Jump to content

Tim

Administrators
  • Posts

    4,680
  • Joined

  • Last visited

  • Days Won

    185

Everything posted by Tim

  1. 5 downloads

    Financial Statements (Trustees' Annual Report, Independent Auditor's Reports, Statement of Financial Activities, Balance Sheet) for the year ending October 31 2021.
  2. 2 downloads

    Minutes from the AGM in Dover in 2019. The members accepted them in a vote in 2021, when it became clear that, because of the pandemic, there would be no AGM for the second year running.
  3. Ĉu vi jam havas universitatan diplomon kaj deziras magistriĝi, uzante viajn Esperanto-kapablojn? La Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Polujo proponas tute novajn du-jarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko, komenciĝonte en septembro 2022. Vi loĝos en Polujo dum la du jaroj, studante en la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado por internacia studentaro, parto de la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj. La programo pri interlingvistiko estos dulingva, en Esperanto kaj la angla. Ĝi inkluzivas: kontinuon de Esperanto kaj la angla en supera nivelo (C1-C2) lingvistikon (fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon) de Esperanto kaj tra ĝi ĝeneralajn nociojn de lingvistiko kaj lingva tipologio internacian kaj interkulturan komunikadon, lingvopolitikon analizon de planlingvoj (de filozofiaj tra naturalismaj ĝis artaj lingvoj) kulturon kaj literaturon de Esperanto kaj tra tio aliron al mondaj tendencoj tradukadon inter la angla kaj Esperanto Informatikajn ilojn kaj metodojn por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp) La semestra kotizo estas 3000 PLN (~£550). Vivokostoj en Polujo estas malpli altaj, ol en Britujo, kaj povus esti, ke EAB helpos al vi per subvencio kontraŭ la kotizo, se vi kutime loĝas en Britujo. Kontaktu nin (tim.owen@esperanto.org.uk), se la propono interesos vin, kaj vi deziros diskuti subvenci-eblojn. Pliajn informojn trovu en la universitata retejo.
  4. In today's AGM, all four trustee candidates were successfully returned:
  5. En la dua krimromano en la Ĉu-serio, verkita de Claude Piron sub la kaŝnomo Johán Valano, la problemo frontanta al la detektivo Jano Karal estas jena: politike potenca arkitekto kaj ties edzino mortas en aŭtomobila akcidento, kiu tamen tute ne povas esti akcidenta. Kiu povis difekti la meĥanismon? Kiu havis motivon por tio? Ne mankas homoj kun kialo por mortigi la arkitekton, sed kiel tiuj povis aranĝi la saboton? Tiun ĉi nian libron vendas diversaj retbutikoj kiel Amazono, Wordery kaj Book Depository. Tiuj du lastaj eĉ ofertas senpagan internacian sendadon! Ĉar ni ne povas konkurenci kontraŭ tiuj prezoj kaj ofertoj, la libro ne troviĝas en nia propra oferto.
  6. 196 downloads

