Jump to content

Tim

Administrators
  • Posts

    4,680
  • Joined

  • Last visited

  • Days Won

    185

Everything posted by Tim

  1. Tim

    2024: Festjaro BAULDTON

    La du plej imponaj esperanto-poetoj el Britujo naskiĝis en 1924. Tial EAB dum la tuto de 2024 reeldonos kelkajn iliajn verkojn en projekto nomata Festjaro BAULDTON, en kiu ni festas la jarcentiĝojn de William Auld (1924–2006) kaj Marjorie Boulton (1924–2017). La unua reeldono estos Rimleteroj, kompilaĵo de ilia korespondado per poŝtkartoj rondelforme inter 1953 kaj 1954. Jen du el la 84 mesaĝoj, kiujn ili interŝanĝis: Rimletero XXVIII (de Boulton al Auld) Se scius mi, mi estus bona, kaj mi ne estas, laŭ honesto. Bonaj intencoj, fia resto de io stulta aŭ fripona, ĉu apetito subkalsona, ĉu nur restaĵo de la besto? Se scius mi, mi estus bona, kaj mi ne estas, laŭ honesto! Ĉu nur ekstera fort' demona? Aŭ ĉu interna, mensa pesto? Kukolo en la nobla nesto? Metodon por la viv' ikona se scius mi, mi estus bona! Rimletero XXIX (de Auld al Boulton) Nin regas fine apetitoj, instinktoj kaj similaj pestoj, ĉar ni finfine estas bestoj -- ec pli malbone: parazitoj. Ho, tio estas simple mitoj, kio stimulas al protestoj: «Nin regas, fi! ne apetitoj, instinktoj kaj similaj pestoj!» Ni babilaĉas pri spiritoj, ni pozas kun patosaj -- gestoj, kaj pave baŭmas niaj krestoj; sed malgraŭ tiaj hipokritoj nin regas fine apetitoj Ĝi aperu em marto. Aliaj libroj reaperos dum la jaro. Detalojn eblos sekvi per nia blogo pri eldon-agado.
  2. Tim

    Dangerous Language: £30

    No, it's been out of stock for a while, unfortunately, @Roman. I don't think we'll be able to source it again at that price; I've tried a few times over the years.
  3. Tim

