing you with lunches and refreshments. On the Saturday evening, you'll be able to relax in each other's company at a local restaurant. You'll need to arrange your own accommodation (there's a local Travelodge and Premier Inn) if you're travelling from away. The restaurant meal and accommodation costs aren't covered by us, but if you need financial support in order to participate, we have some funding available: please contact us to discuss this if it would be helpful to you. Details and sign-up form.
  17. After three years away, we're back to hosting learners at our headquarters, Esperanto House! Tim Morley will be leading Lernu Plu, our course for learners who aren't yet at a conversational level but who have done a bit of studying. It targets people at CEFR levels A2 and B1, running on September 10-11, 2022. Have you done a bit of learning, perhaps via Duolingo? Join Tim and other people at a similar level from the comfort of the Butler Library in Barlaston! The tuition is free, and we'll be providing you with lunches and refreshments. On the Saturday evening, you'll be able to relax in each other's company at a local restaurant. You'll need to arrange your own accommodation (there's a local Travelodge and Premier Inn) if you're travelling from away. The restaurant meal and accommodation costs aren't covered by us, but if you need financial support in order to participate, we have some funding available: please contact us to discuss this if it would be helpful to you. Details and sign-up form.
  18. UEA estas la plej granda membroasocio de la Esperanto-movado. Ĝi plenumas ege multajn kaj plej diversajn taskojn en diversaj laborkampoj. Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Ĉu vi jam delonge pretas transpreni iun utilan taskon en la Esperanto-movado? Jen la ŝanco! Bv. verki kandidatiĝan leteron en kiu vi klarigas viajn motivojn. Pri kiuj laboroj kaj taskoj vi speciale interesiĝas? Bv. mencii en la koncerna letero, ĉu vi deziras labori volontule, ĉu vi ŝatus ricevi honorarion (aŭ alían kompenson, ekz-e senkostan membrecon) aŭ ĉu vi nur interesiĝas pri dungo-rilato. Bv. mencii ankaŭ kiom da horoj vi ŝatus labori por UEA semajne. Ĉu aliaj personoj konas vin kaj povas atesti pri viaj konoj kaj lertoj (povas esti ankaŭ personoj el ekster la Esperanto-movado)? En tiu kazo bv. provizi nin per rekomendletero(j). En la letero estu mencio pri kiuj laboroj vi speciale talentas kaj interesiĝas. Bv. ankaŭ aldoni vivpriskribon pri viaj studoj kaj laborhistorio. Bv. prezenti ĉiujn dokumentojn en pdf-formato kaj alŝuti ilin ĉe jena ligilo: https://login.yoursecurecloud.de/u/d/bfc45467b6234f5994e8/ Atenton – ĉiu dokumento komence havu vian nomon, ekzemple: Felikso Specimeno Motivletero Felikso Specimeno Subtenletero Felikso Specimeno CV Bv. sendi etan mesaĝon al jena retpoŝtadreso: helpoporuea@gmail.com por konfirmi vian intereson kaj informi kiujn dokumentojn vi alŝutis. Sube vi trovas liston de eblaj taskoj (kompreneble tro por unu kandidato). Ĉu vi havas novajn ideojn, kiuj povus helpi al la Esperanto-movado? Kio devus funkcii pli bone? Kion vi povas oferti? Ni atendas vian kandidatiĝon. PS: Por iuj specialaj taskoj, ni akceptas ankaŭ ekspertojn, kiuj nur komencis studi Esperanton (aŭ eĉ homojn, kiuj ne regas