    La Brita Esperantisto 991 de aŭtuno 2021.
  7. Tim

    Update 97

    35 downloads

    Update 97 from April 2022.
  8. Tim

    Update 96

    36 downloads

    Update 96 from February 2022.
  9. Tim

    Update 95

    26 downloads

    Update 95 from October 2021.
  10. 4 downloads

    La Blanka Rozo 291 de printempo 2022.
  11. 2 downloads

    La Blanka Rozo 290 de aŭtuno 2021.
  12. Mesaĝo ricevita de Piet Glorieux el Belgujo pri pac-evento en Ipro (Ypres) en septembro. Al la Esperanto-ligoj de Britio, Francio kaj Germanio Saluton samideanoj, Jen unua anonco de, miaopinie, evento kiu ankaŭ povas interesi vin. Faldfolio baldaŭ sekvos. Sabaton la 24a de septembro okazos pac-evento en la, de vi certe konata, urbo Ieper (Ipro). Dum tiu pac-evento Esperanto ricevas honoran lokon en la senco ke ni havos dum du horoj prestiĝan domon je nia dispono en la urbocentro, kiel parto de la programo. La programo, organizita de la solidareckoruso Vamos Pra Lutar, Flandra Esperantoligo kaj du aliaj organizaĵoj kaj kun helpo de la urbo konsistas el jenaj eroj: 14h-16h: Informado pri Esperanto kun i.a. reta konekto kun s-ro Taeko el Hiroŝimo, japana ĝemelurbo de Ieper 17h-18h: Disetendado (fare de volontuloj i.a. esperantistoj) de la plej granda pacflago de la mondo sur la Granda Placo de Ieper 18h-19h: Koncerto de la solidareckoruso Vamos pra Lutar (kiu kantas en diversaj lingvoj i.a. Esperanto) dum kiu ni ankaŭ prezentos la kantojn en Esperanto. 19h30: Konkluda kanto sub la Menenpoort 20h: La ĉiutaga, impona Last Post (sub la Menenpoort) La pac-evento estas la kontribuo de la Vamos Pra Lutar al tutmonda Korusfestivalo por la Paco, organizita de la Ligokomitato de UNESKO, kiu grupigas diversajn asociojn kun oficialaj ligoj kun UNESKO kiel ekz. UEA. La instiga okzaĵo estas la 20-jariĝo de la Internacia Jaro de la Paco (2000) sed pro la pandemio ĝi ne povis okazi en 2020. Ĝi okazas ne senkiale proksime al la 21a de septembro, Internacia Tago de la Paco. La projekto uzas Esperanton kiel unu el la laborlingvoj danke al François Lo Jacomo kiu reprezentas UEA en la Ligokomitato. Preskaŭ okdek korusoj de ĉie en la mondo partoprenas. La 17an de septembro en Toloza (Hispanio) okazos festivalo dum kiu spekteblos/aŭdeblos kantojn de ĉiuj korusoj. Mi estas la peranto inter Vamos pra Lutar kaj la centraj organizantoj. Kompreneble mi volus ke Esperanto havu rolon en la pac-evento. La rezulto estas pli bone ol mi atendis, vidu la programon. Koincide kun la pac-evento okazos ankaŭ beneluksa kongreso de vendredo la 23a ĝis dimanĉo la 25a. Mi do aprezus multnombran ĉeeston de (alilingvaj kaj eksterlandaj) esperantistoj por pruvi ke Esperanto funkcias. Mi povas imagi ke ankaŭ turistoj el Britio, Francio kaj Germanio hazarde ĉeestos kaj eble ankaŭ interesiĝas pri Esperanto. Do mi volus peti du aferojn de vi: - Diskonigu jam nun la daton kaj - post ricevado de la faldfolio - varbu aktive por la Beneluksa kongreso kaj/aŭ la pac-evento. Portempaj informoj jam en eventaservo. - Mi dezirus havi volontulon kiu pretas informi en sia denaska lingvo pri Esperanto. Anticipan dankon pro via kontribuo. Piet
  13. ... al esperantistaj viktimoj de milito kaj naturaj katastrofoj. Konto Espero estas donackonto starigita de Universala Esperanto-Asocio dum la milito en eksa Jugoslavujo, kun la celo helpi esperantistojn suferantajn pro miltoj. Post tiam, oni etendigis ĝin tiel ke per ĝi oni povos helpi ankaŭ esperantistajn viktimojn de naturaj katastrofoj, ekzemple post la terura tertremo en Nepalo en 2015. Eblas donaci al la konto ĉi tie. Notu, ke se vi celas helpi esperantistojn pri io aparta, troviĝas sube de la paĝo kampo por komentoj en kiun eblas tajpi, ekzemple, «por Ukrainujo».
  14. Ni anoncas hodiaŭ la alvenon de la plej bela libro, kiun ni iam ajn eldonis: temas pri magistra nova versio de La aventuroj de Alico en Mirlando, ĉi-foje en belaj novaj vestaĵoj! La tekston prilaboris Edmund Grimley Evans, surbaze de pli frua versio tradukita de Donald Broadribb. La libron ornamas ilustraĵoj de Chris Riddell, kutime plenkoloraj kaj en almenaŭ ĉiu paĝparo: Pro la abundo de bildoj, la libro superas eĉ 300 paĝojn, kaj estas preskaŭ 4 centimetrojn dika, pro la dikeco de la papero. Tiun ĉi nekredeble luksan libron ni vendas kontraŭ £15 ... kaj se vi aĉetas du ekzemplerojn samtempe, eblos senpage aldoni al via ĉaro trian senpage: alivorte, aĉeteblas tri libroj kontraŭ po £10! Kial vi atendas, do?
