Jump to content

Tim

Administrators
  • Posts

    4,680
  • Joined

  • Last visited

  • Days Won

    185

Everything posted by Tim

  1. Ĝis la 25-a de aŭgusto 2023 eblos konkursigi vian filmeton en la 5-a Usona Bona Film-Festivalo. Oni duobligis la premiojn: eĉ la gajnonto de la 10-a premio ricevos $200! La unua? Mirindan sumon: $1400! Jen la retejo por pli da detaloj: https://ttt.esperanto-usa.org/eusa/film_festival/eo Kaj jen la anonco:
  2. Ĉar ĵus publikiĝis por membroj numero 994 de La Brita Esperantisto, 993, de vintro 2022, estas nun disponebla al ĉiuj:
  3. 106 downloads

    La Brita Esperantisto 994 de somero 2023.
  4. Tim

    Tro da aĵoj

    Lanĉita dum la Brita Kongreso post elstara prelego pri ĝi de la tradukinto, Hans Becklin, Tro da aĵoj estas amuza rakonto montranta per rimoj la danĝeron de amasigado de tro da aĵoj. Mego kaj Aŝo estas paro de pigoj, kiuj konstruas neston por siaj perfektaj ovoj. Kvankam ili komencas sian konstruadon per koto, branĉetoj kaj herbo, Mego kaj Aŝo baldaŭ konvinkiĝas, ke mankas sufiĉaj aĵoj ĉe ilia nesto, kaj komencas kolekti ankoraŭ pli da aĵoj, aldonante ilin al stako pli kaj pli kreskanta, ĝis – KRAK – okazas la neevitebla rezulto. Majstre tradukis tiun ĉi rimaĵon Hans Becklin, el la anglalingva originalo verkita kaj ilustrita de Emily Gravett. EAB vendas tiun malmole binditan libron kontraŭ nur £5!
  5. Tim

    Malgranda frato

    Tiu ĉi libro estas Malgranda frato. Samtempe estis lanĉita Malgranda sibo, la sama rakonto, sed verkita en seksneŭtrala lingvaĵo. EAB anoncas lanĉon de malutopiaĵo originale verkita, sub titolo Little Brother, de Cory Doctorow. Tradukis ĝin Edmund Grimley Evans. Marcus aĝas nur dek sep jarojn, sed li kredas kompreni la modernan mondon, kaj kiel elturniĝi en ĝi. Inteligenta kaj lerta, li sentas sin hejme en la reta mondo kaj facile super­ruzas la observajn sistemojn de sia lernejo. Sed lia tuta mondo ŝanĝiĝas, kiam li kaj liaj amikoj implikiĝas en la sekvoj de grava terorisma atako kontraŭ San-Francisko. Trovite en malbona loko en mal­bona momento, Marcus kaj lia bando estas retenitaj de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS) kaj for­kondukitaj al sekreta malliberejo, kie oni senkompate pri­­demandas ilin. Ellasite finfine de la DHS, Marcus trovas, ke lia urbo estas ŝanĝita en polican ŝtaton, en kiu ĉiu civitano estas trakt­ata kiel suspektato. Sciante, ke neniu kredus lian historion, li konvink­iĝas, ke restas al li nur unu eblo: mem gvidi ribelon kontraŭ la DHS. Malgranda frato (kiel Malgranda sibo) estas aĉetabla ĉe Amazono kaj multaj aliaj tiaj retbutikoj, el kiuj pluraj ofertas eĉ senpagan liveradon.
  6. Tim