    2023 en libroj

    2023 montriĝis plia aktiva jaro rilate ĝian eldonagadon por Esperanto-Asocio de Britio. Entute ĝi eldonis 14 librojn: miksaĵon de ĝiaj kutimaj infanlibroj kaj de titoloj por legantoj pli spertaj kaj aĝaj. La jaro komenciĝis per traduk-konkursoj lanĉitaj en la antaŭjara Zamenhof-tago, kaj malfermaj al esperantistoj ĉie en la mondo. La premioj estis pli ol la ofte simbolaj por tiaj konkursoj: estonta eldonado de la libro, kaj £500 (~580 €) kiel dankmonon poste. La ĉefa konkurso celis traduki la unuan kaj trian ĉapitrojn de klasikaĵo de la anglalingva literaturo, Rebecca de Daphne du Maurier. Gajnis Malcolm Jones, kiu nun tradukas la restantajn ĉapitrojn. La dua konkurso nomiĝis Nova talento, kaj celis bonvenigi homojn ne tiel spertajn, kiujn eblos gvidi poste. Gajnis tion Tobiasz Kubisiowski de Pollando, tradukinte Matilda de Roald Dahl. Li jam provizis EAB per la unua malneto: la libron, do, eldoniĝos en 2024. Ne nur infanlibroj Post jaro en kiu EAB kalkulis 13 infanlibrojn inter sia 16-libra rikolto, oni bone atendus, ke per nova infanlibro ĝi bonvenigus la novan jaron. Tamen, ne: en januaro aperis Spionoj, psikologia romano verkita de Michael Frayn, kaj tradukita de Edmund Grimley Evans. Ĝin sevkis, en marto, la dua libro en la Muminserio, Ĉapelo de sorĉisto, en traduko de Sten Johansson. Partoprenantoj en la Brita Kongreso en Kembriĝo havis la eblon aĉeti sep novajn librojn en aprilo, tamen nur unu lanĉiĝis oficiale en tiu semajnfino; la aliaj aperis like ĝis la jarfino. Tiun tie lanĉitan tradukis la gastpreleganto, Hans Becklin de Usono. Verŝajne ĉiuj jam aŭdis pri La murdo de Roger Ackroyd, unu el la plej famaj titoloj de la Reĝino de Krimo, Agatha Christie, kaj aparte konata pro sia ŝoka finalo. Plia tradukitaĵo lia debutis: Tro da aĵoj estas infanlibro, kiu rakontas pri akumulema pigo-paro. Teorie malpeza tasko por la tradukinto, krom tio, ke ĉio en ĝi rimiĝas. Tio kondukis, flanke, al tre interesa prezento dum la kongreso, en kiu Hans klarigis sian aliron. La libro estis oficiale lanĉita en junio. La malgrandaoj Postkongrese alvenis majo kaj du preskaŭ identaj libroj samtempe lanĉitaj, tradukoj de Little Brother de Cory Doctorow. Edmund Grimley Evans originale tradukis ĝin dum la pandemio: instigite de ĝia permesilo Krea Komunaĵo, li eksperimentis por seks-neŭtraligi la lingvaĵon. Rezultis el tio Malgranda sibo, en kiu estas uzataj, kiel indikas la titolo, neologismoj, kaj, verŝajne la unuan fojon en eldonita romano, la pronomo ri, anstataŭ li kaj ŝi. Akompanis ĝin Malgranda frato, tradukita en laŭnorman Esperanton. La anonco generis kelkajn laŭtajn plendojn pri la «Esperantido-Asocio de Britio», kaj kelkajn plaĉajn laŭdojn. Entute, tamen, ĝi pasis senatente: vendiĝis nur 25 (Sibo) kaj 29 (Frato) ekzempleroj en la ok monatoj post la lanĉo, plejparte en la unua monato. Plia kontribuo de karmemorulo Kiel jam menciite nia oferto en junio estis la infanlibro Tro da aĵoj. Julio estis senbrua monato, sed la 1-an de aŭgusto aperis postmorta kontribuo de Marjorie Boulton. Temas pri Koriolano, tragedio de Ŝekspiro. Ĝustigis kaj netigis ŝiajn provojn Humphrey Tonkin, kiu ankaŭ tradukis la mankantajn akton kaj partojn, kaj prelegis pri la libro en la Universala Kongreso en Torino, kie ĝi estis lanĉita. Kongresanoj havis la okazon aĉeti alian tute novan libron, kiam Tim Owen prezentis dum aŭtora duonhoro Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero, verkitan de Mara Rockliff. Al la legantoj por diveni, pri kiu kaj kio temas! Fine de aŭgusto aperis plia infanlibro, La zorgo-tigro, tradukita de Jorge Rafael Nogueras. Temas pri infano, kiu angoras pri la lernejo: tio ŝanĝiĝas, kiam li renkontas «zorgo-tigron», kiu instruas, ke la knabo «pensu kiel tigro» por trankviligi sin. Librofine troviĝas serio da facilaj mensaj ekzercoj por plifaciligi ripozadon kaj malintensigi angorojn. Jarfinaj eldonoj En oktobro revenis klasikaĵo en novaj vestaĵoj kaj kun amikoj: Gerda kaj Elza estas kunmetaĵoj de tri baznivelaj noveloj de Claude Piron: Gerda malaperis!, Lasu min paroli plu!, kaj Ili kaptis Elzan! Tre surprizis min, kiel furore tiu ĉi titolo estis: vendiĝis 74 ekzempleroj en la unua monato! Infanlibro kara al mi salutis la mondon en novembro, kiam ni eldonis La insektaĉego, infanlibron pri malagrabla besteto – memproklamita ano «de specio speciala» – kiu kutimas agi senpune laŭ siaj kapricoj. Tradukis ĝin studentoj de mia supera kurso ĉe NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) en 2022. Decembro estis, laŭ la ekstera percepto, tre aktiva monato, ĉar kvar diversaj titoloj eldoniĝis en ĝi. En la komenco aperis du infanlibroj tradukitaj de Clare Hunter. Ne mi faris! temas pri plej karaj amikoj Elizo kaj Ĉarlo, kiuj solaj estas sur insulo ... kaj devas kulpigi unu la alian, kiam diversaj aĵoj komencas malaperi, malgraŭ la fortaj kontraŭasertoj. La dua estas Kara bestoĝardeno, klasika libro jam dum 40 jaroj por tre junaj infanoj en Britujo. La leganto, dezirante hejmbeston, skribis al la loka bestoĝardeno. Sed kion ili sendis? Necesas levi la klapon por vidi, konstati, ke la sendita besto iel ne taŭgas, kaj ripeti, ĝis finfine alvenos la perfekta kvarpieda familiano. En Zamenhof-tago finfine estis publike disponebla la libro prezentita en Torino, Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero. Kaj restis unu lasta titolo por adiaŭi la jaron: la tria en la Muminserio, Memoroj de Muminpatro, kiel kutime en traduko de Sten Johansson. La restantajn kvar serierojn ni planas eldoni en 2024. (Informoj pri kiel aĉeti niajn librojn | Kiel teni vin informata pri nia eldon-agado)
  4. Ĉar ĵus publikiĝis por membroj numero 995 de La Brita Esperantisto, 994, de somero 2023, estas nun disponebla al ĉiuj:
  5. 67 downloads