  15. Weekly online Esperanto classes! Are you thinking of learning and practising Esperanto, the international language? You've come to the right place! The London Esperanto club offers weekly online Esperanto classes from beginners (A1) to advanced (C1) levels. You can read more about these different levels on Wikipedia. We can also help you prepare for the official Esperanto exam (B1, B2 and C1 levels) which is usually held in June online and in many places in the world including London. Our online classes take place using Zoom once a week for an hour. Everybody is welcome but please only register if you know you will be able to attend most weeks as the number of participants in each group is limited to around 15 people. For more information and/or to register, click on the course you are interested in: Teacher Level Course Day Time New York Time London Time Berlin Vince A1-A2 Beginners course I Tuesday 20:00 --:-- --:-- Roberto A1-A2 Beginners course I Tuesday 13:30 18:30 19:30 Anna A1-A2 Beginners course II Saturday 14:00 19:00 20:00 Anna A1-A2 Grammar sessions Saturday 11:00 16:00 17:00 Vida A2-B1 Post-beginners course Thursday 13:30 18:30 19:30 Renato B1-B2 Intermediate course Tuesday 13:30 18:30 19:30 Renato B1-B2 Intermediate course Saturday 07:30 12:30 13:30 Phil B1-B2 Reading course Tuesday 15:00 20:00 21:00 Rico A2-C1 Conversation Monday 14:00 19:00 20:00 Phil A2-C1 Writing course By email Check the current time in: New York, London and Berlin Read about the language levels on Wikipedia. Beginners course (A1-A2 level): This course is based on "Esperanto by Direct Method" by Stano Marček and is divided into two three-month periods (Kurso I & Kurso II). If you're a beginner looking to take your first steps into Esperanto waters or if you've already done a little by yourself, this course is for you. Grammar sessions (A1-A2 level): These sessions held by Anna Lowenstein on Saturdays are for students who are still learning Esperanto through Duolingo, Lernu.net or similar websites. Anna focuses on some specific grammar points each week. Reading course (A2-B1 level): In this course you will read a book in Esperanto together with a teacher who will explain new words and grammar points along the way. Post-beginners course (A2-B1 level): This course is for students who already have the basics under control and want to aim a little higher. Intermediate course (B1-B2 level): This course is for students who already have the B1 level. It consists of a lot of reading, writing exercises, listening to texts and conversations. Advanced course (B2-C1 level): This course is for students who already have the B2 level. In this course you will read short texts, discuss them and do some grammar exercises. Writing course (A2-C1 level): Do you want to improve your writing in Esperanto? This course done by email is for you! Anyone can join as long as you have at least the A2 level. Every week you will be asked to write a short text (between 5 and 10 lines). Conversation sessions: The key thing when you learn a language is to start using it with other speakers once you have the basics covered. Don't make the common mistake to think that it's better to wait until you have a higher level. The good thing about Esperanto is that even experienced speakers had to learn it at some point like you're doing just now. If you already have completed a beginners course, you might want to participate in our conversation sessions. If you prefer a 1-to-1 conversation with an experienced Esperantist then you should try Ekparolu! It is not a lesson so each 30-mn session is different as it depends on the person you're talking to of course but he/she will adapt to your level as the idea is to help you progress. (Source)
  16. Tim

