Jump to content

Tim

Administrators
  • Posts

    4,680
  • Joined

  • Last visited

  • Days Won

    185

Everything posted by Tim

  1. Forpasis Renato Corsetti, unu el la grandaj esperantistoj de la lasta duonjarcento, en la aĝo de 83 jaroj. Li loĝis en Londono kun sia edzino, Anna Löwenstein, de 2015, estis kerna motoro malantaŭ la reviviglo de la Londona Esperanto-Klubo, kaj reprezentanto de EAB kiel Komitatano A de UEA inter 2019 kaj 2022. Naskiĝinte en Italujo la 29-an de marto 1941, li mortis en Londono en la 1-a de februaro 2025. Longas la litanio de postenoj dum vivo dediĉita al Esperanto: Prezidanto de TEJO (1971–1973) Honora prezidanto de TEJO (1973–2025) Vic-prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (1998–2001) Membro de la Akademio de Esperanto (1998–2025) Sekretario de la Akademio de Esperanto (1999–2019) Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (2001–2007) Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio (2011–2025) Honora Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (2023–2025) Esperanto-Asocio de Britio funebras la morton de sia altestiminda membro, Renato Corsetti, kaj kondolencas liajn familianojn.
  2. Ĉar ĵus publikiĝis por membroj numero 997 de La Brita Esperantisto, 996, de somero 2024, estas nun disponebla al ĉiuj:
  3. 12 downloads

    La Brita Esperantisto 997 de vintro 2024. Speciala numero por la centa datreveno de la naskiĝo de William Auld! 3 ∙ Redaktore (Tim Owen) 8 ∙ William Auld ĉ. 1952 9 ∙ Notoj por mia biografionto (William Auld, verkitaj en liaj dudekaj jaroj) 18 ∙ Vivo kaj verko: vizito al William Auld (Edwin de Kock pri plurtaga vizito al Dollar en 1992) 23 ∙ Meta kaj William Auld en la jaroj 1970-aj (Foto de la geedzoj trovita en la monujo de William Auld post lia morto) 24 ∙ Honorinda Meta (Pri la honor­membrigo de la vivpartnero de William Auld) 25 ∙ Sinjorino Meta Auld (Marjorie Boulton: rimportreto pri Meta Auld) 26 ∙ Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia (Reto Rossetti) 27 ∙ Kovrilo de La Ĉashundo de la Baskerviloj en traduko de William Auld 28 ∙ Traduku! — 996 (Simon Davies pri The Magic Soap Pipe) 33 ∙ Kovrilo de la festjara eldono de Traduku! 34 ∙ La Rico-vico (Bildmesaĝo de diverslandaj esperantistoj al kara amiko) 36 ∙ Klarmemore (Tim Owen pri Klara Zamenhof, okaze de la centjara jubileo de ŝia morto) 38 ∙ Silentiĝis la rakontanto (Tim Owen pri Ian Carter) 43 ∙ Kovrilo de La edzino de l’ temp­vojaĝanto en traduko de István Ertl 44 ∙ Superzam (1 kaj 2) (Ian Carter) 46 ∙ Kovrilo de La Kata Kolekto 47 ∙ Roni-sproni (Ian Carter pri sia inform-agado) 48 ∙ «Mi estas simple Chris» (Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof pri sia nomo) 50 ∙ Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof en 1960 51 ∙ Fremdulino, mia avo kaj mi (William Auld) 52 ∙ Soneto 18 (William Auld) 54 ∙ Kiel Esperanto influis mian karakteron kaj mian karieron (William Auld) 58 ∙ Antologioj (William Auld) 60 ∙ La esperantistoj de la jaroj (Listo de ĉiuj laŭreatoj post ĉesigo de la honora titolo) 63 ∙ Jen Vilĉjo Auld, talent’ masiva (Marjorie Boulton: du samtitolaj rimportretoj pri William Auld) 64 ∙ Omaĝata en sia nacia biblioteko (Pri honorceremonio memore al William Auld) 66 ∙ Anagramoj — 997 (Jack Warren) 67 ∙ Dankletero (Judith Auld, nome de la familio de William Auld) 68 ∙ Tomboŝtono de William Auld
  4. Tim