    La Brita Esperantisto 995 de vintro 2023.
  6. Tim

    Memoroj de Muminpatro

    La patro de Mumintrolo verkis siajn memoraĵojn. Jen la libro pri lia ŝtorma junaĝo, kiam la didoj estis ege pli grandaj, la ŝtormoj pli danĝeraj kaj la sunbrilo pli varma ol hodiaŭ. En sia verando en Muminvalo la patro memoras siajn amikojn en la Senleĝa Kolonio, ties buntajn vojaĝojn kaj grandegajn festojn en mondo, kie ĉio estis ebla. Povas esti ke li iomete troigis, sed tio necesas por ke libroj fariĝu ekscitaj. Ĉi tio estas la tria libro pri Mumintrolo kaj liaj amikoj kaj familianoj. Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.
  7. Se ili havus komunan lingvon, li pensis, ili komprenus unu la alian. Se ili komprenus unu la alian, ili povus vivi en paco. Sed kiun lingvon? Renkontu la knabon, kiu inventis sian propran lingvon – kaj donis esperon al milionoj da homoj! La vivo estis malfacila en la urbo Bjalistoko, aparte por juna knabo kiel Lazaro Zamenhof. Sed Lazaro supozis, ke li scias la kialon de la kolero kaj malfido. Ĉar ĉiu grupo parolis malsaman lingvon, kiel homoj povus interkompreniĝi, unu kun la alia? Sen interkompreniĝo, kiel povus estiĝi la paco? Zamenhof havis ideon: lingvon «universalan», paroleblan de ĉiuj. Sed lingvo facile lernebla ne estis tiel facile inventebla, aparte kiam lia propra patro staris inter li kaj lia revo. Tamen, kiam finfine en 1887 «Doktoro Esperanto» sendis siajn vortojn en la mondon, ideo de knabo fariĝis komunumo, kiu disvastiĝis ĉirkaŭ la mondo. En tiu ĉi belega libro – malmole bindita, kun kromkovrilo kaj plenkoloraj ilustraĵoj presitaj sur dika papero – la lerto de Mara Rockliff pri historio kaj la varmo kaj energio de ilustristo Zosia Dzierżawska kunmetiĝas por realigi la rakonton de Esperanto – la lingvo de Espero. Librofine legeblas du prozaĵoj pri Zamenhof. Tiu ĉi libro estas en Esperanto. Ni vendas ankaŭ la originalan version verkitan en la angla. Aŭtoro: Mara Rockliff Ilustristo: Zosia Dzierżawska Tradukinto/verkinto de la librofinaj tekstoj: Tim Owen Eldoninto: Esperanto-Asocio de Britio Eldonjaro: 2023 ISBN: 978-0-902756-62-5 Paĝosumo: 40 Aĉetu tri, kaj la tria estos senpaga!
  8. Tim