    Malgranda sibo

    Tiu ĉi libro estas Malgranda sibo. Samtempe estis lanĉita Malgranda frato, la sama rakonto, sed verkita en tradicia lingvaĵo. EAB anoncas lanĉon de malutopiaĵo originale verkita, sub titolo Little Brother, de Cory Doctorow. Tradukis ĝin Edmund Grimley Evans uzante seksneŭtralan lingvaĵon, inkluzive de la pronomo ri, anstataŭ li kaj ŝi. Marcus aĝas nur dek sep jarojn, sed ri kredas kompreni la modernan mondon, kaj kiel elturniĝi en ĝi. Inteligenta kaj lerta, ri sentas sin hejme en la reta mondo kaj facile super­ruzas la observajn sistemojn de sia lernejo. Sed ria tuta mondo ŝanĝiĝas, kiam ri kaj riaj amikoj implikiĝas en la sekvoj de grava terorisma atako kontraŭ San-Francisko. Trovite en malbona loko en mal­bona momento, Marcus kaj ria bando estas retenitaj de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS) kaj for­kondukitaj al sekreta malliberejo, kie oni senkompate pri­­demandas ilin. Ellasite finfine de la DHS, Marcus trovas, ke ria urbo estas ŝanĝita en polican ŝtaton, en kiu ĉiu civitano estas trakt­ata kiel suspektato. Sciante, ke neniu kredus rian historion, ri konvink­iĝas, ke restas al ri nur unu eblo: mem gvidi ribelon kontraŭ la DHS. Malgranda sibo (kiel Malgranda frato) estas aĉetabla ĉe Amazono kaj multaj aliaj tiaj retbutikoj, el kiuj kelkaj ofertas eĉ senpagan liveradon.
  7. Dum sia kongreso en Kembriĝo EAB lanĉis novan libron duversie ... Temas pri la paro Malgranda frato/Malgranda sibo, traduko de malutopiaĵo originale verkita, sub titolo Little Brother, de Cory Doctorow. Tradukis ĝin Edmund Grimley Evans. Kial duversie? Ĉar unu versio – Malgranda sibo, kiel evidentigas la titolon – estas verkita ne en tradicia lingvaĵo, sed uzas seksneŭtralan lingvaĵon. Aperas en ĝi, do, manpleno da neologismoj: anstataŭ frato kaj fratino, ekzemple, troviĝas sibo, kaj eventuale sibiĉo kaj sibino, kiam estas necese substreki la genron. Plej rimarkinde estas la tuta manko de la pronomoj li kaj ŝi. Anstataŭ ili estas legebla la propono ri, eble unuafoje en Esperanta romano. (Kvankam nia infanlibro Ni ĉiuj estas malsamaj ja prezentas ĝin per neduumulo, kiu petas, ke oni uzu ĝin parolante pri ri.) Ambaŭ libroj estas aĉetablaj ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. Priskribojn eblas legi kaj eltiraĵojn elŝuti en la koncernaj artikoloj: Malgranda frato | Malgranda sibo
  8. The 44th Annual General Meeting of EAB was held in Cambridge on April 23, 2023, during which the incumbent four trustees stood for re-election in a secret ballot. The results were: All four were duly elected for a further year, and Edmund Grimley Evans remains as president.
  9. Konata pro sia ŝoka finalo, nun estas disponebla en Esperanto la libro, kiu ŝanĝis la karieron de Agatha Christie, la Reĝino de Krimo. La libron, tradukitan de Hans Becklin, ni lanĉis dum nia kongreso en Kembriĝo. Roger Ackroyd estis viro, kiu sciis tro multe. Li sciis, ke la virino, kiun li amis, venenis sian unuan edzon. Li sciis, ke iu ĉantaĝis ŝin – kaj li ĵus eksciis, ke ŝi mortigis sin per troa dozo de veronalo. Baldaŭ la vespera poŝto sciigus lin, kiu estas la mistera ĉantaĝisto. Sed Ackroyd jam estas mortinta, antaŭ ol finlegi ĝin – ponardite tra la kolo, kie li sidis en sia kabineto. «La vero, sendepende de sia efektiva malbelo, ĉiam estas bela al tiu, kiu serĉas ĝin.» – Hercule Poirot, La murdo de Roger Ackroyd La murdo de Roger Ackroyd estas aĉetebla ĉe la kutimaj retbutikoj, kiel Amazon, Barnes and Noble (Usono), kaj similaj. La rekomendata prezo estas £10, kvankam tiuj vendistoj kompreneble rajtas vendi kontraŭ pli, laŭ sia prefero.
  10. Tim