    Update 108

    14 downloads

    Update 107 from Janaury 2025. It announces that EAB's landlord made a successful offer to surrender the lease to Esperanto House, and contains details about this year's Brita Kongreso.
  5. Naskiĝis en la 23-a de januaro 1925 la dua Ludoviko Zamenhof, unusola nepo de la iniciatinto de Esperanto. Tiun nomon, tamen, li ne uzis dum la plimulto de la vivo. Parolante kun Roman Dobrzyński li klarigis, kiel sian famegan nomon li modifis. La intervjuaro kolektiĝis en libro eldonita en 2003 kaj plian fojon en 2005, La Zamenhof-strato. Ludoviko Zamenhof kun sia onklino Lidja en 1935. En numero 997 de La Brita Esperantisto (vintro 2024) ni publikigis parton de intervjuo inter Dobrzyński kaj Zaleski-Zamenhof, en kiu la fam-nomito klarigis, kial li ne plu uzas la naskiĝ-nomon. Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof en 1960. Mi estas simple «Chris» RD La kreinto de Esperanto estis Ludoviko Zamenhof. Vi, lia nepo, nomiĝas duoble pli longe: Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof. Kial? LKZZ La blinda sorto skribis al mi plurajn bio­graf­iojn. Ĝi volis, ke dum unu vivo mi ŝanĝu kelkfoje mian personecon. Mi nask­iĝis en Varsovio, la ĉefurbo de Pol­lando, kiel Ludoviko Zamenhof. Mi estis pola knabo Ludwik, kiun oni vokis karese Lutek. Tamen en la fino de la jaro 1939 la germanaj okupaciaj aŭtoritatuloj ordonis al mi surmeti rubandon kun la David-stelo, kaj tuj poste pelis min en geton. Tiam la unuan fojon mi fariĝis iu alia. RD Sub alia nomo? LKZZ Ne, sub la sama nomo, kaj eĉ pro tiu ĉi nomo. Du jarojn poste mi decidis kaŝi ĝin kaj adopti novan: Krzysztof Zaleski. Tiu­maniere mi reenkarniĝis dumvive. Mi devis naskiĝi ankoraŭfoje por entute povi plu vivi. Nova identigilo plijunigis min je ĉirkaŭ unu jaro, kaj donacis al mi, kiel naskiĝlokon, la urbon Łomża. Ekster la muroj de la geto mi fariĝis denove polo, kio ne garantiis sekurecon, sed lasis certan eblecon elekti, ekzemple, la manieron de morto. Fakte mi povus esti kaptita sur­­strate kaj sekve mortpafita enkadre de kolektiva respondeco, sed mi ankaŭ rajtis propravole riski perdon de la vivo, aliĝ­ante al armita rezistado aŭ helpante judon. Dume la homoj trans la muroj de la geto havis neniun alternativon: antaŭ ili staris nur krematoriaj kamentuboj. La nova enkarniĝo permesis al mi trapasi limojn de la vivo. Mi ne ludis la rolon de Zaleski: mi fariĝis Zaleski. Mi partoprenis la sorton de aliaj loĝantoj de la okupita Pol­lando: dumtage laboro en fabriko, ves­pere konspiraj kunvenoj – novaj amik­iĝoj, memlernado, rezistado. RD Kiam okazis integriĝo de ambaŭ personecoj sub la duobla nomo? LKZZ Kiam finiĝis la germana okupacio de Pollando mi povis revivigi en mi Ludo­vikon Zamenhof. Ĉu tamen estis devigota morti Krzysztof Zaleski? Mi identiĝis ja kun unu kaj la alia. Zaleski savis la vivon de Zamenhof. Ĉu decis, ke Zamenhof for­gesu pri Zaleski? RD Vi elektis sintezan solvon, kiel Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof … LKZZ «Unueco en diverseco» estas mia viv­devizo. Ĝin oni povas ankaŭ vortumi kiel «respektado de alieco». Ĝi estas kredo, kiu rezultas el miaj propraj tra­vivaĵoj. Al tiu ĉi ideo mi estas fidela, viv­ante longe en Francio. RD Kie vi tamen modifis vian nomon? LKZZ Mi adaptis nur la antaŭnomojn: Louis-Christophe. Neniu franco kapablus prononci Krzysztof. En Francio mi pas­igis la pli grandan parton de mia vivo. Ligis min kun tiu ĉi lando profesia kariero: tie loĝas multaj miaj amikoj, por kiuj mi estas simple Chris. Jen mia lasta, espereble, en­karniĝo. Parizon kaj Varsovion mi same sentas miaj urboj. ◼ Eblas aĉeti La Zamenhof-strato de Flandra Esperanto-Ligo (unua eldono, 2003) kaj UEA (dua, 2005). Membroj de Esperanto-Asocio de Britio ricevas du ekzemplerojn de La Brita Esperantisto en la jaro. (Aliĝi|«Mi estas simple Chris» en numero 997) Esperanto-Asocio de Britio eldonos anglalingvan tradukon de La Zamenhof-strato en la jubilea jaro.
  6. Our first Study Weekend of 2025 will soon be upon us ... and it's FREE! This time we'll be in Manchester. Our Studa Semajnfino events feature sessions geared towards new learners, intermediate learners, and even people who are on their way to functional fluency. We've invited some experienced Esperanto teachers to contribute to the programme, making sure you're in good hands. You can find details about the event, including some of what's on offer, here. That page contains a link to a sign-up form. When Saturday 1 March, starting from 09:30, finishing in the early evening. We'll reconvene on Sunday 2 March at 09:00, finishing around 17:00. Where The Pendulum Hotel, Sackville Street, Manchester, M1 3BB What do I get? Free teaching and activities in a relaxed, friendly environment. Refreshments during the day. An opportunity to buy books. What don't I get? Meals. We'll track those down for ourselves. Accommodation. The venue is a hotel, so you can book to stay there. Use the code DELEGATE to get a discount on your booking. It's nonetheless a bit on the pricey side. We've booked the teachers into the Travelodge Manchester Central on Blackfriars Street, which is a short walk away and more affordable. Who is the Studa Semajnfino for? People who have started learning Esperanto (for example, via Duolingo or using Complete Esperanto) all the way up to people who are fairly good but not yet at the stage of being fully conversational. Who isn't it for? People who haven't yet started learning Esperanto or people who are already experienced, fluent speakers. Sorry! What if I need help with travel and accommodation costs? Drop us a line using the contact form before the event, or tick the box on the sign-up form which says that you would appreciate some financial help! EAB does offer educational grants to people resident in the UK so you might well be able to access some support. Details and link to the sign-up form
  7. Tim

    Traduku!