Esperanton). • organizado de reta malferma tago; • organizado de retaj eventoj; • organizado de retaj kursoj; • asistado al la Belartaj Konkursoj (korespondo kaj diplomoj); • organizado de la konkurso Biblioteka Apogo Bachrich; • organizado de la konkurso Partoprenu UK-on; • asistado al reta Biblioteko Hector Hodler (kontakto kun eldonantoj; esplorado pri bultenoj); • asistado pri rezultoj de fondaĵoj (financa redaktado / kontrolado); • korespondado kun membroj pri sekretariaj, financaj kaj aliaj temoj; • kunlaboro pri sekretariaj laboroj; • specifaj temoj rilate al la revuoj Esperanto kaj Kontakto; • asistado pri landa agado (vizitkartoj en retejo); • asistado pri aligitaj membroj (esploroj; kalkulo, statistiko); • kvalitkontrolo de librotenado; • retpaĝo Komitatanoj A, nomumo, k.s. • organizado voĉdono Komitatano B; • organizado de aŭkcio dum kongreso kaj eventuale de retaj aŭkcioj; • asistado pri akcepto de membroj tra Fondaĵo Canuto; • donacvarbado; • revarbado de membroj; • kontrollegado de malnetoj de Esperanto kaj Kontakto; • superrigardo de EU-projektoj; • ĝeneralaj projektlaboroj; • asistado pri UEA-kontoj; • kontaktado kun dumvivaj membroj; • asistado pri kontaktado kun VEK kaj veteranaj membroj; • asistado pri virina agado; • grafikaj laboroj • prizorganto de reteja enhavo • vikipedio-asistanto • asistado pri blindula agado; • asistado pri diplomoj pri longjara membreco; • asistado pri membronombro kaj membraraj statistikoj; • asistado pri voĉlegado de revuoj (Esperanto, Kontakto kaj Monato); • asistado pri sociaj retoj (Facebook, Instagram, Twitter, YouTube, Vimeo, Telegram, VK); • asistado pri rilatoj kun fakaj asocioj; • asistado pri AMO-seminarioj; • asistado pri Volontula Servo de UEA; • asistado pri filmado de Universalaj Kongresoj; • merkatigo por retaj kursoj • specialisto pri reta merkatigo • protokolado dum komitataj kunsidoj Fonto: UEA (revuo Esperanto)
  19. Ĉar ĵus publikiĝis por membroj numero 992 de La Brita Esperantisto, 991, de aŭtuno 2021, estas nun disponebla al ĉiuj:
  20. 86 downloads

    La Brita Esperantisto 991 de printempo 2022.
  21. Jen nova libro, pri kiu ni estas tre fieraj, ĉar Ni ĉiuj estas malsamaj proponas videblecon al ĉiaj homoj, reprezentiĝon al tiuj, kiuj kutime ne aliloke trovas aliajn homojn kiel si. Renkontu infanojn de unu lernejo, kaj iliajn instruistojn, gepatrojn kaj prizorgantojn. Ili havas diversajn specojn de familioj, ŝatojn kaj malŝatojn, kulturojn, etnojn, kapablojn kaj malkapablojn ... kaj multajn komunaĵojn! Estas miliardoj da mirindaj manieroj esti homo – tiom da manieroj, kiom homoj sur Tero. Ni ĉiuj estas malsamaj estas inspira festo de la fakto, ke ni ĉiuj estas unuopuloj. Verkite de Tracey Turner kaj enesperantigite de Jorge Rafael Nogueras, ĝi estis kreita kunlabore kun pluraj «ambasadoroj de inkluziveco». Bunta kaj diversa, Ni ĉiuj estas malsamaj plifortigas la fakton, ke ĉiu havas ion por kontribui, ke diverseco pliriĉigas niajn vivojn, kaj ke unu aferon plene komunan ni ĉiuj havas – ke ekzistas pli, kiu unuigas nin, ol dividas. Niaj malsimilaĵoj riĉigas niajn vivojn. Festu ilin per tiu ĉi belega libro. Ekzempleroj jam estas survoje al Usono kaj al UEA, kaj espereble atingos aliajn libroservojn, se ili mendos. Eblas aĉeti, kompreneble, ankaŭ ĉe ni kontraŭ nur £5.