    Kara bestoĝardeno

    Jen nia unua libro por tre junaj infanoj! Levu la klapon kaj vidu, kion sendis la bestoĝardeno: la perfektan hejmbeston – finfine! Junaj infanoj amos, ke ili levu la klapon por ekscii, kiujn bestojn sendis la bestoĝardeno – simion, leonon, kaj eĉ elefanton! Ĉu oni tamen iam ajn sendos la perfektan hejmbeston? Kun brilaj elstaraj desegnaĵoj, alloga ripetado, kaj multege da ŝatataj bestoj, Kara bestoĝardeno troviĝu ĉe ĉiu infana bretaro – kaj pro la dikaj paĝoj kaj fortikaj klapoj, ĝi estas perfekta por manetoj! Tradukis ĝin Clare Hunter, el la anglalingva originalo, kiun aŭtoris kaj ilustris Rod Campbell. Kiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj: kaj se trian ekzempleron vi aldonos al via karbo, ĝi estos senpaga!
  9. Tim

    Ne mi faris!

    Ne estis tiel malbone, kiam malaperis nur la poto. Kaj perdi la kuleron ne estis katastrofo. Tamen ĉio poste komencis esti ĝena! Malaperas diversaj aĵoj. NENIU konfesas, kaj NENIU estas kontenta pri tio. Sed plej karaj amikoj Elizo kaj Ĉarlo estas la solaj homoj sur la insulo. Kaj se ne kulpas Elizo, kaj ne kulpas Ĉarlo ... KIU FARIS TION? Ne mi faris! estas amuza kaj konsola rakonto pri amikeco, malakordo, kaj pardonado, verkita de la premiita aŭtoro Marta Altés. Kiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj, kaj proponas la trian senpage, se vi aldonos tri ekzemplerojn al via korbo!
  10. What's better than most of our children's books costing only a fiver each? That you can buy a bundle of five of those titles for £20! Buying is easy: just go here, tick five titles to show which ones you want, and then add it to you order and pay. Want more than five? No problem: buy another bundle but tick some different boxes!
  11. Tim

    La insektaĉego

    Nova drameto pri malbona besteto! La insektaĉego – memproklamita ano «de specio speciala» – kutimas agi senpune laŭ siaj kapricoj. Tamen por la najbaraj bestetoj lia anonco, ke giganta rubusbero apartenas al li sola, estas troa elpaŝo. Ĉu li iam ajn lernos kiel dividi kun aliaj, kaj ĉesigos sian ĉikanadon? De la fundo de la ĝardeno ĝis alte en la ĉielo, La insektaĉego montros al ĉiu besteto-adepteto la valoron de deco kaj komunuma afableco. Ĝin verkis kaj ilustris Kate Read, kaj tradukis studentoj de la supera kurso de NASK en 2022: Thomas Alexander, Barbara Brown, Brian Harmon, Zerbie Hynson, Ruth Kevess-Cohen, Tatu Lehtilä, Catie Neilson, Jorge Rafael Nogueras, Tim Owen.
  12. Nove lanĉita de la tre konata gramatikisto Bertilo Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto estas mallongigita versio de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), bazita sur la eldono el 2023 (PMEG 2023). Ĝi enhavas la plej esencajn klarigojn pri la gramatiko, vortfarado, skribo kaj elparolo de la Internacia Lingvo, sed ne estas same kompleta kiel PMEG. Ĝia celgrupo estas precipe komencantoj, vojaĝantoj kaj partoprenantoj en kursoj. Ĝi uzas – same kiel la antaŭaj eldonoj – tradiciajn gramatikajn terminojn. Sekve anstataŭ la PMEG-aj terminoj O-vorto, rolvorteto, perverba priskribo, k.t.p., aperas ĉi tie la tradiciaj terminoj substantivo, prepozicio, predikativo, k.t.p. Detala Grama tiko de Esperanto tamen donas bonan kaj relative profundan superrigardon de la lingvo en teksto apenaŭ trione tiel longa kiel tiu de PMEG, kiu estas tutampleksa, detalega referencoverko.
  13. Unu el la ĉefverkoj de la esperantologio, tiun ĉi elegantan studaron pri la fontoj kaj strukturo de Esperanto verkis Gaston Waringhien unue en 1959 por festi la jubileon de Ludoviko Zamenhof. Tiu ĉi klasikaĵo estas plilaborita dua versio eldonita en 1989 kiel parto de la Jubilea Kolekto.
  14. Tim