    En preskau ĉiu numero de La Brita Esperantisto inter 1991 kaj 1999 troviĝis anglalingva teksteto kun invito ĝin esperantigi. Tradukemaj legantoj sendis al William Auld siajn solvojn, kaj en la tuj posta numero la redaktoro prikomentis apartajn vortojn kaj esprimojn, aljuĝis premi­etojn kaj aperigis elektitan tradukon. Esperanto-Asocio de Britio reaperigis ĉiujn 56 tekstojn libroforme jam en du antaŭaj eldonoj. Jen, en brilaj novaj vestaĵoj, la tria eldono! Kiel la aliaj ĝi enhavas la tekstojn, kiuj aperis en la rubriko, kun la komentoj de William Auld kaj la elektitaj tradukoj, plus indekson. Ni ankaŭ aldonis tradukvortareton jam proponitan de Auld en la paĝoj de La Brita Esperantisto. Temas pri elegantaj solvoj al tiklaj anglaĵoj. La traduktaskoj, siatempe ellaboritaj perpoŝte, intence ne estas baznivelaj, en la celo plibonigi al pli vasta publiko sian lingvokapablon: oni lernas ne nur klopodante traduki en la unua parto de la libro, sed ĉefe per la provoj de la antaŭa studrondo, la komentoj de Auld, kaj la bildiga traduko, kiun li finfine kunkudris, kiuj troviĝas en la dua parto. Tiu tria eldono de Traduku! troviĝas ĉe retbutikoj kiel Amazono. La rekomendata prezo estas nur £10, kontraŭ 254 paĝoj da materialo por pliakrigi siajn kapablojn!
  8. Eblas aliĝi al la 105-a Brita Kongreso de Esperanto, kiun gastigos la Pendulum Hotel en Manĉestro, nord-okcidenta Anglujo. Trapasi la enirpordojn eblos post la 16:00 en vendredo, la 4-a de aprilo. La kongreso daŭros ĝis la 17:30 en dimanĉo, la 6-a de aprilo. Pendulum Hotel troviĝas ĉe Sackville Street, Manchester, M1 3BB, nur kelkajn minutojn piede for de la trajnstacio Manchester Picadilly. Nia ĉefa invitito estas José Antonio “Tonjo” del Barrio, prezidinto de Hispana Esperanto-Federacio. Li prezentos trifoje, kaj estos pliaj prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj dum la semajnfino. Vi ricevos kafon kaj teon: unufoje en vendredo kaj dimanĉo, kaj dufoje en sabato. La kotizo kostas £75. Ne inkluziviĝas manĝoj aŭ loĝado; tiujn partoprenontoj aranĝos mem. La kongresejo ofertas antaŭmendeblajn leĝerajn lunĉojn en sabato kaj dimanĉo, kontraŭ po £8,50. Certiĝu, ke vi informos nin mendante ilin, se vi deziras manĝi vegetare aŭ vegane! (Pri alergioj, ktp sendu mesaĝon per nia kontakt-formularo.) Ni aldonos pli da informoj dum la konkretigado de la programo ĉe britakongreso.org/eo. Vizitu de tempo al tempo! Eblas aliĝi per la ĉi-supra ligilo: La plena gamo de ebloj (kotizo, lunĉoj, io alia poste aldonita) estas videbla sube de tiu ĉi paĝo.
  9. You can now sign up for the 105th Brita Kongreso de Esperanto, which will take place in Manchester at the Pendulum Hotel. The doors will open at 4pm on Friday, 4 April. The event will run until 5.30 pm of Sunday, 6 April. The venue is the Pendulum Hotel, Sackville Street, Manchester, M1 3BB. Our main guest will be José Antonio “Tonjo” del Barrio, a former president of the Spanish Esperanto Federation. He'll be presenting three times, and there will be additional talks, discussion groups and workshops over the weekend. We'll provide refreshments as part of the conference ticket, which costs £75: once on the Friday and Sunday, twice on Saturday. Meals aren't included, although there is an option to purchase a light lunch from the venue on the Saturday and Sunday for £8.50 each. Make sure to tell us when you sign up if you require vegetarian or vegan food. (Let us know via the contact form about allergies, etc.) We'll be adding more information as the programme takes shape on britakongreso.org. Make sure to check it! You can sign up here: The full range of options (the meals, plus anything else we might later add) is visible at the bottom of this page.
  10. Kadre de nia projekto Festjaro BAULDTON, EAB kun fiero anoncas la reeldonon de klasika libro de la angla literaturo, en traduko de William Auld: jen La Ĉashundo de la Baskerviloj! La libron originale eldonis niaj kolegoj ĉe Sezonoj, en du eldonoj de 1998 kaj 2020, redaktitan de Aleksander Korĵenkov kaj korektitan de Halina Gorecka. Surbaze de ilia teksto Simon Davies lingve kontrolis kaj poluris, kaj aldonis 14-paĝan apendicon pri lingvaĵoj. Fascine! Post la morto de kavaliro Karlo Baskervilo apud la piedsignoj de giganta ĉashundo, oni ekflustras pri familia malbeno. La detektivo Ŝerloko Holmso kaj lia fidela helpanto doktoro Vatsono klopodas por solvi la misteron de tiu supernatura besto, antaŭ ol ĝi mortigos ankaŭ la kavaliran heredinton. La ĉashundo de la Baskerviloj, klasika krimromano de Arthur Conan Doyle, estas unu el la plej famaj rakontoj iam ajn verkitaj. La esperantigo de William Auld unue aperis en 1998 kaj nun reeldoniĝas en la Festjaro BAULDTON. Vian ekzempleron trovu ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. La rekomendata prezo estas nur £10!
  11. Juna franca aktivulo, Gabin, entrepenis grandan aventuron: li petveturis tra Eŭropo, gastante ĉe esperantistoj per Pasporta Servo, kaj samtempe pliprofundigante siajn konojn pri la lingvo kaj la movado. La aventuro daŭris pli ol ses monatojn, en kiuj li trairis 20 landojn, ĉeestis kvin eventojn, kaj pasigis 85 noktojn ĉe esperantistoj. Ĉiun paŝon de sia vojaĝo li dokumentis per filmetoj. Nun disponeblas longa dokumentfilmo pri lia sperto: La celo de lia dokumentfilmo estas pruvi, ke Esperanto funkcias kiel internacia lingvo, kaj ke ĝi proponas al junuloj fenestron sur la mondo, per kiu oni povas vojaĝi, interkompreniĝi kaj amuziĝi. La dokumentfilmo reprezentas lian personan dankmesaĝon al tuj esperantistoj, kiuj lin subtenis dum la vojaĝo. Ĝi aldone celas motivi ne-esperantistojn lerni Esperanton kaj konatiĝi kun la movado. Por ke ankaŭ tiuj povu ĝui la filmon, jam disponeblas subtekstoj en 10 lingvoj!
  12. En Zamenhof-tago Universala Esperanto-Asocio lanĉis 18-minutan videaĵon pri la ĉi-jara Universala Kongreso, okazinta la unuan fojon en Afriko. Membreco de UEA komenciĝas de januaro ĝis decembro. Jen informoj por aliĝi por 2025.
  13. En Zamenhof-tago EAB lanĉas La edzino de l' tempvojaĝanto, tradukon de The Time Traveler's Wife, kiun aŭtoris Audrey Niffenegger. Plurfoje filmigita kaj tradukita en dudekon da lingvoj, la furora romano nun ricevis Esperantan veston el la manoj de István Ertl. Jen unu el la plej malkutimaj amhistorioj en la monda literaturo. Clare kaj Henry renkontas sin la unuan fojon kiam ŝi aĝas ses kaj li – tridek ses. Ĉe la geedziĝo, ŝi tamen estas dudek du jarojn aĝa, dum li – tridek. Tio eblas nur ĉar Henry moviĝas en la tempo malsame ol ni ĉiuj. Tempvojaĝado ne faciligas amrilaton, milde dirite. Dum ni leg-akompanas la vivon de paro kiu defias «krono-sindromon», ni ekpensas pri la ekstertempeco de tio kio plej fortas en la vivo de la specio homo: amo. Tiun ĉi 656 paĝojn longan perlon trovu ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!
  14. Tim