    Ĉapelo de sorĉisto

    Ĉi tiu rakonto komenciĝas per magio en frua printempa mateno kaj finiĝas en varma nokto de aŭgusto, kiun oni neniam forgesos en Muminvalo. Inter ili troviĝas la longa somero de Mumintrolo, plena de sunbrilo kaj fulmotondro. Ĝi povus esti ordinara somero kun malkovroj de novaj insuloj, kun fiŝkaptado per hokar-ŝnuro en pluveto kaj feliĉaj banoj en la surfoj. Sed tiam la muminfamilio trovas la ĉapelon de sorĉisto. Kaj post tio nenio plu estas kiel kutime. Danĝero kaj ekscito venis en la valon kaj minace paŝetas ĉirkaŭ ilia domo. Ĉiutage okazas nekredeblaj kaj afliktaj aferoj – alivorte ili neniam antaŭe ĝuis tiel amuzan tempon! Nove tradukite de Sten Johansson, Ĉapelo de sorĉisto, la dua libro en la Muminserio, enhavas la originalajn desegnojn verkitajn de Tove Jansson. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.
  11. 7 downloads

    La Blanka Rozo 294 de printempo 2023.
  12. Tim

    Spionoj

    La romano de la jaro en 2002 en Britujo estas disponebla en Esperanto: temas pri Spionoj, verkita de Michael Frayn kaj tradukita de Edmund Grimley Evans: Temas pri rememoroj de maljuna viro, kiu, promenante laŭ modernigita strato en kiu li kreskis, rakontas pri sia vivo dum la dua mondmilito, kiam lia amiko, Keith, kredis sian patrinon kaŝita agento por la nazioj. Somera odoro delonge forgesita kondukas maljunulon reen al la loko de lia infanaĝo, en alia tempo, en alia lando ... La tempo estas dum la Dua Mondmilito. Tamen, en la trankvila sakstrato, kie loĝas Keith kaj Stephen, la solaj signoj de ĝi estas la nokta nigrumo kaj la restaĵoj de unu domo bombita. Sed la du knaboj komencas suspekti, ke aferoj ne estas tiaj, kiel ili aspektas, kiam Keith anoncas konsternan malkovron: en lia propra familio estas agento de la malamiko. Kaj kiam la kaŝita mondo, kiun ili fantaziis, malmergiĝas el la ombroj, ili trovas sin implikitaj en misteroj pli profundaj kaj pli doloraj, ol ili antaŭvidis. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon kaj Barnes & Noble. Se vi loĝas ekster Britujo kaj ne havas tian retejon en via lando, ni atentigas vin, ke Book Depository ofertas senpagan internacian afrankon el Britujo!
  13. Tim

    Update 100

    29 downloads

    Update 100 from January 2023.
  14. Tim

    Update 99

    49 downloads

    Update 99 from October 2022.
  15. Tim

    Update 98

    44 downloads

    Update 98 from July 2022.
  16. Nian ĉiuĵaran kongreson ni okazigos en Kembriĝo inter la 21-a kaj la 23-a de aprilo. Hanso Becklin, tre sukcese preleginte en nia lastjara kongreso en Kimrujo, revenos de Usono por esti duan sinsekvan fojon la gastpreleganto! Trovu detalojn pri aliaj prelegontoj kaj prezentoj, kostoj, apudaj hoteloj, plus aliĝo-ligiloj ĉe britakongreso.org. Se vi loĝas en Britujo kaj estas sub 25-jara aŭ neniam antaŭe ĉeestis Britan Kongreson, povus esti, ke ni proponos al vi subvecion kontraŭ kelkaj el la kostoj. Kontaktu nin kaj ni diskutos!
  17. Our annual conference is being held in Cambridge from April 21 to 23. Hans Becklin, who went down fabulously well in Conwy last year, has been invited back from the USA as the guest presenter! Find details about what other presenters and presentations are on offer, pricing, nearby hotels, plus sign-up links at britakongreso.org. If you live in the UK and are under 25 or have never been to a Brita Kongreso before, we may be able to offer a grant towards your costs. Get in touch and we'll have a chat!
  18. Tim

