2023 montriĝis plia aktiva jaro rilate ĝian eldonagadon por Esperanto-Asocio de Britio. Entute ĝi eldonis 14 librojn: miksaĵon de ĝiaj kutimaj infanlibroj kaj de titoloj por legantoj pli spertaj kaj aĝaj.
La jaro komenciĝis per traduk-konkursoj lanĉitaj en la antaŭjara Zamenhof-tago, kaj malfermaj al esperantistoj ĉie en la mondo. La premioj estis pli ol la ofte simbolaj por tiaj konkursoj: estonta eldonado de la libro, kaj £500 (~580 €) kiel dankmonon poste.
La ĉefa konkurso celis traduki la unuan kaj trian ĉapitrojn de klasikaĵo de la anglalingva literaturo, Rebecca de Daphne du Maurier. Gajnis Malcolm Jones, kiu nun tradukas la restantajn ĉapitrojn. La dua konkurso nomiĝis Nova talento, kaj celis bonvenigi homojn ne tiel spertajn, kiujn eblos gvidi poste. Gajnis tion Tobiasz Kubisiowski de Pollando, tradukinte Matilda de Roald Dahl. Li jam provizis EAB per la unua malneto: la libron, do, eldoniĝos en 2024.
Ne nur infanlibroj
Post jaro en kiu EAB kalkulis 13 infanlibrojn inter sia 16-libra rikolto, oni bone atendus, ke per nova infanlibro ĝi bonvenigus la novan jaron. Tamen, ne: en januaro aperis Spionoj, psikologia romano verkita de Michael Frayn, kaj tradukita de Edmund Grimley Evans. Ĝin sevkis, en marto, la dua libro en la Muminserio, Ĉapelo de sorĉisto, en traduko de Sten Johansson.
Partoprenantoj en la Brita Kongreso en Kembriĝo havis la eblon aĉeti sep novajn librojn en aprilo, tamen nur unu lanĉiĝis oficiale en tiu semajnfino; la aliaj aperis like ĝis la jarfino. Tiun tie lanĉitan tradukis la gastpreleganto, Hans Becklin de Usono. Verŝajne ĉiuj jam aŭdis pri La murdo de Roger Ackroyd, unu el la plej famaj titoloj de la Reĝino de Krimo, Agatha Christie, kaj aparte konata pro sia ŝoka finalo. Plia tradukitaĵo lia debutis: Tro da aĵoj estas infanlibro, kiu rakontas pri akumulema pigo-paro. Teorie malpeza tasko por la tradukinto, krom tio, ke ĉio en ĝi rimiĝas. Tio kondukis, flanke, al tre interesa prezento dum la kongreso, en kiu Hans klarigis sian aliron. La libro estis oficiale lanĉita en junio.
La malgrandaoj
Postkongrese alvenis majo kaj du preskaŭ identaj libroj samtempe lanĉitaj, tradukoj de Little Brother de Cory Doctorow. Edmund Grimley Evans originale tradukis ĝin dum la pandemio: instigite de ĝia permesilo Krea Komunaĵo, li eksperimentis por seks-neŭtraligi la lingvaĵon. Rezultis el tio Malgranda sibo, en kiu estas uzataj, kiel indikas la titolo, neologismoj, kaj, verŝajne la unuan fojon en eldonita romano, la pronomo ri, anstataŭ li kaj ŝi. Akompanis ĝin Malgranda frato, tradukita en laŭnorman Esperanton. La anonco generis kelkajn laŭtajn plendojn pri la «Esperantido-Asocio de Britio», kaj kelkajn plaĉajn laŭdojn. Entute, tamen, ĝi pasis senatente: vendiĝis nur 25 (Sibo) kaj 29 (Frato) ekzempleroj en la ok monatoj post la lanĉo, plejparte en la unua monato.
Plia kontribuo de karmemorulo
Kiel jam menciite nia oferto en junio estis la infanlibro Tro da aĵoj. Julio estis senbrua monato, sed la 1-an de aŭgusto aperis postmorta kontribuo de Marjorie Boulton. Temas pri Koriolano, tragedio de Ŝekspiro. Ĝustigis kaj netigis ŝiajn provojn Humphrey Tonkin, kiu ankaŭ tradukis la mankantajn akton kaj partojn, kaj prelegis pri la libro en la Universala Kongreso en Torino, kie ĝi estis lanĉita. Kongresanoj havis la okazon aĉeti alian tute novan libron, kiam Tim Owen prezentis dum aŭtora duonhoro Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero, verkitan de Mara Rockliff. Al la legantoj por diveni, pri kiu kaj kio temas! Fine de aŭgusto aperis plia infanlibro, La zorgo-tigro, tradukita de Jorge Rafael Nogueras. Temas pri infano, kiu angoras pri la lernejo: tio ŝanĝiĝas, kiam li renkontas «zorgo-tigron», kiu instruas, ke la knabo «pensu kiel tigro» por trankviligi sin. Librofine troviĝas serio da facilaj mensaj ekzercoj por plifaciligi ripozadon kaj malintensigi angorojn.
Jarfinaj eldonoj
En oktobro revenis klasikaĵo en novaj vestaĵoj kaj kun amikoj: Gerda kaj Elza estas kunmetaĵoj de tri baznivelaj noveloj de Claude Piron: Gerda malaperis!, Lasu min paroli plu!, kaj Ili kaptis Elzan! Tre surprizis min, kiel furore tiu ĉi titolo estis: vendiĝis 74 ekzempleroj en la unua monato!
Infanlibro kara al mi salutis la mondon en novembro, kiam ni eldonis La insektaĉego, infanlibron pri malagrabla besteto – memproklamita ano «de specio speciala» – kiu kutimas agi senpune laŭ siaj kapricoj. Tradukis ĝin studentoj de mia supera kurso ĉe NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) en 2022.
Decembro estis, laŭ la ekstera percepto, tre aktiva monato, ĉar kvar diversaj titoloj eldoniĝis en ĝi. En la komenco aperis du infanlibroj tradukitaj de Clare Hunter. Ne mi faris! temas pri plej karaj amikoj Elizo kaj Ĉarlo, kiuj solaj estas sur insulo ... kaj devas kulpigi unu la alian, kiam diversaj aĵoj komencas malaperi, malgraŭ la fortaj kontraŭasertoj. La dua estas Kara bestoĝardeno, klasika libro jam dum 40 jaroj por tre junaj infanoj en Britujo. La leganto, dezirante hejmbeston, skribis al la loka bestoĝardeno. Sed kion ili sendis? Necesas levi la klapon por vidi, konstati, ke la sendita besto iel ne taŭgas, kaj ripeti, ĝis finfine alvenos la perfekta kvarpieda familiano.
En Zamenhof-tago finfine estis publike disponebla la libro prezentita en Torino, Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero. Kaj restis unu lasta titolo por adiaŭi la jaron: la tria en la Muminserio, Memoroj de Muminpatro, kiel kutime en traduko de Sten Johansson. La restantajn kvar serierojn ni planas eldoni en 2024.
(Informoj pri kiel aĉeti niajn librojn | Kiel teni vin informata pri nia eldon-agado)