    UK 2025: Datŝoviĝo

    Ricevite de UEA: GRAVE: Ŝanĝo de la dato de la 110-a UK en Brno: 26.7.-2.8.2025 UEA informas, ke pro neatenditaj cirkonstancoj la dato de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) devis esti ŝanĝita. La UK, antaŭe planita por 19-26 julio 2025, nun okazos la sekvan semajnon, inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2025. La ŝanĝo estis necesa por eviti koincidon kun alia pli granda evento en la regiono de Brno, kio kaŭzus nedisponeblecon de loĝlokoj kaj konsiderindan altigon de ties prezoj dum la kongresa periodo. Tiu ŝanĝo estas por la plej bona ĝuo de la kongresanoj kaj spegulas la diligentan laboron de la Kongresa Fako de UEA kaj de la Loka Kongresa Komitato (LKK). Niaj teamoj sukcesis rapide certigi, ke la evento povos okazi laŭ la plej bonaj kondiĉoj por niaj gastoj, en la nova dato. Ni elkore dankas pro via komprenemo kaj fleksebleco kaj pardonpetas pro ajna ĝeno okaze de tiu necesa ŝanĝo. Nuntempe oni pretigas ĉiujn bezonatajn informojn por la Dua Bulteno, kiu aperos ĝis fino de la jaro. En ĝi haveblos favorprezaj tranoktebloj, samkiel interesaj ekskursoj, inkluzive de la antaŭ- kaj post-kongresaj ekskursoj. Pro tiu ŝanĝo la limdato de la unua plej favorpreza aliĝperiodo estis plilongigita ĝis la 15-a de decembro 2024. UEA invitas ĉiujn, ankoraŭ nealiĝintajn, profiti de la nova limdato, aliĝante ĉe https://uk.esperanto.net. Bonvolu diskonigi tiun informon inter viaj membroj! La dato-ŝanĝo okazis kunlabore kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). La 58-a ILEI-Kongreso, planata por okazi en Beogrado, Serbio, nun okazos la semajnon antaŭ la 110-a UK. La teamoj de la 110-a UK kaj de la 58-a ILEI-kongreso kunlaboros ankaŭ por ebligi bustransportadon de kongresanoj rekte inter la du kongresejoj, de Beogrado ĝis Brno. Pliaj informoj pri la 58-a ILEI-kongreso, kiel la aliĝilo, aperos baldaŭ ĉe https://www.ilei.info. Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin! Laboreme, Kongresa Fako de UEA LKK de la 110-a UK
  15. Tim