    2022 en libroj

    La finiĝanta jaro montriĝis senprecendence fekunda rilate libro-eldonadon fare de EAB. En januaro lanĉiĝis tri infanlibroj: Kanto de ĝojo (tradukis: Jorge Rafael Nogueras). Novulo en la urbo (tradukis: Tim Owen). La cent-etaĝa kosmoŝipo (tradukis: Tim Owen) Sekvis tiujn en februaro du pliaj infanlibroj: Ekster la kuniklejo (tradukis: Maurizio Giacometto). Pingvena pako (tradukis: Clare Hunter). En aprilo ni lanĉis nian plej luksan libron: novan eldonon de La aventuroj de Alico en Mirlando, tradukita de Donald Broadribb kaj Edmund Grimley Evans, kun ilustraĵoj de Chris Riddell. En la sama monato ni reeldonis Ĉu li bremsis sufiĉe?, krimromanon originale verkitan en Esperanto de Claude Piron. Majo estis kvieta monato, sed en la sekva monato aperis brila libro festanta diversecon, Ni ĉiuj estas malsamaj (tradukis: Jorge Rafael Nogueras). En aŭgusto eldoniĝis du infanlibroj: Kvin ursoj (tradukis: Clare Hunter). Lunkato kaj mi (tradukis: Clare Hunter). En la sama monato nia La domo ĉe Pu-Angulo estis anoncita la infanlibro de la jaro por 2021 en la Belartaj Konkursoj de UEA. En septembro ni eldonis du librojn: Kometo en Muminvalo (tradukis: Sten Johansson), la unuan libron en la konata Mumin-serio. La kurioza incidento de la hundo en la nokto (tradukis: Simon Davies), krimromano kies originala versio estis la libro de la jaro en Britujo en 2003. Fine de oktobro ni lanĉis du pliajn infanlibrojn: La fajrovulpo (tradukis: Lee Miller). La plej eta elefanto (tradukis: Łukasz Żebrowski). Laste, sed certe ne balaste, ni eldonis en novembro duvoluman kolekton de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton, Unu animo homa, pro kio ĝia redaktoro, Edmund Grimley Evans, estis elektita Esperantisto de la Jaro. Entute, do, ni eldonis en 2022 15 alt-kvalitajn librojn! (Informoj pri kiel aĉeti niajn librojn | Kiel teni vin informata pri nia eldon-agado)
  19. Ĉar ĵus publikiĝis por membroj numero 993 de La Brita Esperantisto, 992, de printempo 2022, estas nun disponebla al ĉiuj: Kelkaj membroj jam ricevis sian numeron de la nova 993, sed bonvolu rimarki, ke okazos vendredon kaj sabaton strikoj ĉe Royal Mail, dimanĉo estos Kristnasko, kaj lundon kaj mardon feritagoj. Plej verŝajne, do, devos atendi dum plia semajno tiuj, kies numero ankoraŭ ne alvenis antaŭ vendredo, la 23-a de decembro.
  20. 90 downloads