    Site Back After Update

    I tried to make a payment on an established, international site this evening. Four failed attempts using two different cards, until I resorted to PayPal. It's real, folks.
  17. Tim

    Site Back After Update

    Confirming that I have just made a purchase myself and that everything indeed went through seamlessly :)
  18. Tim

    Site Back After Update

    We're sorry for the inconvenience caused by the EAB site recently being offline for several days in what is an object and abject case of rotten timing. We became aware that new financial regulations requiring something called Strong Customer Authentication were about to come into effect in the UK. Without updating the site to comply with them, many customers would have faced a frustrating experience in which card payments were unnecessarily declined. (You may have noticed this yourself when purchasing elsewhere, and may have recently received a communication from your personal bank advising you that you will be asked to confirm your credentials more often when purchasing by card.) The software running this site needed to be updated to the most recent version in order to communicate correctly with our payment gateway. Our site was always going to break when updated over a major change, doubly so considering that much of it is personalised. Unfortunately, the news clashed with other urgent deadlines which couldn't be immediately dropped to concentrate exclusively on testing updated software and repairing the damage. On the positive side, we've now made the essential changes such that you can continue to enjoy a seamless experience when purchasing, and have taken the opportunity to improve several features rather than simply returning them to their previous state. Some pages previously on the site have not yet been repaired/improved. We'll be adding more pages over time, once other pressures abate.
  19. En la lastaj tagoj EAB lanĉis ne unu, ne du, ne tri, eĉ ne kvar, sed kvin novajn infanlibrojn! (Aĉet-ligilo por ĉiuj kvin.) Ili estas ĉiuj unuope aĉeteblaj kontraŭ nur £5: tri ekzempleroj de la sama libro kostas £10, do efektive la tria venas senpage. Jen la libroj, el kiuj ĉiuj estas malmole binditaj: Kanto de ĝojo Verkis Michael Morpurgo. Tradukis Jorge Rafael Nogueras el la angla. Ilustris Emily Gravett. Potenca emocia rakonto kun gravaj mesaĝoj pri klimatŝanĝiĝo kaj la loko de la homaro en la naturo, plena de espero kaj inspiro. Elokvente kaj poezie verkita de Michael Morpurgo, premiita eksa «Children's Laureate», kiun inspiris, kiel li indikas en proza postparolo, merlo, dum la unua nacia trudizoliĝo en Britujo. (Aĉet-ligilo) La cent-etaĝa kosmoŝipo Verkis kaj ilustris Mike Smith. Tradukis Tim Owen el la angla. Ĉiu enŝipiĝu por neforgesebla kosma aventuro! Buku vian sekurzonon kaj lanĉiĝu en la kosmon kun Inventema Elsa. Tamen, kiam Elsa renkontos kelkajn tre malordemajn eksterteranojn, ĉu ŝi povos helpi al ili reordigi sian planedon? Rakonto brile inventa, plena de komediaj detaloj, kaj kun GRANDA elfaldebla surprizo. (Aĉet-ligilo) Novulo en la urbo Verkis kaj ilustris Marta Altés. Tradukis Tim Owen el la angla. Senamika kaj senhejma, ĉi tiu hundo estas preta bonvenigi novan vivon en nova urbo - kun ĉiuj en ĝi! Tamen esti novulo kaj senti sin malsama kelkfoje estas malfacile. Ĉu iu ajn reciproke bonvenigos lin? Jen grandkora rakonto festanta afablecon kaj amikecon. (Aĉet-ligilo) Ekster la kuniklejo Verkis kaj ilustris Jessica Meserve. Tradukis Maurizio «Rico» Giacometto el la angla. Rakonto ridetiga kaj regala de kuraĝo, karitato ... kaj karotoj. La vasta mondego povas ŝajni timiga – des pli, kiam ĝi estas plena de strang-aspektaj aliaj bestoj. Tamen ĉu grandaj harkovritoj kun ungegoj nepre estas timigaj? Kaj ĉu ekzistas kuniklo sufiĉe kuraĝa por kontroli? (Aĉet-ligilo) Pingvena pako Verkis kaj ilustris Victoria Cassanell. Tradukis Clare Hunter el la angla. Kiu ne ŝatus havi pingvenon kiel hejmbeston? Blanka Urso certe ŝatus tion, do kiam li ekvidas pingvenan kuponon en la gazeto, li ne hezitas fari mendon. Sed ne ĉio okazas tiel, kiel Blanka Urso atendas ... Jen amuza kaj korvarmiga arkta aventuro pri amikeco, kunsento kaj TRE longa vojaĝo. (Aĉet-ligilo) Eblas aĉeti ilin unuope aŭ kunmetitaj en fasko kontraŭ £20. Pro la pezo, la afranko por la fasko kostas £8.99 por aĉetantoj en Britujo, sed lasas preskaŭ 3 kg da spaco tiel, ke eblas aldoni plurajn pliajn librojn sen tio, ke necesas pagi pliajn sendokostojn. Pensu, do, aldoni kelkajn aliajn niajn infanlibrojn, inkluzive de nia nova magistraĵo, La domo ĉe Pu-Angulo, aŭ aliajn varojn el nia butiko!
  20. Tim