    Meta Auld: honora membro

    En tiu tago, en kiu ni rememoras Klara Zamenhof, la edzinon de la inicitatinto de Esperanto cent jarojn post ŝia morto, EAB havas la plezuron povi anonci, ke Meta Auld afable konsentis al invito fariĝi honora membro, kiun proponis EAB dum la jaro, en kiu centjariĝus ŝia edzo, Vilĉjo Auld. La rakonto de Meta spegulas tion de Klara. Ambaŭkaze, la edzoj ricevis la atenton kaj admiron de la esperantistaro, kaj kontribuis majstre al Esperanto. Iliaj atingoj ne estus eblaj sen la oferado de la edzinoj. Klara Zamenhof devis resti en Varsovio kun du infanoj, dum senkopeka Ludoviko klopodis enspezigi en Ĥersono kaj Grodno. Simile, Meta Auld transprenis la endomajn kaj administrajn taskojn de Vilĉjo por ke li havu la liberon investi en Esperanton sennombrajn horojn. Ŝi estis la fortikaj radikoj, kiuj ebligis al Vilĉjo bunte disfloradi por Esperanto. Meta kun Vilĉjo en la sepdekaj jaroj. La foton oni trovis en lia monujo, kiam li mortis. EAB dankas al Meta (kaj al Judith Auld, la filino de Meta kaj Bill) pro ŝia bonkora helpo rilate nian projekton Fest BAULDTON, kiu celebras la vivojn de nia elstaruloj Vilĉjo Auld kaj Marjorie Boulton, en la jaro en kiu ili centjariĝus.
  16. On the day in which we remember Klara Zamenhof, the wife of the creator of Esperanto, one hundred years after her death, EAB is proud to announce that Meta Auld has kindly accepted an invitation to become an honorary member, offered to her as we celebrate the centenary of her husband, Bill Auld. Meta's story mirrors Klara's. In both cases the husbands were the focus, and achieved great things for Esperanto. Their achievements would not have been possible without the sacrifices of their wives. Klara Zamenhof was left alone with two children in Warsaw whilst a penniless Ludoviko moved to Kherson and Grodno in search of income. Similarly, Meta Auld was responsible for giving Bill the freedom to put in the enormous hours that he did. She was the strong set of roots which allowed Bill to flourish for Esperanto. Meta with Bill in the 1970s. The photo was found in his wallet when he died. EAB thanks Meta (and Judith Auld, Meta and Bill's daughter) for her kind assistance with our project Festjaro BAULDTON, which celebrates the lives of our luminaries, Bill Auld and Marjorie Boulton, in the year when they would have turned 100.
  17. Antaŭ precize cent jaroj, la 6-an de decembro 1924, mortis Klara Zamenhof, la edzino de la iniciatinto de Esperanto. Ŝi estis 61 jaraĝa. Unu el naŭ infanoj de Aleksander (sapfabrikisto) kaj Goda Silbernik, ŝi naskiĝis la 5-an de oktobro 1863 en Kovno (Kaunas), Litovujo. Ŝi ludis kernan rolon en la historio de Esperanto; la unuajn librojn pri kaj en la lingvo finance subtenis parto de ŝia doto. La domo en Kovno en kiu naskiĝis Klara Silbernik. Ludoviko Zamenhof transloĝiĝis al Veiseije, urbo en Litovujo nelonge for de lia naskiĝurbo, en frua 1885, laŭ invito de sia fratino, Fania. Diplomiĝinte kiel kuracisto en januaro, li serĉis laboreblon. Li ne restis longan tempon: jam en majo li komencis studi okulkuracadon en Varsovio. Ŝajnas, ke li renkontis Klara en malfrua 1884, kiam ŝi estis vizitanta sian fratinon en Varsovio; ŝia edzo, Jozefo Levite, estis amiko de Zamenhof en cionistaj rondoj. Dum lia mallonga loĝado en Veiseije, Zamenhof renkontis la venontan bopatron, kiu intencis edzinigi Klara. Silbernik taksis lin netaŭga por sia filino, post konfeso, ke Zamenhof decidis abandoni medicinon post la morto de infano, kiun li (kaj same aliaj kuracistoj) ne kapablis savi, montriĝis neeltenebla ŝarĝo. Li tamen ja aprobis la revon, ke per internacia lingvo, kia estis prilaboranta Zamenhof, eblos unuigi la homaron. Aleksander Silbernik, kiu poste fariĝis la unua mecenato de Esperanto. Zamenhof komencis praktiki okulkuracadon en la domo de sia patro en somero 1887. Li kaj Klara gefianĉiĝis la 30-an de marto 1887, kaj geedziĝis la 9-an de aŭgusto samjare, post la publikigo de la unua libro pri Esperanto: Aleksander Silbernik donis sian permeson uzi parton de la dek-mil-rublan doto antaŭ la nuptofesto. Tiu doto finance ebligis la eldonadon de pluraj libretoj, kaj poste savis la patron de Zamenhof de karier-mortiga problemo. La geedziĝa foto. La novgeedzoj ne ŝparis tempon por krei familion: filo Adamo naskiĝis la 11-an de junio 1888; lin sekvis filino Zofia la 13-an de decembro 1889. La familia vivo, tamen, neniel estis facila; suferante pro monmanko (li poste diris, ke en kelkaj tagoj ne eblis manĝi), Zamenhof transloĝiĝis al Ĥersono kaj Grodno por serĉi laboron, postlasante Klara kun la infanoj. (Naskiĝis dua filino, Lidja, en 1904.) Klara eltenis la ŝarĝojn necesajn por subteni la revon de la edzo. Li poste rememoris: «Mia edzino plej fidele kaj plej sindone partoprenis en ĉiuj suferoj kaj malagrablaĵoj, kiujn Esperanto donis en la unuaj jaroj.» D-ro kaj s-rino Zamenhof dum la Universala Kongreso en 1910. Kaj jen perfekta kialo por honori ŝin en la jubileo de ŝia morto: Esperanto havas jam konatan patron ... sed, kiel atestas tiu ĉi resumo, necesis ankaŭ patrino.
  18. Today marks 100 years since the death of Klara Zamenhof, wife of Ludoviko Lazaro Zamenhof. She died on December 6, 1924, at the age of 61. She was one of nine children born to Aleksander (a soap manufacturer) and Goda Silbernik in Kaunas, Lithuania on October 5, 1863. She is crucial to the history of Esperanto: the first booklets in the language were financed from part of her dowry. The house in Kaunas in which Klara Silbernik was born. Ludoviko Zamenhof moved to Veiseije, a town in Lithuania (then part of the Russian Empire) not far from his birthplace in modern-day Poland in early 1885 at the invitation of his sister, Fania. Having recently qualified as a doctor he was in search of work. He didn't stay long: by May he was in Warsaw, studying opthalmology. It seems that he met Klara in late 1884, when she was staying with her sister in Warsaw; the sister's husband, Jozef Levite, was a friend of Zamenhof's. During his short time in Veiseije Zamenhof met his future father-in-law, who had intended to marry off Klara. After a confession that Zamenhof had decided to give up medicine because the death of a child whom he (and others before him) had been unable to save was more than he could bear, Silbernik deemed him an unsuitable suitor. He did, however, approve of the dream of uniting mankind through an international language, which Zamenhof had been working on. Aleksander Silbernik, who would become Esperanto's first benefactor. Zamenhof started his own surgery in his father's house in summer 1886. He and Klara were engaged on March 30, 1887, and married on August 9 of the same year, after the arrival of the first book about Esperanto: Alexander Silbernik had granted permission to use part of the 10 000 rouble dowry prior to the wedding, and this funded the publication of several books, plus helped Zamenhof's father out of a career-ending predicament later on. The wedding photo. The couple wasted no time starting a family: son Adam was born on June 11, 1888, followed by daughter Zofia on December 13, 1889. Family life, however, was anything but easy: with next to no money (he later mentioned skipping meals), Zamenhof moved to Kherson and Grodny for work, leaving Klara behind with the children. (A second daughter, Lidja, was born in 1904.) Klara bore the burdens which came with supporting her husband's dream. He later recalled: “My wife most loyally and generously joined in the suffering and unpleasantness, which Esperanto provided in the first years.” Dr and Mrs Zamenhof during the World Esperanto Congress in 1910. And that is as good a reason as any to mark the anniversary of her death: Esperanto has a known father ... but, as this summary attests, it needed a mother, too.
  19. Tim