    Kuprokranio/Silverskull

    Parallel text: great for learners! / Paralelaj tekstoj: bonege por progresantoj! A bilingual Esperanto-English collection of thought-provoking sci-fi stories by the Scottish author Hugh Reid, Kuprokranio/Silverskull is a cyberpunk follow-up to his earlier La Tago de Kiborgiĝo/The Day We Became Cyborg, which can be read independently of the first part. Technology has progressed. After the first human to animal consciousness link, the interest of these experiments moved from small mammals like rats to more intelligent animals – cats, dogs, dolphins, chimpanzees – until finally the day arrived when two living human brains were to combine consciousness. But something unexpected appeared in the results. In these stories the questions raised in the first collection have widened. What could we change in a person with a perfected cerebral implant, how would our personal relationships change, and what could humans become if this science were free to expand? Dulingva (Esperanto-angla) kolekto de rimarkindaj kaj pensigaj sci-fi rakontoj de skota aŭtoro Hju Rid en la ĝenro «kiberpunko» (cyberpunk). Temas pri la daŭrigo (dua parto) de la libro La Tago de Kiborgiĝo, tamen legeblas ankaŭ plene sendepende. La rakontoj evoluiĝas kaj moviĝas en tempo, kiel estas priskribita ankaŭ evoluo de unuopaj teknologioj. Pro la dulingveco de la libro (tekstoj estas skribitaj spegule sur la paĝoj unu kontraŭ la alia), ĝi estas taŭga por lerni aŭ pliperfektiĝi en unu el la lingvoj. La teknologio progresis. Post la unua homa-besta konscieca ligiĝo, la atento de tiaj eksperimentoj moviĝis de malgrandaj mamuloj kiel ratoj al pli inteligentaj bestoj – katoj, hundoj, delfenoj, ĉimpanzoj – ĝis finfine venis la tago kiam du vivantaj homaj cerboj kombinos siajn konsciojn. Sed el la rezultoj venis io ne-atendata. En tiu ĉi kolekto de rakontoj la demandoj levitaj en la unua kolekto ampleksiĝas. Kion oni povus ŝanĝi en homo per perfektigita cerba enplantaĵo, kiel ŝanĝiĝos niaj interrilatoj, kaj en kio ŝanĝiĝos la homo se tia scienco estos libera kreski?
  15. Plurajn librojn originale verkitajn en Esperanto vendas EAB kontraŭ nur £5. Al tiu aro ni hodiaŭ aldonis kvar pliajn titolojn, inkluzive de titoloj de famkonataj esperanto-aŭtoroj kiel Trevor Steele kaj Julian Modest.
  16. Tim

    Update 103

    25 downloads

    Update 103 from October 2023.
  17. Tim

    Gerda kaj Elza

    It's totally out of my hands, Rafael. The likeliest scenario is that amazon.ca pre-ordered x copies and have run out; that's happened with amazon.co.uk, too. That's not particularly fair given that you pre-ordered through them. It's a problem which solves itself easily enough, though: Amazon orders thousands of copies of books each day, and can get them printed in the USA and delivered rapidly. (At least you're protected from price jumps through having pre-ordered: I see the British one has put the price up from £10 to £17 already, no doubt because they blitzed through the initial order in a couple of hours.)
  18. Tim