  22. Post virtualaj sesioj dum la lastaj jaroj, nia Somerlernejo revenos al nia sidejo en Barlastono! Gvidos sesion por progresantoj la tre sperta instruisto Jack Warren. La kurso daŭros de la 10:00 en sabato, la 20-a de aŭgusto, ĝis lunĉo en la sekva dimanĉo. Ĝi estas senkotiza aranĝo: ni instruos vin senkoste, kaj provizas per lunĉoj kaj trinkaĵoj. Sabaton vespere oni manĝos kune en loka restoracio. (Tiun ĉi koston, kiel tranoktan, vi pagos mem. Tamen, se vi loĝas en Britujo kaj bezonas iom da financa subteno por povi ĉeesti, bonvolu kontakti nin.) Trovu detalojn, inkluzive de specimenaj aktivaĵoj, en ĝia retejo, per kiu eblas aliĝi: https://esperanto.org.uk/events/somerlernejo/
  23. 5 downloads

    La Blanka Rozo 292 de somero 2022.
  24. Post dekjara deĵorado kaj lastatempa emeritiĝo, Elizabeth Stanley retiriĝis de sia posteno kiel reprezentanto en Britujo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. Ĝi do serĉas anstataŭulon. ILEI estas faka asocio de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj de Esperanto, ligita al Universala Esperanto Asocio. Disponeblas ĉe Vikipedio pli da detaloj pri ĝiaj celoj, revuoj, projektoj, kaj konferencoj. Ĝi havas kernajn ligilojn kun Britujo, fondiĝinte en Burnmuto (Bournemouth) in 1949; ĝia unua prezidanto estis brito, Violet Nixon. Se vi estas membro de ILEI kaj staras preta esti ĝia reprezentanto en Britujo, bonvolu kontakti nin. Se vi estas instruisto, sed ne sciis pri ILEI, bonvolu pripensi membriĝon (kaj poste eble kandidatiĝon por la vaka posteno): informojn pri ILEI trovu en ĝia retejo. Eblas ekscii pri ĝia agado per ĝia kanalo ĉe Jutubo.
  25. Ĉu vi sciis, ke eblas ekzameniĝi laŭ la komuna eŭropa reference-kadro pri Esperanto? Ĉi-jare estos unuafoje eble trapasi la ekzamenojn rete! Al esperantistoj loĝantaj en Britujo, EAB proponas repagon de la ekzamenkostoj, se vi sukcese trapasos vian ekzamenon! Kion vi atendas? Tutunue, informiĝu pri la ekzamenoj per tiu ĉi paĝo ĉe edukado.net, kie vi trovos la datojn kaj kostojn. Decidu, kiu nivelo (B1, B2, C1) por vi plej taŭgas, kaj ĉu vi preferas trapasi kompleksan ekzamenon (t.e. kun partoj kaj parola kaj skriba), aŭ partan (nur parolan aŭ nur skriban). Se vi ne certas pri via nivelo, troviĝas specimenaj ekzamenoj en la libro elŝutebla en tiu ĉi paĝo. Se vi daŭre ne certas, ni konsilas elekti la pli simplan el viaj elektebloj: tiel vi ne metos vin sub nenecesan premon, kaj povos en sekva jaro trapasi la malpli simplan. Por peti ĉe EAB repagon de viaj kostoj, plenigu la formularon ĉi tie. Ni poste kontaktos vin por konfirmi, ke ni akceptis vian peton. (La respondo kutime estas jes, sed ĉiam almenaŭ unu homo, kiu ne loĝas en Britujo petas, kaj tial ni ne aŭtomate akceptas ĉiun peton!) Kiam vi estos decidinta, ke vi ja trapasos ekzamenon, registriĝu ĉe edukado.net. (Vi devas mem fari tion, kaj ricevi agnoskon de edukado.net. Ne EAB organizas la ekzamenojn!) Denove: Informoj kaj registriĝo ĉe edukado.net. Formularon por peti repagon de la kostoj. (Plenigote antaŭ ol trapasi la ekzamenon!) Verŝajne eblos ekzameniĝi surloke en Londono en novembro. Ni aldonos tiujn detalojn, kiam ni havos ilin, kaj same proponos repagon de la kostoj.
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.