    Malfrue novembre

    Morgaŭ alvenos decembro: jen do perfekta tago por fini nian sep-voluman Muminserion per Malfrue novembre, tradukita de Sten Johansson. Estas aŭtuno en Muminvalo. Por tiuj, kiuj alvenas tien, ĉio aspektas alia, ne tute kiel ili atendis. Kaj la Muminfamilio ŝajne ne estas hejme. La gastoj, kiuj kolektiĝas en la malplena Mumindomo, devas klopodi por laŭkapable loĝi kaj vivi unu kun la alia. Ili estas Filifjonkino kaj la Hemulo, Mimlino, Onkloskruto kaj la eta homso Toft. De fore ankaŭ Snufmumriko revenas en la valon, kie li perdis ion gravegan. En la ĝardeno kuŝas la blua vitroglobo sur sia kolono, spegulante grandajn ŝanĝojn, dum la novembra mallumo densiĝas ĉirkaŭ la ses gastoj. Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo, Ĉapelo de sorĉisto, Memoroj de Muminpatro, Somermeza dramo, Vintro en Muminvalo kaj La patro kaj la maro. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.
  20. On the day when the greatest contributor to Esperanto from these shores would have turned 100, the Esperanto Association of Britain held a ceremony in memory of William “Bill” Auld in the National Library of Scotland, to which he donated his vast collection of works in and about Esperanto in 2001. His widow, Meta Auld, now 98, was unable to participate owing to frailty but did receive on the same day flowers and a card in the name of British Esperantists. In all only six Esperantists were present, plus a representative of the National Library of Scotland and Tim Owen, who led the ceremony. The early arrivals received a guided tour courtesy of Graeme Hawley, who is curator of several specialist collections, including Bill Auld's. Tim Owen welcomed the guests, explaining that the ceremony would start with a message sent by Humphrey Tonkin, who first met Bill Auld in the early 1950s. Afterwards, the director of EAB began to present the life and works of Auld: Following the introduction came the poems. From Spiro de l' pasio – the collection of Auld in Kvaropo (1952) – the participants heard Ebrio, in Auld's own delivery. Donald Scott's translation into English, Crapulence, was read out by Graeme Hawley: 1956 was the year in which Auld twice became a father. His and Meta's daughter, Judith, was born, as was his 25-verse epic, La infana raso. Martin McClelland declaimed the first verse, interspersed with Tim Owen reading out some of Roy McDonald's translation: From Unufingraj melodioj (1960) came Elegio en malnova tombejo, declaimed by Geoffrey Wood: D.B. Gregor's translation, Elegy in an old Graveyard, was read out by Tim Owen. The final poetic contribution came from Humoroj (1969). Once more the voice of Bill Auld himself was heard, who Incitnudiĝo in the 1970s. Roy McDonald's translation, Striptease, was read out by Ed Robertson: Following the poems were listings of all the various magazines which Auld had edited, his essays, textbooks and translations, and his works for Esperanto's centenary in 1987. It wasn't possible to avoid the conclusion that he was a particularly outstanding contributor to Esperanto's literary culture. This was acknowledged in a message from Nicola Ruggiero, representing the Akademio Literatura de Esperanto, which was read out by Tim Owen. Bill Auld did not restrict his contributions to just the literary sphere; within the Esperanto Movement he held several prominent positions. He was a member of the Akademio de Esperanto from 1964 to 1983; during the last four years he was its president. His successor, Probal Dasgupta, sent a message on behalf of the institution, in which he expressed his regret, that the Akademio at that time did not reappoint Auld as president in 1983. Hugh Reid read out the message in Esperanto, and Tim Owen the translation, which had been polished by Brian Moon. From 1977 to 1980, Bill Auld was vice-president of the World Esperanto Association. The current president, Duncan Charters, contributed a warm video in Esperanto and English. Here is a clip of the Esperanto version from the presentation, in which Charters presents the kindness of Auld, when one eminent member of the Esperanto world gave of his time to help another in daily life: The ceremony ended with a summary that Bill Auld had three times been nominated for the Nobel Prize for Literature for his Esperanto works, and was, in 1998, the inaugural Esperantist of the Year. Hugh Reid, president of the Esperanto Association of Scotland, closed the ceremony, speaking about a man he had known well for several years: The ceremony lasted a little over two hours. The participants enjoyed some sparkling wine and snacks afterwards, before heading on their way. ****** On the following day there was a presentation of some of the pearls from the Auld Collection. Tim Owen presented them in