    Gerda kaj Elza

    Since 1983 Claude Piron's Gerda malaperis! has been the story usually recommended for new learners as a first Esperanto text. On its fortieth anniversary EAB is republishing the book for a new generation ... with Piron's two follow-up books packaged with it. That's three books for the price of one! Gerda malaperis! is a story about a young woman who is a specialist in secret languages of old ... and one day she goes missing! Set over 25 short chapters (some as dialogue, others as prose) the story is written to build on new vocabulary and grammar which you will have encountered in earlier chapters, getting progressively a little bit harder. Lasu min paroli plu! is a collection of mainly monologues, and contains 35 short chapters using the same vocabulary and grammatical forms which were introduced in Gerda malaperis! Ili kaptis Elzan! is a humorous story written to be a little bit more challenging than the previous two, but still has new learners in mind, sticking to easier forms of the language. If you're a new learner wondering what you can read as a first book, here are three you can purchase in one compilation! We've set the price as £10: you'll find the book on sites such as Amazon, Barnes & Noble, and so on.
  19. Mi ĵus aliĝis
  20. Eblas aliĝi al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023! La 4-a VK estas organizata de UEA kaj teknike realigata de E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon la eldonejo Vinilkosmo. Ĝi estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj al ĝi aliĝos ĝis la 13-a de novembro 2023. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA por 2023, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la VK-aliĝilo. Aldone eblas aliĝi sen membreco en UEA kontraŭ 50 € (kotizo valida ĝis la 13-a de novembro 2023). La 4-a VK okazas sub la temo «Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj», la sama de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Torino. Aliĝu nun ĉe vk.esperanto.net/2023!
  21. We're taking Esperanto on the road, running a FREE weekend series of classes from Cambridge at the end of October! Our new Studa Semajnfino will feature sessions geared towards new learners, intermediate learners, and even people who are on their way to functional fluency. We've invited some experienced Esperanto teachers to contribute to the programme, making sure you're in good hands. You can find details about the event, including some of what's on offer, here. That page contains a link to a sign-up form. When Saturday 28 October, starting from 10:00, finishing in the early evening, although with scope to go back after eating until 21:00 if required/desired. We'll reconvene on Sunday 29 October at 10:00, finishing around 18:00. Where The Lord Ashcroft Building at Anglia Ruskin University, East Road, Cambridge CB1 1PT. What do I get? Free teaching and activities in a relaxed, friendly environment. Refreshments during the day. An opportunity to buy books. What don't I get? Meals. There are nearby pubs and restaurants, and a Tesco Express for those who want to eat light. Accommodation. There is a Travelodge and a PremierInn, both less than a mile away on Newmarket Street. Our teachers will be staying at the Travelodge if you want to book into the same hotel as they are, where you can see them outside the classroom. Who is the Studa Semajnfino for? People who have started learning Esperanto (for example, via Duolingo or using Complete Esperanto) all the way up to people who are fairly good but not yet at the stage of being fully conversational. Who isn't it for? People who haven't yet started learning Esperanto or people who are already experienced, fluent speakers. What if I need help with travel and accommodation costs? Drop us a line using the contact form before the event, or tick the box on the sign-up form which says that you would appreciate some financial help! EAB does offer educational grants to people resident in the UK so you might well be able to access some support. We hope to make the Studaj Semajnfinoj a regular event, perhaps varying the location. We need you learners to come along and help make a success of the first one before we book any more, though. Hope to see you there! Details Booking for the Studa Semajnfino has now closed.
  22. Tim

    La zorgo-tigro

    Jen trankviliga rakonto, kiu estas perfekta por malakrigi zorgojn kaj grandajn kaj etajn. Rori angoras pri la lernejo, sed ĉio ŝanĝiĝas, kiam li renkontas sian propran zorgo-tigron. La tigro konsilas lin, instruas, ke Rori «pensu kiel tigro» por trankviligi sin. Fine de la libro troviĝas serio da facilaj mensaj ekzercoj por plifaciligi ripozadon kaj malintensigi angorojn. Tradukis ĝin el la angla originalo The Worry Tiger Jorge Rafael Nogueras. Ĝin verkis Alexandra Page, kun desegnoj de Stef Murphy. EAB vendas ĝin, kiel kutime, kontraŭ nur £5!
  23. Tim

    Koriolano

    Dramo pri supernorma fiero, civilaj perturboj kaj la amo de patrino al filo, Koriolano estas la plej lasta el la tragedioj de Ŝekspiro kaj inter la plej potencaj. La roma generalo Koriolano turnas sian dorson kontraŭ siaj samŝtatanoj kiam la popolo malakceptas lin kiel konsulon. Sed lia venĝa milito kontraŭ Romo finiĝas kiam liaj familianoj petegas lian indulgon kaj li ne kapablas rezisti iliajn petojn. Rezulte, Romo estas savita sed Koriolano estas humile murdita. Koriolano estas aĉetebla ĉe la kutimaj retbutikoj, kiel Amazon, Barnes and Noble (Usono), kaj similaj. La rekomendata prezo estas £10, kvankam tiuj vendistoj kompreneble rajtas vendi kontraŭ pli, laŭ sia prefero.
  24. Tim

    Update 102

    24 downloads

    Update 102 from July 2023.
  25. Tim

    Update 101

    26 downloads

    Update 101 fromMarch 2023.
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.