    Pingvena pako

    Kiu ne ŝatus havi pingvenon kiel hejmbeston? Blanka Urso certe ŝatus tion, do kiam li ekvidas pingvenan kuponon en la gazeto, li ne hezitas fari mendon. Sed ne ĉio okazas tiel, kiel Blanka Urso atendas ... Jen amuza kaj korvarmiga arkta aventuro pri amikeco, kunsento kaj TRE longa vojaĝo.
  21. Tim

    Ekster la kuniklejo

    «Beyond the Burrow» en Esperanto. Verkis kaj ilustris Jessica Meserve. Tradukis Maurizio «Rico» Giacometto. Rakonto ridetiga kaj regala de kuraĝo, karitato ... kaj karotoj. La vasta mondego povas ŝajni timiga – des pli, kiam ĝi estas plena de strang-aspektaj aliaj bestoj. Tamen ĉu grandaj harkovritoj kun ungegoj nepre estas timigaj? Kaj ĉu ekzistas kuniklo sufiĉe kuraĝa por kontroli?
  22. The Hundred-Decker Rocket en Esperanto. Verkis kaj ilustris Mike Smith. Tradukis Tim Owen. Ĉiu enŝipiĝu por neforgesebla kosma aventuro! Buku vian sekurzonon kaj lanĉiĝu en la kosmon kun Inventema Elsa. Tamen, kiam Elsa renkontos kelkajn tre malordemajn eksterteranojn, ĉu ŝi povos helpi al ili reordigi sian planedon? Rakonto brile inventa, plena de komediaj detaloj, kaj kun GRANDA elfaldebla surprizo.
  23. Tim

    Novulo en la urbo

    New in Town en Esperanto. Verkis kaj ilustris Marta Altés. Tradukis Tim Owen. Senamika kaj senhejma, ĉi tiu hundo estas preta bonvenigi novan vivon en nova urbo - kun ĉiuj en ĝi! Tamen esti novulo kaj senti sin malsama kelkfoje estas malfacile. Ĉu iu ajn reciproke bonvenigos lin? Jen grandkora rakonto festanta afablecon kaj amikecon.
  24. Tim

    Kanto de ĝojo

    A Song of Gladness en Esperanto. Verkis Michael Morpurgo. Tradukis Jorge Rafael Nogueras el la angla. Ilustris Emily Gravett. Potenca emocia rakonto kun gravaj mesaĝoj pri klimatŝanĝiĝo kaj la loko de la homaro en la naturo, plena de espero kaj inspiro. Elokvente kaj poezie verkita de Michael Morpurgo, premiita eksa «Children's Laureate», kiun inspiris, kiel li indikas en proza postparolo, merlo, dum la unua nacia trudizoliĝo en Britujo.
  25. Tim Morley is back leading Lernu Plu, our course for learners who live in the UK who aren't yet at a conversational level. It targets people at CEFR levels A2 and B1, running on May 7/8, 2022. Have you done a bit of learning, perhaps via Duolingo? Join Tim and other people at a similar level from the comfort of your own home in May! Details and sign-up form.
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.