English, so that the employees of the National Library of Scotland who were present could understand. There followed a presentation by Doctor Beatrice Alex about how she and Professor William Lamb were developing AI to transcribe handwriting in Gaelic to text, and were working hard on a programme to subtitle audio material in Gaelic to text, with the aim to match the human standard of 95% accuracy. The Esperanto Association of Britain expresses its thanks to the National Library of Scotland for its goodwill in hosting the ceremony. ****** Links: Humphrey Tonkin Humphrey Tonkin Nicola Ruggiero Probal Dasgupta Probal Dasgupta Duncan Charters (text) Duncan Charters (text) Duncan Charters (video) Duncan Charters (video)
  21. Okaze de la centjariĝo de la plej elstara kontribuinto al Esperanto de nia insularo, Esperanto-Asocio de Britio okazigis ceremonion memore al William Auld ĉe la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu Auld, en 2001, donacis sian vastan kolekton da verkoj en kaj pri Esperanto. Lia vidvino, Meta Auld, nun 98-jara, ne estis sufiĉe fortika por partopreni, sed ricevis samtage florkronon kaj karton nome de la brita esperantistaro. Entute partoprenis nur ses esperantistoj, plus reprezentanto de la biblioteko kaj Tim Owen, kiu gvidis la ceremonion. La fruajn alvenintojn ĉiĉeronis tra la bibliteko Graeme Hawley, kuratoro pri diversaj kolektoj, inkluzive de la Kolekto Auld. Tim Owen bonvenigis la celebrantojn, kaj klarigis, ke tutunue oni aŭdos mesaĝon senditan de Humphrey Tonkin, kiu unue renkontis Bill Auld en la fruaj 1950-aj jaroj. Poste la direktoro de EAB komencis prezenti la vivon kaj verkojn de la celebrato: Post la enkonduko alvenis la poemoj. De Spiro de l' pasio – la poemaro de Auld en Kvaropo (1952) – oni aŭdis Ebrio, deklamantan de Auld mem. La anglalingvan tradukon de Donald Scott laŭltegis Graeme Hawley: 1956 estis la jaro en kiu Auld dufoje patriĝis. Naskiĝis la filo, Roy, kaj lia 25-ĉapitrojn longa epopeo La infana raso. La unuan verson deklamis Marteno McClelland, kaj Tim Owen la tradukon verkitan de Roy McDonald: El Unufingraj melodioj (1960) aŭdiĝis Elegio en malnova tombejo, kiun deklamis Geoffrey Wood: La tradukon de D.B. Gregor, Elegy in a Graveyard, laŭtlegis Tim Owen. La lasta poezia kontribuo venis el Humoroj (1969). Plian fojon aŭdiĝis la voĉo de Bill Auld, kiu deklamis Incitnudiĝo en la 1970-aj jaroj. La tradukon de Roy McDonald, Striptease, voĉaktoris Ed Robertson: Post la poemoj venis listigo de la gazetoj, kiujn redaktis Auld, liaj eseoj, lerniloj kaj tradukoj, kaj verkoj okaze de la jubileo de Esperanto. Ne eblis ne konkludi, ke li estis elstara kontribuanto al la kulturo de la lingvo. Tion atestis Nicola Ruggiero, kiu, reprezentante la Akademion Literaturan de Esperanto, sendis mesaĝon al la ceremonio, laŭtlegitan de Tim Owen. Siajn kontribuojn Bill Auld tamen ne limigis al la literatura flanko; ene de la movado li tenis diversajn postenojn. Li estis membro de la Akademio de Esperanto de 1964 ĝis 1983; dum la lastaj kvar jaroj li estis ĝia prezidanto. Lia posteulo Probal Dasgupta sendis mesaĝon nome de la Akademio de Esperanto, en kiu li esprimis bedaŭron, ke la tiama Akademio ne reelektis Auld kiel prezidanton en 1983. Ĝin laŭtlegis Hju Rid, kaj anglalingvan version poluritan de Brian Moon aŭdigis Tim Owen. De 1977 ĝis 1980 Bill Auld estis vicprezidanto de UEA. La nuna prezidanto, Duncan Charters, sendis varman mesaĝon en Esperanto kaj la angla. Jen eltiraĵo, en kiu li videbligas la laboremon kaj bonkoremon de Auld, kiam la eminentulo helpis en la ĉiutaga vivo al alia: La ceremonio finiĝis per memorigo, ke Bill estis trifoje kandidatigita por la Premio Nobel pri Literaturo pro siaj verkoj en Esperanto, kaj en 1998 estis la tutunua Esperantisto de la Jaro. La lasta kontribuo venis de Hju Rid, prezidanto de Esperanto-Asocio de Skotlando, kiu konis Bill Auld persone dum multaj jaroj: La ceremonio daŭris iom pli ol du horoj. La partoprenintoj ĝuis poste ŝaumvinon kaj manĝaĵetojn, antaŭ ol foriri. ****** Sekvatage okazis prezento de kelkaj perloj el la Kolekto Auld. Prezentis ilin Tim Owen en la angla, por ke komprenu ankaŭ la ĉeestantaj laborantoj de la Nacia Biblioteko de Skotlando. Sekvis prezento pri tio, kiel esploristoj doktoro Beatrice Alex kaj profesoro William Lamb evoluigas artefaritan inteligenton por kribri manskribon en la skotgalea al teksto, kaj klopodas verki programon kapablan subtitoligi aŭdmaterialon en tiu lingvo ĝis homgrada ĝusteco: 95%. Esperanto-Asocio dankas al la Nacia Biblioteko de Skotlando pro ĝia bonvolemo. ****** Ligiloj: Humphrey Tonkin Humphrey Tonkin Nicola Ruggiero Probal Dasgupta Probal Dasgupta Duncan Charters (teksto) Duncan Charters (teksto) Duncan Charters (videaĵo) Duncan Charters (videaĵo)
  22. Tim