    La Brita Esperantisto 993 de vintro 2022.
  21. Ĝojiga anonco atingis nin hodiaŭ, en Zamenhof-tago: nia prezidanto, Edmundo Grimley Evans, estis elektita de dek du diverslandaj elektantoj Esperantisto de la Jaro por 2022! En 2022 kulminis projekto preskaŭ jardek-longa: la duvoluma plena poezia verkaro de Marjorie Boulton, Unu animo homa. Tiun ĉi elstaran kontribuon al la pluvivado de la kultura heredaĵo de Esperanto redaktis Edmundo, kaj elstare diligente: la tasko postulis multe pli ol represadon de ŝiaj libroj! Elektante lin ĉefe pro tiu ĉi elstaraĵo, oni agnoskis ankaŭ plurajn aliajn liajn kontribuojn: ekzemple, ke li estas la tradukinto de la Infanlibro de la jaro por 2022, La domo ĉe Pu-Angulo. Gratulon, do, al Edmundo! La oficialan anoncon eblas legi ĉe Sezonoj. Unu animo homa kaj La domo ĉe Pu-angulo eblas aĉeti ĉe ni kaj aliloke.
  22. Mi estus volonte kontribuinta kaj partopreninta, sed la kongreso kolizios kun feri-tago en Britujo, kaj mi jam aranĝis esti eksterlande dum la koncerna semajnfino. Ĉu al iu alia la propono allogas? Se jes, jen la kontakt-detaloj.
  23. Ni ricevis informojn el Germanujo, ke en 2023 niaj kolegoj festos sian centan kongreson ... kaj ili invitas alilandojn kontribui al la programo! Jen la mesaĝo ricevita: La Germana Esperanto-Kongreso okazos venontjare en Braunschweig. Ĝi estas la 100-aa, do jubilea kongreso (ankaŭ la 1-a jam okazis en Braunschweig en 1906). kaj havos la ĝeneralan temon "Amikoj tutmonde". Ĉu en via asocio estas iuj kandidatoj kiuj povus oferti kontribuon (prelegon, prezentaĵon, diskuton, ...) al la programo de la kongreso? Ankaŭ interesaj estas kulturaj programeroj (koncertoj, teatro, ...). Ĉiujn (ĝis nun konatajn) detalojn pri la kongreso vi trovas en nia kongresa retpaĝaro: https://www.esperanto.de/eo/gek2023. Bedaŭrinde nia buĝeto ne permesas pagi honorariojn kaj vojaĝkostojn al niaj kontribuantoj. Kiel bazon ni ofertas rabaton al la partoprenkostoj de 100 € por unufoja programkontribuo, por pli ampleksaj kontribuoj laŭ interkonsento pli. Kaj mi petas vin diskonigi informojn pri nia kongreso en via lando. Mi tre ĝojus revidi iujn el viaj samlandanoj en la kongreso.
  24. Kiel informas nia estrarano Simone Davis en filmeto, EAB hodiaŭ lanĉas ne unu, sed du traduk-konkursojn! En la ĉefa konkurso, oni tradukos ĉapitrojn unu kaj tri de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier. En nia konkurso nova talento, en kiu rajtas partopreni ĉiu krom homoj jam tradukintaj tekston 12.000 vortojn longan, konkursontoj devos traduki la unuan ĉapitron de Matilda de Roald Dahl. Kial konkursi? Krom la persona defio kaj ĝojo partopreni kaj eble gajni, niaj konkursoj havas konkretan premion: gajninte, oni fariĝos tradukanto de la tuta libro, kiujn ni poste eldonos! Imagu: vi povus vidi vian nomon apud tiu de renoma aŭtoro! Kaj se vi ja ĝustatempe transdonos al ni pres-kvalitan tradukon, ni donos al vi ne nur viajn personajn ekzemplerojn de la publikigita libro, sed pagos al vi £500 (~575€) kiel dankesprimon! La gajninto de la konkurso nova talento ricevos ankaŭ ses unu-horajn sesiojn kun spertaj esperantistoj por pli-akrigi siajn kapablaojn, kaj tiu de la ĉefa konkurso rajtos konsultiĝi, peti helpon, kaj simile. Pri ĉio alia rilate eldonadon – aĉeti la traduk-rajtojn, enpaĝigi, redakti, krei la kovrilon, disponebligi, plenumi mendojn, ktp – okupiĝos ni je nia kosto: vi okupiĝos pri la tradukado. Detaloj Ni lanĉas la konkursojn hodiaŭ, la 15-an de novembro. Oni rajtas kandidatiĝi ĝis la fino de la 15-a de decembro, Zamenhof-tago. La tradukojn oni devos sendi plej laste fine de la 31-a de januaro 2023. Pliajn detalojn kaj ligilojn al la aliĝilo trovu ĉe https://esperanto.org.uk/konkurso/.
  25. 6 downloads

    La Blanka Rozo 293 de aŭtuno 2022.
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.