    La patro kaj la maro

    Hodiaŭ estas Haloveno, kaj ni lanĉas novan Muminlibron, en kiu kompatinda Mumintrolo spertas aferojn timigajn. Jen la 6-a en nia serio: La patro kaj la maro! Muminpatro sentas sin nebezonata. En la varmegaj tagoj fine de aŭgusto li revas pri aventuro. Li volas protekti sian familion, kvankam ĝi elturniĝas sufiĉe bone eĉ sen tio. Plej fore en la maro situas insuleto kun lumturo. Tien la patro velas kun sia familio kaj Eta Mim. La insulo estas sovaĝa kaj dezerta, tute ne kiel la hejma valo. Mumintrolo atendis ion novan kaj ekscitan, kaj sur la insulo li spertas aferojn timigajn, misterajn kaj defiajn, sed ankaŭ belajn kaj mirindajn. Muminpatro ne ĉiam komprenas la maron tiel bone, kiel li supozis, kaj Muminpatrino sopiras la malnovan hejmon. Nur Eta Mim ĉiam elturniĝas, kio ajn okazas. Sed kien do malaperis la lumtura gardisto? Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo, Ĉapelo de sorĉisto, Memoroj de Muminpatro, Somermeza dramo, kaj Vintro en Muminvalo. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.
  23. EAB President Clare Hunter and Director Tim Owen were at Esperanto House a few weeks ago to clean up after a break-in. Although there was no external sign of a new intrusion something caught their eye: “That Waitrose bag has been moved. It had some paper in it.” The bag was now upside-down and empty, its contents scattered among the other debris in the building. Clearly somebody had been inside the building since their previous visit but it wasn't clear how: the main office door was locked when they arrived, and the door to the library is boarded over. They had to surmise that the office door hadn't clicked close when they left previously: the door frame is warped following a previous intrusion so perhaps they hadn't pulled the door hard enough when shutting it, although this seemed unlikely. Tim Owen was on site again recently when something else caught his eye: the door to the boiler house at the side of the building was flapping in the wind. And then all became clear: the lock had been smashed off, and vandals had destroyed the boiler unit: A look skyward revealed something else: a hole suitably large for a person to pass through. Somebody had entered the top floor of Esperanto House via the ceiling. A second's glance in the bedroom named after William Auld showed that they'd been in there: They had smashed the bathroom up: And had some fun doing the same to the other bedrooms: This prompted Tim to check the downstairs toilets: one of the “delights” of visits to Esperanto House since May is the lack of electricity or water, so there had been no reason to check the toilets: after all, nobody was going to steal the spare toilet paper. Spoiler: they had! And they'd smashed them up, too: And that was that. There was nothing worthwhile for them to take: the bookstock and artwork was removed following the initial break-ins in 2022, the library collection and archive are housed elsewhere, and other thieves had already beaten them to the copper in the water pipes: A thoroughly dispiriting experience, another of an ever increasing number. And without electricity (previous thieves cut the wires), there's sadly no CCTV footage.
  24. Tim

    Update 107

    8 downloads

    Update 107 from October 2024. It contains details about another break-in at Esperanto House, a memorial ceremony for William Auld, an online session of CEFR exams at level C2, and UEA's Virtuala Kongreso, to be held in November/December.
  25. En la 6-a de novembro William Auld fariĝus centjara. Esperanto-Asocio de Britio okazigos ceremonion memore al li en la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li donacis sian kolekton da proksimume kvinmil Esperanto-libroj. La ceremonio okazos posttagmeze en merkredo la 6-a de novembro, lia naskiĝtago, ĉe National Library of Scotland, George IV Bridge, Edinburgh EH1 1EW. Eblos ankaŭ partopreni ĉiĉeronatan viziton de la biblioteko antaŭe, kaj sekvamatene vidi juvelojn en la librokolekto Auld. 14:15: Ĉiĉerondado en la biblioteko. 15:15: Trinkaĵoj 15:30: Ceremonio memore al William Auld 17:30: Trinkaĵoj, manĝetaĵoj Sekvamatene: ekspozicio de la librokolekto Auld En la ceremonio estos deklamataj diversaj Auldaĵoj: tiel povos kontribui vi! Trajnstacio Waverley estas nelonge for de la Biblioteko, kaj troviĝas hoteloj en la ĉirkaŭaĵo. Estos helpe por nia planado scii, kiom da homoj partoprenos. Se vi intencas, bonvolu indiki en tiu ĉi formularo, des pli, se plaĉos al vi deklami ion dum la ceremonio.
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.